본문으로

100a UK - Fari Esperanton tute universala

글쓴이: vicentesales, 2015년 7월 11일

글: 83

언어: Esperanto

Urho (프로필 보기) 2015년 7월 17일 오전 10:51:17

Tangi:Ni devas simpligi la alfabeton…
Post 128 jaroj? demando.gif — Tio lamigus Esperanton!

Tangi (프로필 보기) 2015년 7월 17일 오전 11:02:11

Urho:Post 128 jaroj
Esperanto devis atingi ne malpli ol 10 milionoj da parolantoj, sed ne sukcesis. Ni estas malpli ol duonmiliono!
Ni surpasxas la saman rastilon, sed ne instruigxas.

orthohawk (프로필 보기) 2015년 7월 17일 오전 11:35:28

Tangi:
Kirilo81:Do, kiu el ni proponis uzi malpli da literoj ol fonemoj?
Vi evidente ne komprenas ke grandaj fonemaroj (pli ol 18-20 eroj) ne povas esti efekte reprezentitaj per litero por cxiu fonemo.
Ni devas simpligi la alfabeton per anstatauo de fonemoj plej maloftaj por digrafoj por atingi la balancon inter signardimencio kaj vortlongoj.
kio estas cia problemo?

Estas 28 fonemoj en esperanto kaj 28 literoj.

Tangi (프로필 보기) 2015년 7월 17일 오전 11:52:58

orthohawk:28 literoj.
Tio estas nur 22 literoj normaj kaj 6 literoj aldonitaj. Estus pli bone se cxiuj Esperantaj literoj estus normaj (sen uzi transliteradon).

Altebrilas (프로필 보기) 2015년 7월 17일 오후 12:33:40

orthohawk:

Estas 28 fonemoj en esperanto kaj 28 literoj.
Mi dubas, ke c, ĉ kaj ĝ estas realaj fonemoj. Ĉu ekzistas tn. minimumaj paroj da vortoj por tiuj tri fonemoj? Ĉu oni povas citi iujn ?

ekz. "Citserono / Tsicerono" en la aventuroj de Tinĉjo
(En la originala bildstrio, la du detektivoj havas samprononcan nomon kun malsama ortografio: Dupond / Dupont)

Tempodivalse (프로필 보기) 2015년 7월 17일 오후 1:09:31

Tangi:
orthohawk:28 literoj.
Tio estas nur 22 literoj normaj kaj 6 literoj aldonitaj. Estus pli bone se cxiuj Esperantaj literoj estus normaj (sen uzi transliteradon).
Ne. La ses ĉapelitaj literoj ne estas "variantoj" de la neĉapelitaj - ili estas tute memstaraj. Evidente Z trovis pli bona reutiligi la formon de jam konataj literoj kun supersignoj, ol elpensi tute novajn nelatinajn literojn.

Ĉirkaŭrigardu. Kie vi vidas, ke la Esperanta alfabeto kaŭzas ĝenon aŭ malfacilaĵon por parolantoj, aŭ malhelpas ilian komunikadon? Por ĉiuj spertuloj, kiujn mi konas, la supersignoj estas tio, kion angle oni nomas "non-issue" (ne-afero).

Ankaŭ, vi ŝajne aludas, ke Esperanto ne sukcesas parte pro l'alfabeto. Mi interesiĝus ekscii, kiel vi bazigas tiun aserton, ĉar ĝi neniel ŝajnas evidenta al mi.

Lingvolernantoj konsentas, ke ju pli lingvo sekvas la principon de "unu sono, unu litero" (notu: sono, sed ne fonemo), des pli facila ĝi iĝas. Ekz., la ortografio de l'angla estas unu granda faktoro iganta tiun lingvon tre konfuza kaj ŝarĝiga por lernantoj.

orthohawk (프로필 보기) 2015년 7월 17일 오후 1:09:48

Altebrilas:
orthohawk:

Estas 28 fonemoj en esperanto kaj 28 literoj.
Mi dubas, ke c, ĉ kaj ĝ estas realaj fonemoj. Ĉu ekzistas tn. minimumaj paroj da vortoj por tiuj tri fonemoj? Ĉu oni povas citi iujn ?
Celo/ĉelo/ĝelo. ĉeno/ĝeno, ĉi/ĝi, cia/ĉia/ĝia, ĉino/ĝino

orthohawk (프로필 보기) 2015년 7월 17일 오후 1:10:55

Tangi:
orthohawk:28 literoj.
Tio estas nur 22 literoj normaj kaj 6 literoj aldonitaj. Estus pli bone se cxiuj Esperantaj literoj estus normaj (sen uzi transliteradon).
Ne. Estas 28 literoj. c ne egalas ĉ.

Tangi (프로필 보기) 2015년 7월 17일 오후 2:56:17

orthohawk:Ne. Estas 28 literoj. c ne egalas ĉ.
Ankau vi ne distingas inter literoj kaj fonemoj.
Vi estis demandata pri minimumaj paroj de c kaj ts en la sama silabo, ktp.

orthohawk (프로필 보기) 2015년 7월 17일 오후 4:13:41

Tangi:
orthohawk:Ne. Estas 28 literoj. c ne egalas ĉ.
Ankau vi ne distingas inter literoj kaj fonemoj.
Ci scias nenian aferon.

Tangi:Vi estis demandata pri minimumaj paroj de c kaj ts en la sama silabo, ktp.
ne. Mi estis demandata pri la fonemoj "c", "ĉ" kaj "ĝ".

다시 위로