본문으로

かえるくん、東京を救う

글쓴이: nornen, 2018년 3월 2일

글: 54

언어: Esperanto

ito (프로필 보기) 2018년 4월 6일 오후 3:25:34

글을 감추었습니다.

ito (프로필 보기) 2018년 4월 7일 오후 1:47:37

Kara nornen,
男性は狩ったり戦ったりする。女性は陰謀と夢想する。空想の母親、神々の母親だ。女性には二番視覚があって、願いと想像の無限に飛ぶのを許す翼がある…神々は男性のようだ。女性の胸の上に生まれて死ぬ…
ロマンチックでもあり同時に深淵な言葉ですね(私には隠喩が少し難しいですが...)。

----
Nu, mi devus korekti mian klarigon pri subjekto-marka の en kompleksa atributa subfrazo. Ĉar 「願いと想像の無限に飛ぶのを許す翼がある…」iom strange sonas. Kial? Malfacile eĉ por mi japan-lingvano.

Denove, jenaj frazoj nepre eblas.

息子の今年自分自身の収入で買った車は中古です。(eblas)
息子の買ったのは中古です。(eblas)
妻の見たのは白い犬です。(eblas)

Sed kiam la frazoj estas kompleksaj, ili ial povus soni strange. Do mi rekomendas:

1) En kompleksa atributa subfrazo, mi rekomendas uzi が.
息子が今年自分自身の収入で買った車は中古です。

2) Ĉe helpvorta の, mi rekomendas uzi が.
息子の買ったのは中古です。->息子が買ったのは中古です。(rekomendas, se kompleksa)

3) Ĉe subjekto-marka の, mi rekomendas uzi ne helpvorta の sed こと aŭ もの.
妻の見たのは白い犬です。->妻の見たものは白い犬です。(rekomendas, se kompleksa)
君の望むのは何か?->君の望むことは何か?(rekomendas, se kompleksa)

4) Kompreneble ĉe subjekto-marka が, oni povas uzi こと aŭ もの.
息子が買ったのは中古です。->息子が買ったものは中古です。
君が望むのは何か?->君が望むことは何か?

Tiuj rekomendoj limigos vian liberan uzon de la japana sed povus maloftigi aperojn de esprimoj kiuj sonas strange. La rekomendoj kaŭzas de mia kompreno-manko pri la japana, de mia sen-konscia uzado. Pardonon!

Nu, mi transformu la menciitan frazon laŭ supraj rekomendoj

i) 願いと想像が無限に飛ぶのを許す翼がある… (nature sonas)
ii) 願いと想像が無限に飛ぶことを許す翼がある…(nature sonas)
iii) 願いと想像の無限に飛ぶことを許す翼がある…(iom strange sonas)

Do resume, laŭ mia nuna kompreno, el la tri rekomendoj, 1) estus la plej grava. (eble ĉar が estas pli modernasubjekta markilo ol の, do ĝi adapteblas al diversaj esprimoj)
Kial iii) ankoraŭ sonas iom strange? Nun mi ne povas trovi la kialon.

Mi provis traduki la tekston.

男は狩りをし戦(いくさ)をする。女は謀(はかりごと)を巡(めぐ)らし夢を見る。女は空想の母であり神々の母だ。女には並外(なみはず)れた五感があり、願望と想像の赴(おもむ)くままに果(は)てしなく飛んでゆける翼がある…神々は男達のようだ。男達は女の胸の上で生まれ、そして(そこで)死んでゆく…

陰謀と夢想する: Oni ne povas diri 陰謀する dum oni povas diri 夢想する. Estas bone diri 〜したり〜したりする aŭ 〜をし(連用形)〜をする(終始形)(paralele)
二番視覚: povus tradukebla kiel 鋭い五感、並外れた五感(kvin supere sensivaj organoj: okuloj, oreloj, nazo, lango, haŭto) aŭ 鋭い第六感、並外れた第六感. (ne-per-organa senso). Mi aldonis la adjektivojn, ĉar ankaŭ viro havas pli-malpli kvin specajn sensojn aŭ la 6-an senson.
En la japana, troviĝas la vorto 第三の目, kaj ĝi profunde rilatas al bilda imago, sed oni uzas tiun vorton en kunteksto de spiritualismo aŭ okultismo.
赴くままに: laŭ sia (kaprica) volo.

----
Iam mia edzino kaj mi gastigis junan japanan universitatan studentinon, kaj ŝi finigis ĉiujn demandojn per「の」. Mi ne scias ĉu tio estas virina afero.
Jes, virinoj kaj knabinoj kutime uzas 「の」 kiel demanda partikulo. Sed ankaŭ knaboj (ĝentilaj) uzas ĝin. Viroj ankaŭ uzas ĝin kiam ili demandas al geknaboj .

Interese estas ke「ん」estas malĝentila aŭ dialekta demanda partikulo. Ekzemple:

雨が降って(い)るの? = 雨が降って(い)るん?
結婚したの? = 結婚したん?

Interese estas ankaŭ ĉi suba formo:

雨が降っていますか simpla demando!
雨が降っているの(ん) + ですか? Laŭ formo ja estas "demando + demando". Oni povus diri ke la unua (の・ん) havas sencon de ekkrio.

----
5) Malplena kapvorto por enkonduki sentruan subfrazon, ofte mallongita kiel “ん”:
妻が美しいからグアテマラ人になることに決めただぜ。
料理をするが好き。
Ĉi tie, mi komprenas, ke la baza funkcio estas substantivigi tutan verban frazon. Tamen mi tute ne komprenas, kiam uzi「の」kaj kiam uzi 「こと」por substantivigo???
Ĉi tiu temo estas por mi malfacile klarigi. Mi volas pridiri post kiam mi iom lernos kaj resumos.

Mi ne povas bone kompreni "Malplena kapvorto por enkonduki sentruan subfrazon, ofte mallongita kiel “ん”:"

-----
いかがです、お茶でも飲みませんか?
Laŭvorte: Kiel estas, ĉu ni ne trinkas teon?
Traduko: Kial ni ne trinkas teon? (komprenite kiel invito por trinki teon, ne kiel vera demando)

そろそろおかえりだと思って、お湯をわかしておきました」
Laŭvorte: Ke baldaŭ estas via hejmveno, mi pensis, kaj varmegan akvon mi boligis.
Traduko: Mi pensis, ke vi baldaŭ revenos hejmen, kaj tial mi boligis akvon.
signifo de いかがですか(どうですか) estas ne klara. En la japana oni fojfoje tiel diras. Foje pri kio temas la frazo いかがですか, ni devas supozi, sed foje ĝi estas nur sensignifa tipa frazero je ekdemando kvazaŭ 「ねえ」.

飲みませんか? ja estas invito aŭ propono!

Kial ni ne trinkas teon?: Laŭ mia sento, ĝi tradukeblus kiel 「お茶でも飲みましょうよ」(La volo de proponanto aperas iom forta. Sed mi ne estas certa pri tiu formo (kial ne)

----
Bonvolu preterlegi sekvan skribaĵon.

Laŭ mia supozo: Rano jam antaŭvidis ĉion ke li ege surprizos Katagiri tuj poste de lia reveno, kaj bezonos iom da tempo por trankviligi Katagiri, krome ?trinkigi al Katagiri teon aŭ alian? estus oportune por tio. Tiel pensinte Rano jam preparis varman akvon....eble ne pro afableco. Rano intencus paroli temante pri la tertremo post kiam Katagiri sufiĉe trankviliĝos.

Do ĉu 'ni' ne taŭgus?

Laŭ mia supoza senco:
いかがです : Kiel vi estas? (Ĉu vi iom trankviliĝis?) aŭ simple "Nu".
お茶でも飲みませんか: Estus oportune trinki teon por ke vi trankviligu vin. (superfluaj vortoj?)
そろそろおかえりだと思って、お湯をわかしておきました: Mi jam ?preparis? varman akvon, ĉar mi ?kredis? ke vi tre baldaŭ revenos.

nornen (프로필 보기) 2018년 4월 9일 오후 5:58:37

Kara ito,
mi dankas kore pro via respondo.
Nu, mi devus korekti mian klarigon pri subjekto-marka の en kompleksa atributa subfrazo. Ĉar 「願いと想像の無限に飛ぶのを許す翼がある…」iom strange sonas. Kial? Malfacile eĉ por mi japan-lingvano.
Ho, mi tradukis tiel mallerte, ke vi pro mia stranga vortigo miskomprenis. Mi bedaŭras. Mi ne intencis uzi の kiel subjekto-markilon, tamen kiel posedo-markilon. Jen, kion mi pensis:

Ŝi havas flugilojn. → 翼がある。
Kiajn flugilojn? Flugilojn kiuj permesas. → 許す翼がある。
Kion permesas ili? Ili permesas flugi. → 飛ぶのを許す翼がある。
Kien flugi? Al la senlimo flugi. → 無限に飛ぶのを許す翼がある。
Al kies senlimo? Al la senlimo de la deziro kaj de la imago. → 願いと想像の無限に飛ぶのを許す翼がある。

Tio estas, kion mi ne sukcesis ĝuste kaj kompreneble japanigi. (⌣_⌣”)

Tamen viaj pliaj klarigoj kaj helpreguletoj pri kiel elekti la ĝustan subjekto-markilon estas tre utilaj kaj helpaj.

- - - -
男は狩りをし戦(いくさ)をする。女は謀(はかりごと)を巡(めぐ)らし夢を見る。女は空想の母であり神々の母だ。女には並外(なみはず)れた五感があり、願望と想像の赴(おもむ)くままに果(は)てしなく飛んでゆける翼がある…神々は男達のようだ。男達は女の胸の上で生まれ、そして(そこで)死んでゆく…
Estas strukture kaj sone tre bela via traduko. Mi analizos ĝin ankoraŭ pli por ekkompreni ĉiujn detalojn. Mi dankas.

- - - -
Oni ne povas diri 陰謀する dum oni povas diri 夢想する.
Dankon. Mi memoros tion.

- - - -
En la japana, troviĝas la vorto 第三の目, kaj ĝi profunde rilatas al bilda imago, sed oni uzas tiun vorton en kunteksto de spiritualismo aŭ okultismo.
Eble tio estas la plej taŭga traduko... La kunteksto de spiritualismo ja ĉeestas, kaj “la tria okulo” estas metafore tre proksima al “la dua vido”.

- - - -
Interese estas ankaŭ ĉi suba formo:

雨が降っていますか simpla demando!
雨が降っているの(ん) + ですか? Laŭ formo ja estas "demando + demando". Oni povus diri ke la unua (の・ん) havas sencon de ekkrio.
En la hispana ni faras ekzakte la samon:
雨が降っていますか = ¿Está (いますか) lloviendo (降ってい) ?
雨が降っているんですか?= ¿Será (ですか) que (ん) está (いる) lloviendo (降って)?

Kiam ne temas pri demandoj, ni uzas la frazeron “es que = んです = んだ”, por doni klarigon aŭ kaŭzon:

Sen “es que” ĝi estas simpla eldiro: Me duele la cabeza. = 頭痛がします。

Kun “es que” ĝi iĝas klarigon aŭ esprimas kaŭzon:
Estro: ¿Kial vi laboras hodiaŭ tiel mallerte?
Dungito: Es que me duele la cabeza. = 頭痛がするんです。(La kapdoloro estas la kaŭzo de la mallerteco kaj klarigas la kialon de la mallerteco.)

Ĉu japanese tiuj formoj ankaŭ uziĝas por esprimi kaŭzon kaj klarigon kiel en la hispana?

- - - -
Mi ne povas bone kompreni "Malplena kapvorto por enkonduki sentruan subfrazon, ofte mallongita kiel “ん”
Mi celis la uzon kiel substantivigilo de verbaj frazoj, kiel “雨が降っているんです”aŭ “料理をするのが好き。, kiu ĝenerale esperantigas per infinitivo aŭ per ke-subfrazo. Tio estas la uzo, kie ĝi estas (foje) anstataŭebla per “こと” kaj “もの”.

- - - -
Laŭ mia supoza senco:
いかがです : Kiel vi estas? (Ĉu vi iom trankviliĝis?) aŭ simple "Nu".
お茶でも飲みませんか: Estus oportune trinki teon por ke vi trankviligu vin. (superfluaj vortoj?)
そろそろおかえりだと思って、お湯をわかしておきました: Mi jam ?preparis? varman akvon, ĉar mi ?kredis? ke vi tre baldaŭ revenos.
Eble sekve oni povas traduki ĝin tiel:

いかがです、お茶でも飲みませんか?
Traduko: Nu, ni trinku teon?

そろそろおかえりだと思って、お湯をわかしておきました」
Traduko: Mi supozis, ke vi baldaŭ revenos, kaj mi jam varmigis akvon.

- - - -

Daŭras la rakonto.

片桐はまで鞄をじっと脇に握りしめている。
Laŭvorte: Katagiri nur sakon senmove sub la akselo fikse tenis.
Traduko: Katagiri daŭris senmova kun la sako sub la akselo.

これは何かのいたずらなのだろうか?
Laŭvorte: Tio iu ŝercaĵo estas?
Traduko: Ĉu eble tio estas ia serĉo?

ito (프로필 보기) 2018년 4월 10일 오전 10:13:29

Kara nornen
[...]願いと想像の無限に飛ぶのを許す翼がある[...]
Ŝi havas flugilojn. → 翼がある。
Kiajn flugilojn? Flugilojn kiuj permesas. → 許す翼がある。
Kion permesas ili? Ili permesas flugi. → 飛ぶのを許す翼がある。
Kien flugi? Al la senlimo flugi. → 無限に飛ぶのを許す翼がある。
Al kies senlimo? Al la senlimo de la deziro kaj de la imago. → 願いと想像の無限に飛ぶのを許す翼がある。
Mi povas kompreni la sencon kaj la strukturon. Sed la esprimo 飛ぶのを許す翼(翼が飛ぶのを許す) ŝanjas al mi okcidenteca, nome tro prozopopea. Do mi tradukis tiel kiel (翼に許されて)自らの意志で飛ぶことができる.
女には[...]願望と想像の赴(おもむ)くままに果(は)てしなく飛んでゆける翼がある
Ĉi supra frazo havas la saman strukturon kiel ĉi suba(?n) frazo(?n).

私の家には、子どもたちが自由に走ったり遊んだりできる(大きな)部屋がある。
Mia domo havas (tiel grandan, tian) ĉambron ke miaj gefiletoj povas libere kuri kaj ludi.

Kial 'povas'? Ĉar la grandeco de la ĉambro permesas al miaj gefietoj kuri kaj ludi.
Libere havus similan sencon al "laŭ sia (kaprica) volo". (赴くままに ne aplikeblas por la vorto 'ludi' nek 'kuri'. Ĝi taŭgas por tiuj vortoj t.e iri, vojaĝi, veturi, flugi ktp.. Ekz. 脚の赴くままに旅をする....kaprice kvazaŭ la piedoj havas volon, kvazaŭ la piedoj mem decidas direkton)

----
En la hispana ni faras ekzakte la samon:
雨が降っていますか = ¿Está (いますか) lloviendo (降ってい) ?
雨が降っているんですか?= ¿Será (ですか) que (ん) está (いる) lloviendo (降って)?

Kiam ne temas pri demandoj, ni uzas la frazeron “es que = んです = んだ”, por doni klarigon aŭ kaŭzon:
Ĉu japanese tiuj formoj ankaŭ uziĝas por esprimi kaŭzon kaj klarigon kiel en la hispana?
Jes, oni uzas tiun esprimon por klarigado pri kialo kaj kaŭzo.

Do ĉi suba 「頭痛がするんです」 estas tute nature!
Estro: ¿Kial vi laboras hodiaŭ tiel mallerte?
Dungito: Es que me duele la cabeza. = 頭痛がするんです。(La kapdoloro estas la kaŭzo de la mallerteco kaj klarigas la kialon de la mallerteco.)
Sed mi nun estas en konfuzo pri の、のは、のが、のです・んです.

1. の kiel alternativa partikulo por(?kontraŭ) substantivo (angle 'one') 私が持っているのは、私が持っているのは、
2. の kiel iu temo inidikita subkomprene en subfrazo (彼が来たのは昨日です(temas pri la tago)、彼が来たのは金を借りるためです(temas pri la kialo aŭ celo) )
3. のです・んです en predikato 結婚したのです

1. kaj 2. estas sam-funkciaj?

3. のです・んです ankaŭ estas malfacila.
Ĉu のです・んです estas ne predikato sed predikativo?
Mi celis la uzon kiel substantivigilo de verbaj frazoj, kiel “雨が降っているんです”[....]
Ĉu 「雨が降っているんです」 konsistas el substativigita frazparto? Ĉu oni povas vortigi ĝin per ke-frazo aŭ infinitivo? Ŝajnas al mi ke oni povas rigardi tiun esprimon kiel ia emfazo. Ĉar tiu esprimo estas uzata en diversaj okazoj.

- surprizo
えー!雨が降っているんだ。 Ho, pluvas!

- insisto
今すぐにでも国へ帰りたいんです。
あなたに頼みたいのです。

- aldono de priskribo, alivortigo
田舎に行っていました。宗教的な行事があったんです。
愛しています。もうあなたから離れることはできないんです。

- trovo, ekrimarko
あれは、何だろう?あ〜、ハンカチが落ちているんだ。
この映画は今週の月曜日から始まるんだ。

- kritiko, kolero
何をしているんだ!

- ?rememoro? ----apero de memorajo
今日はテストがあるんだった。

- antaŭdiro antaŭ detala pridiro, peto, invito ktp.
お話があるんです。実は私は....
お願いがあるんです。手伝っていただけませんか?
映画に行くんです。どうです、一緒にいきませんか?

ktp.

----
nornen:片桐はまで(->だ)鞄をじっと脇に握りしめている。
Laŭvorte: Katagiri nur sakon senmove sub la akselo fikse tenis.
Traduko: Katagiri daŭris senmova kun la sako sub la akselo.

これは何かのいたずらなのだろうか?
Laŭvorte: Tio iu ŝercaĵo estas?
Traduko: Ĉu eble tio estas ia serĉo?
Mi pensas ke via traduko estas bona krom ke sako devas esti valizo.
言われたとおりドアを閉め、紙袋を床に置き、鞄を脇に抱えたまま靴を脱いだ。
Laŭvorte: Kiel dirite, pordon fermis, papersakon sur fundon metis, valizon en akselo tenante ŝuojn demetis.
Traduko: Kiel ordonite, li fermis la pordon, metis la papersakon sur la fundon, kaj tenante la valizon aksele li demetis la ŝuojn.
ne grava afero ... (^^;

「脇に握り」 ŝajnas al mi stranga esprimo, ĉar 抱える estas ago per brako(j) ekz. ĉe akselo , dum 握る estas ago per mano(j). Ĉu ĉi suba figura?

externalImage.png

「じっと」(senmovo) kaj 「握りし(締)めて」(firma premo) ambaŭ montras streĉitan humoron de Katagiri.

nornen (프로필 보기) 2018년 4월 10일 오후 5:59:40

Kara ito,

Tiu ĉi via respondo estas tre grava por mi. Mia traduko ŝajnas okcidenta, tro prozopopea. Kaj tio estas ĉiam tre malfacila kaj tikla afero, kiam oni studas aliajn lingvojn: ne sufiĉas nur studi la vortaron kaj la gramatikon, tamen oni samtempe devas studi la menskadron, la filiozofian fondon, la esprimmanierojn de la denask-parolantoj! Mi jam sciadis tion, tamen ĉiam estas malfacile ne kopii la esprimmanierojn de onia denaska lingvo al aliaj lingvoj. Mi strebos pli forte.

Ekzakte la temo pri la prozopopeo estas menciinda. Ekzemple la kekĉia (kaj la aliaj majaaj lingvoj) estas tre rigidaj pri prozopopeo, kaj ili tute malpermesas ĝin: ne nur semantike, sed eĉ gramatike. En la kekĉia estas tri specoj de substantivoj:
(1) “substantivoj relaciaj” kiuj uziĝas por formi “kvazaŭ-prepozicioj”. Ili estas iel kompareblaj al la japanaj vortoj 「中、上、ため」ktp en la konstruaĵoj 「名詞の中に・で、名詞の上に、名詞のために」. Tiu ĉi speco estas tute sintaksa kaj ne gravas nun.
(2) “substantivoj kunanimaj”: tiuj estas substantivoj kiel homoj, bestoj, spiritoj, dioj, ktp; tio estas, vivaĵo kiuj havas animon kaj kapablas preni decidojn.
(3) “substantivoj senanimaj”: tiuj estas substantivoj kiel domo, ŝuo, lumo, ktp; tio estas, objektoj aŭ abstraktaĵoj kiuj ne havas animon kaj ne kapablas preni decidojn.

Nun en la kekĉia ne eblas, ke substantivo senanima (3) estus subjekto de transitiva frazo. La gramatiko, la sintakso malpermesas tion. Dum la hispana kaj Esperanto estas tre prozopopeaj, la majaaj lingvoj estas tute neprozopopeaj.

Ekzemple Esperante kaj hispane oni senprobleme povas diri:
a) La ŝtono rompis la fenestron. = La piedra rompió la ventana.
b) La suno brulvundis min. = El sol me quemó.
c) La pluvo revivigas la plantojn. = La lluvia revive las plantas.

Tamen “ŝtono”, “suno” kaj “inundo” estas senanimaĵoj, kaj sekve ne povas esti subjekto de transitiva frazo en la kekĉia. La ŝtono, la suno kaj inundo ne aktive, pripensinte, konsidere agas. Tial oni bezonas tute alivortigi la frazojn:
a) Xq'iche'k li b'entaan xb'aan pek. = La fenestro rompiĝis per la ŝtono.
b) Xk'ate'k intz'uumal xb'aan saq'e. = Mia haŭto estis brulvundita de la suno.
c) Nake'ajajnak ru li pim xb'aan li hab'. = La plantoj reviviĝis per la pluvo.

Ekzemple en la angla (ankaŭ tre prozopopea) oni diras: “Pafiloj ne mortigas homojn. Homoj mortigas homojn.” Tio frazo (la unua parto) tute ne eblas en la Kekĉia.

En la japana, kiu sonas pli nature: ĉu「窓は石で壊れていた。」(kekĉia modelo) ĉu 「石は窓を壊っていた。」(okcidenta modelo) ? Ĉu vi uzas tute malsaman esprimmanieron?

Pro ĉio ĉi, estas tre grave al mi legi multe da japanaj tekstoj por ekkompreni la menskadron, la esprimmanierojn, kaj sekve klopodi kopii ilin. Via traduko de la tekstero pri la viroj kaj la virinoj ege helpis min.

- - - -
Ĉi supra frazo havas la saman strukturon kiel ĉi suba(?n) frazo(?n).
((“kiel ĉi suba frazo”; ĉi tie “suba frazo” estas komparata al la nominativa frazero “ĉi supra frazo” kaj tial ne ricevas akuzativon.))
Kial 'povas'? Ĉar la grandeco de la ĉambro permesas al miaj gefietoj kuri kaj ludi.
Al mi tute kompreneble, ĉar “permesi” ĉi tie havas signifon de “ebligi”.
Sed mi nun estas en konfuzo pri の、のは、のが、のです・んです.

1. の kiel alternativa partikulo por(?kontraŭ) substantivo (angle 'one') 私が持っているのは、私が持っているのは、
2. の kiel iu temo inidikita subkomprene en subfrazo (彼が来たのは昨日です(temas pri la tago)、彼が来たのは金を借りるためです(temas pri la kialo aŭ celo) )
3. のです・んです en predikato 結婚したのです

1. kaj 2. estas sam-funkciaj?
Mi certe ne estas taŭga persono por respondi tiun demandon, ĉar mi ne estas japanulo kaj mi studas kaj analizas la japanan gramatikon per nejapanaj okulvirtoj. Tamen mi vidigos miajn tre personan –kaj eble malĝustan– gramatikan analizon:

1) 私が持っているのは中古です。
2) 彼が来たのは昨日です。
3) 結婚したのです。

Tiuj tri frazoj havas du partojn: Ĉeffrazon kaj atributan subfrazon. En ĉiuj tri la subfrazo rilatas al の.

1) [私が持っている]のは中古です。
2) [彼が来た]のは昨日です。
3) [結婚した]のです。

La の kune kun sia subfrazo, rolas en ĉiu frazo kiel 名詞, ĉar ĝi estas anstataŭigebla per alia 名詞. Ĉe sintaksa analizo la “anstataŭigebleco” estas grava kaj kutima argumento por identigi frazpartojn. Mi intencos anstataŭigi la の kaj mi esperas, ke la rezultoj estas ankoraŭ gramatike ĝustaj. Evidente la signifo tute ŝanĝas, tamen nun nur gravas ke la strukturo restu sama.

1) 車は中古です。
2) 儀式は昨日です。
3) 犬です。

Tial mi analizas, ke の en ĉiu el la tri frazoj rolas kiel substantivo kaj ne kiel sintaksa partikolo (kiel ekz la の en 私の家 aŭ 私の買った車).

Ĉe (1) la の estas elĉerpita el la subfrazo kaj ĝi lasas truon (Esperanta kiu-subfrazo).

私がものを持っている。+ ものは中古です。
→ 私が【…】持っているものは中古です。
→ 私が【…】持っているのは中古です。

Ĉe (2) kaj (3) la の neniam estis parto de la subfrazo kaj tial ĝi ne lasas truon (Esperanto ke-subfrazo aŭ infinitivo).

Por respondi vian demandon: Mi analizas la sekvon:
a) Sameco: La の en (1) kaj (2) kaj (3) rolas kiel 名詞 estante kapvorto de subfrazo.
b) Malsameco: La の kune kun sia subfrazo estas la temo en (1) kaj (2) (tial markita per は), tamen ĝi estas la predikativo en (3).
c) Malsameco: La の lasas truon en la subfrazo de (1), tamen ne lasas truon en (2) kaj (3). Tial (1) egalas al okcidenta kiu-subfrazo, dum (2) kaj (3) egalas al okcidenta ke-subfrazo aŭ infinitivo.

Bedaŭrinde la frazoj ne rekte esperantigeblas. Tamen pli malpli oni povus vortigi ilin, se oni ne volas rompi la strukturon:

1) Tio, kion mi havas, estas duamana.
2) La okazo, ke li venis, estis (okazis) hieraŭ.
3) La afero estas (temas pri), ke mia kapo doloris. = La kaŭzo (de mia malfrua alveno) estas, ke mia kapo doloris.

Ekzemple en la hispana, la tradukoj estas pli kompareblaj:
1) Lo que yo tengo es de segunda mano. = Vortvorte: Tio, kion mi havas, estas de dua mano.
2) Fue ayer que (él) vino. = Estis hieraŭ, ke (li) venis.
3) Es que me dolía la cabeza. = Estas, ke al mi doloradis la kapo.
Ĉu のです・んです estas ne predikato sed predikativo?
Malfacile respondi, ĉar ni uzas latinidajn terminojn “predikato” kaj “predikativo” por priskribi la japanan. Tamen, se mi opinias, ke la sekva analizo eble taŭgus:

A) 犬は鳴く。= 犬 estas temo, kaj 鳴く estas predikato.
Se tiu analizo ĝustas, sekve ankaŭ ĝustas la suba analizo pro paraleleco:

B1) これは犬です。= これ estas temo, kaj 犬です estas predikato.
Se ni volas disigi pli la predikaton, eble ni povas analizi ĝin tiel:

B2) これは犬です。= これ estas temo, kaj 犬 estas predikativo kajです estas kopulo.
Se tiu analizo ĝustas, sekve ankaŭ ĝustas la suba analizo pro paraleleco:

C) 結婚したのです。= 結婚したのです estas predikato, kaj analizate pli 結婚したの estas predikativo kajです estas kopulo.

- - - -
Ĉu 「雨が降っているんです」 konsistas el substativigita frazparto? Ĉu oni povas vortigi ĝin per ke-frazo aŭ infinitivo?
Laŭ mia analizo, ĝi ja fakte konsistas el substantivigita frazparto. ん rolas kiel substantivo kaj ĝi havas subfrazon 雨が降っている. Ĉar la ん mem ne aldonas plian informon, ĝi nur funkcias (el nejapana vidpunkto) kiel substantivigilo por 雨が降っている.

Oni ne povas vortigi ĝin per ke-frazo aŭ infinitivo rekte en Esperanto. Tamen en aliaj hindeŭropaj lingvoj tio ja eblas:

雨が降っているんです
Es que está lloviendo. = vortvorte: Estas ke estas pluvanta.
La cosa es que está lloviendo. = vortvorte: La afero estas ke estas pluvanta.
La cosa está en que está lloviendo. = vortvorte: La afero temas pri (tio) ke estas pluvanta.

Mi kore petas pardonon pro paroli tiom multe pri la kekĉia kaj la hispana, kvankam vi ne parolas ilin. Pero evidente mi serĉas similecojn inter la lingvoj, kiujn mi bone konas, kaj la lingvo (la japana), kiun mi celas lerni.

- - - -
Ĉar tiu esprimo estas uzata en diversaj okazoj.
Mi dankas vin ege pro klarigi la multajn uzojn de のです・んです.

- - - -

Ho, viaj klarigoj per bildoj ja estas tre helpaj. Miaj konoj pri la japanaj estas tro malbonaj por krompeni la detalajn malsamecojn inter ekz 抱える kaj 握る, tamen danke al vi mi iom post iom ekkrompenas.

ito (프로필 보기) 2018년 4월 12일 오전 4:06:46

Kara nornen,

Mi dankas pro via detala klarigo. Mi hontas esti ne certa pri mia denaska lingvo.
----
Pri prozopopeo

Mi devus korekti "tro prozopopea" kiel "iom prozopopea". Leginte vian klarigon pri la kekĉia kutimo, mi pensas ke la japana estas pli fleksebla.

Ekzemple, se temas pri 「飛ぶのを許す翼」, oni facile akceptus tian esprimon 「翼が飛ぶことを可能にした」en kunteksto de evoluismo, krome oni ankaŭ akceptus similajn esprimojn en arto-plena literaturo(文学)nome romano, novelo, poemo ktp..

Oni povas esprimi ĉiujn viajn montritajn 3 frazojn en prozopopeo laŭ-gramatike.

nornen:Ekzemple Esperante kaj hispane oni senprobleme povas diri:
a) La ŝtono rompis la fenestron. = La piedra rompió la ventana.
b) La suno brulvundis min. = El sol me quemó.
c) La pluvo revivigas la plantojn. = La lluvia revive las plantas.
a) 石が窓を割る <= 窓が石で割れる
b) 日光が肌を焼く <= 肌が日光で焼ける
d) 雨が植物を生き返らせる <= 植物が雨で生き返る

Sed laŭ-sence oni foje malpreferus prozopopean esprimon. Laŭ kia leĝo oni uzas prozopopeon aŭ ne, estas malfacile. ?Kredeble la stilo estus pli limigita ol en okcidentaj lingvoj?.

nornen:En la japana, kiu sonas pli nature: ĉu「窓は石で壊れていた。」(kekĉia modelo) ĉu 「石は窓を壊っていた。」(okcidenta modelo) ? Ĉu vi uzas tute malsaman esprimmanieron?
Oni ordinare ne dirus 「石は窓を壊していた」sed diras 「窓は石で壊れていた」「窓は石で壊されていた」. Sed kiam hazarde ŝtonoj rompis domon (ekzemple pro tertremo) oni povus diri 「崩れ落ちてきた石が彼の家を壊した (falintaj ŝtonoj rompis la domon). Oni intencas pridiri teruron de tertremo. (Similas al la esprimo "Pafiloj ne mortigas homojn")

Mi kredas ke bonaj prozopopeoj riĉigas esprmojn.

雨が女の頬を打つ pluveroj batas ŝian vangon
大波が人を飲み込んだ Ondegoj englutis homojn
雲が月を隠す nuboj kaŝas la lunon
壁が遮る muroj haltigas
山が招く montoj invitas (viziton al si)
闇が忍び寄る malhelo silente alproksimiĝas

----
pri の・のです・んです

Mi devos digesti vian klarigon plu. Sed via detala klarigo rimarkigis min pri la sam-roleco de のが・のは kaj のです・んです.

Mi ĝis nun pensis ke のです・んです estas unu el sufiksoj por verbo same kiel 〜る(く、む、つ ... finiĝas per u vokalo:ウ段=終止形)、する、〜た、〜した、〜終止形+だろう、〜するだろう、〜せよ、〜しろ ktp.. Sed のです・んです finiĝas tiel same kiel 赤です、赤いです、ものです、ことです. Tiuj formoj ja ne aspektas verba finaĵo.

Via opinio ke la gramatikaj terminoj por latinaj lingvoj ne ĉiam aplikeblas al la japana pravas. Sed vi klarigis al mi kiel eble plej facile kompreneble. Precipe la koncepto de la termino de kopulo(tradukeblus kiel 繋ぎ動詞) rimarkinda por mi. Mi diras dankegon al vi.

Por mi, aferoj laŭ gramtiko fariĝis klara. Tamen laŭ semantiko ankoraŭ restas malfacilaĵoj. Ekzemple kial oni povas uzi la のです・んです formon en klarigo de kialo, insisto, ekrimarko ktp.. Mi ja ĵus apenaŭ ekrimarkis pri la aferoj. Mi legos vian klarigon pli profunde.

----
「の」kaj 「こと」

Ankoraŭ restas la ploblemo pri elekto de substantiviga 「の」kaj 「こと」. Vi antaŭe skribis tiel:

nornen:Ĉi tie, mi komprenas, ke la baza funkcio estas substantivigi tutan verban frazon. Tamen mi tute ne komprenas, kiam uzi「の」kaj kiam uzi 「こと」por substantivigo???
Tio estas malfacile! Mi mem ne povas klarigi laŭ kia leĝo oni elektas「の」kaj 「こと」. Eble oni zorgante pri senco, kutima esprimo, idiomo, sono, ritmo ktp. Mi montru iomete ekzemplojn.

1. 頭が痛いんです。
すぐに医者に診てもらうがいいですよ。

2. 老人には時々医者に見てもらうことを薦めます。(の ankaŭ uzebla sed こと estas preferata)

3. 老人にとって時々医者に診てもらうは良い こと です。(こと estas pli taŭga sed ...)

4. あなたは頭が痛くなることがありますか?

5. 頭が痛くなるは血圧が高いからです。

6. この音楽を聴くは初めてです。

7. 美しい音楽を聴くことは私の喜びです。(の ankaŭ uzebla sed こと estas preferata)

8. 美しい音楽を聴くは良い こと だ。(こと estas pli taŭga sed ...)

9. 私が言っているの(こと)は、そういう意味ではありません。(ambaŭ uzeblaj)

En ĉi supraj frazoj, oni zorgante pri jenaj punktoj: konkreta(reala, unufoja) ago, ripeta(kutima) ago, ke oni/iu/io faras tion aŭ ke oni/iu/io fariĝas tia/tio, ne ago sed ja subfraza truo nome verba objekto/tempo/celo/kialo...., eviti ripeton de samsono, elektas. Mi kredas ke vi povas kompreni sen mia plia klarigo.

Kompreneble aliaj leĝoj povus ekzisti. Sed mi nun ne povas montri ilin resume. Pardonon!
Jen refencebla ret-paĝo.

https://www.jpf.go.jp/j/project/japanese/teach/tsushin/grammar/201112.html
http://nihongodaybyday.blogspot.jp/2010/03/blog-post_13.html

nornen (프로필 보기) 2018년 4월 14일 오후 11:23:31

Kara ito,

mi dankas denove pro via tempo kaj helpo.

Mi detale legis viajn klarigojn pri la prozopopeo. Mi resume komprenas, ke la japana gramatiko ja permesas prozopoeaĵojn, tamen ke ili ofte estas esprimoj el la arta nivelo de la lingvo.
Mi devos digesti vian klarigon plu. Sed via detala klarigo rimarkigis min pri la sam-roleco de のが・のは kaj のです・んです.

Mi ĝis nun pensis ke のです・んです estas unu el sufiksoj por verbo same kiel 〜る(く、む、つ ... finiĝas per u vokalo:ウ段=終止形)、する、〜た、〜した、〜終止形+だろう、〜するだろう、〜せよ、〜しろ ktp.. Sed のです・んです finiĝas tiel same kiel 赤です、赤いです、ものです、ことです. Tiuj formoj ja ne aspektas verba finaĵo.
Ĵus venis al mia kapo plia argumento, kiu substrekas la interpreton, ke のです・んです ne estas verba sufikso, tamen ke la の estas 名詞-eca vorteto havanta atributan subfrazon: Ĝis nun niaj ekzemploj ĉiam uzis 動詞 kaj 形容詞 antaŭ la の. Kiam ni uzas 名詞 aŭ 形容動詞 antaŭ la の, mi kredas ke la afero iĝas eĉ pli klara. Ĉe 動詞 kaj 形容詞 la 終止形 kaj la 連体形 estas samaj, tamen ĉe 名詞 kaj 形容動詞 tiuj formoj malsamas! Kaj tiu helpas por analizi la rolon de の・ん.

学生なんです。
明日はダメなんです。 (Ĉu mi skribu 駄目 hiraganae, ĉu katakanae?)

Ĉi tie ni vidas 学生な kaj ダメな antaŭ la の・ん. Tio estas evidente la 連体形! Kaj tio implikas, ke ĝi estas atributa subfrazo rilata al 名詞-eca の・ん. Ĉu mi eraras tute?
Tio estas malfacile! Mi mem ne povas klarigi laŭ kia leĝo oni elektas「の」kaj 「こと」. Eble oni zorgante pri senco, kutima esprimo, idiomo, sono, ritmo ktp. Mi montru iomete ekzemplojn.
Koran dankon pro via ekzemplaj frazoj. Ŝajnas al mi, ke estas kontinua spektro inter konkreteco kaj ĝeneraleco, tamen ke estas certaj preferoj: ju pli konreta la substantivigita frazo, des pli probabla la elekto de の; kaj ju pli ĝenerala, des pli probabla こと. Evidente estas multe da griskoloroj inter la blanko kaj la nigro, kaj certe la aliaj elekt-argumentoj, kiujn vi menciis, ankaŭ gravas multe.

Mi studos detale la ligilojn, kiujn vi aldonis, tamen mi bezonos pli da tempo por ilin kompreni bone.

- - - -

Daŭras la rakonto:

誰かが着ぐるみの中に入って私をからかっているのだろうか?
Laŭvorte: Iu en kostumo eniris kaj estas mokanta min?
Traduko: Ĉu eble iu kostumita eniris kaj nun mokas min?

でも鼻歌の歌いながら急須に湯を注いでいるかえるくんの身体つきや動作は、どう見ても本物の蛙だった。
Laŭvorte: Sed dum li zumis, en teujon bolantan akvon verŝanta la korpo-tsuki??? kaj movo de Rano, ĉiuaspekte vera rano estis.
Traduko: Tamen, kiam Rano zumante verŝis la bolantan akvon en teujon, lia korpo kaj liaj movoj sendube estis tiuj de vera Rano.

Mi tute ne komprenas つき ĉi tie? Ĉu tiu つき estas 付き? Kion ĝi signifas?

ito (프로필 보기) 2018년 4월 15일 오후 2:20:38

Kara nornen,

nornen:Ĵus venis al mia kapo plia argumento, kiu substrekas la interpreton, ke のです・んです ne estas verba sufikso, tamen ke la の estas 名詞-eca vorteto havanta atributan subfrazon: Ĝis nun niaj ekzemploj ĉiam uzis 動詞 kaj 形容詞 antaŭ la の. Kiam ni uzas 名詞 aŭ 形容動詞 antaŭ la の, mi kredas ke la afero iĝas eĉ pli klara. Ĉe 動詞 kaj 形容詞 la 終止形 kaj la 連体形 estas samaj, tamen ĉe 名詞 kaj 形容動詞 tiuj formoj malsamas! Kaj tiu helpas por analizi la rolon de の・ん.

学生なんです。
明日はダメなんです。 (Ĉu mi skribu 駄目 hiraganae, ĉu katakanae?)

Ĉi tie ni vidas 学生な kaj ダメな antaŭ la の・ん. Tio estas evidente la 連体形! Kaj tio implikas, ke ĝi estas atributa subfrazo rilata al 名詞-eca の・ん. Ĉu mi eraras tute?
Vi certe pravas! 形容動詞連体形 estas ja atribut-forma per si mem. Tia substantivo kiel 学生 ne estas priskriba, sed 名詞+な+の samfunkcias kiel 形容動詞連体形+の, tio estas ja substantivigita subfrazo. Mi fariĝis iom pli klara pri la afero.

nornen:(Ĉu mi skribu 駄目 hiraganae, ĉu katakanae?)
Formale ĝi devas esti skribata per hiragana' aŭ kanji. Sed lasttempe fojfoje oni skribas per katakana'. Kial katakana'? Ĉar katakana-skribo de 駄目 originas de la termino de "Goo ludo 碁(ご)、囲碁(いご)", kiu signifas sen-valoran punkton. Kutime oni skribas plej multon de go-aj terminoj(pri movoj) per katakana': ekzemple トビ(salti), ノビ(tiri) マガリ(turniĝi), スベリ(gliti) ktp.. Laŭ mia sento, estus bone skribi per hiragana' en tiaj formoj だめなんです, だめなようです(形容動詞的), kaj estus bone skribi per kanji aŭ katakana' en tia formo 駄目です, ダメです(名詞). Sed fakte ĉiuj estas akcepteblaj!

https://ja.wikipedia.org/wiki/ダメ_(囲碁)
https://senseis.xmp.net/?Dame

----
nornen:誰かが着ぐるみの中に入って私をからかっているのだろうか?
Laŭvorte: Iu en kostumo eniris kaj estas mokanta min?
Traduko: Ĉu eble iu kostumita eniris kaj nun mokas min?
Laŭvorte: Ĉu Iu eniris en kostumon kaj estas mokanta min?
中に入って: ĝi signifas "eniri en kostumon". Do 1) Se uzi "kostumita", "eniris" ne necesas 2) Ĉu Iu enirinte en kostumon, mokas min? 3) Ĉu iu en kostumo (de rano) mokas min? ka...
nornen:でも鼻歌の歌いながら急須に湯を注いでいるかえるくんの身体つきや動作は、どう見ても本物の蛙だった。

Laŭvorte: Sed dum li zumis, en teujon bolantan akvon verŝanta la korpo-tsuki??? kaj movo de Rano, ĉiuaspekte vera rano estis.
Traduko: Tamen, kiam Rano zumante verŝis la bolantan akvon en teujon, lia korpo kaj liaj movoj sendube estis tiuj de vera Rano.]
zumi: Ĉu zumkanti estus pli klara pri la ago de Rano?
vera Rano: Ĉi tie rano(minusklo) estas pli taŭga, ĉu ne?

externalImage.png

----
nornen:Mi tute ne komprenas つき ĉi tie? Ĉu tiu つき estas 付き? Kion ĝi signifas?
Vortoj tiuj vortoj sam-formaj kaj simil-sencaj ne troviĝas multe, nur kelke. Ekzemple 目つき、顔つき、足(脚)つき、手つき、体(身体)つき、言葉つき.

Nuntempe oni kutime skribas つき per ひらがな.

「〜つき」temas ne nur pri la objekto mem sed ankaŭ pri la movo. つき ĉi-okaze sigifas 様子(ようす). 様子 eble ne povas traduki en Esperanton vorto-al-vorte. Eble jenaj vortoj havas proksiman sencon: aspekti, ŝajni, io (karakteriza).... kvazaŭ, ktp.

--「手つき」---- Oni uzante 「手つき」diras pri uzmaniero de manoj.

彼女の手つきは繊細(せんさい)だ。
Ŝia uzmaniero de la manoj estas delikata.

彼女は器用(きよう)な手つきで編み物をする
Ŝi kroĉetas lerte movante siajn manojn.

その子は上手にピアノを弾く。その子の手つきはまるで大人のようだ。
La knabineto sperte ludas pianon. Ŝiaj man-movoj aspektas kvazaŭ tiu de maturulo.

--「脚(足)つき」---- Oni uzante 「脚(足)つき」」diras ?pri? kiel li piediras.

病気から回復してその老人はしっかりした脚つきで歩いた
Resaniĝine la maljunulo piediris kun stabilaj paŝoj.

小さな子はやっとおぼつかない脚つきで歩いた
La infaneto apenaŭ piediris per malfirmaj paŝoj.

その男の脚つきは老人のようだ。
Lia marŝo aspektas kvazaŭ tiu de maljunulo.

--「腰つき」---- Oni uzante ĝin diras ?pri? kiel li uzas sian lumbon aŭ diras pri la figuro aŭ la movo de la lumbo montrante alian modelon(tipon).

彼女は姿の良い腰つきでダンスをする。
Ŝi dancas movante sian lumbon bonfigure,

彼女の腰つきはプロのダンサーのようだ。
Ŝia movo de la lumbo(kokso) aspektas kvazaŭ tiu de profesia dancistino.

--「顔つき」「目つき」--- Oni diras pri la humoro de la vidato kion prezentas la vizaĝesprimo aŭ diras pri la figuro aŭ movo de la vizaĝo aŭ okuloj montrante alian modelon(tipon).

学生は真剣(そう)な目つきで話しを聴いた。
La studentoj aŭskultis la parolon kun okuloj, kiu prezentas seriozecon.

彼は不安(そう)な目つきであたりを見回した。
Li ĉirkaŭrigardis kun okuloj, kiuj prezentas lian angoron.

その大男は獣(けもの)のような恐ろしい目つきをしている
La gigantulo havas okulojn kiuj estas teruraj kvazaŭ tiuj de bestoj.

彼女の顔つきは西洋人に似ている。
Ŝia vizaĝo similas al tiu de okcidentano.

--「言葉つき」--- Oni diras pri la parolmaniero.

まるで日本人のような言葉つきをしている。
Lia parolmaniero estas kvazaŭ tiu de japanoj.

彼はまるで見たような言葉つきで話す(見てきたような、見てきたかのような estas pli kutimaj esprimoj)
Li parolas kvazaŭ li ja vidis la scenon.

--「体(からだ・身体)つき」---- Oni uzante ĝin diras pri la figuro montrante alian modelon(tipon). Ĝi ne temas pri movo.

彼は西洋人のような身体つきをしている。
Lia korpo-figuro aspektas kvazaŭ tiu de okcidentano.

nornen (프로필 보기) 2018년 4월 20일 오후 4:00:45

Kara ito,

dankon koran pro via respondo.
Formale ĝi devas esti skribata per hiragana' aŭ kanji.
Okej, mi skribos ĝin future hiraganae.

- - - -

Dankon pro via klariganta bildo. Mi komprenas la jenon:

茶葉 – teherbo, tefolioj
湯沸かしやかん – bolilo (kaldrono)
急須 – teujo
湯呑 – bolanta akvo

グアテマラではお茶をあまり飲みませんが、コーヒーが大変盛んです。
ほかの文化で漉し紙が使われります、しかしここで用意が日本のお茶の用意に似ています。
土製のポットにお湯を沸かって、挽かれたコーヒー豆を同一のポットに足して、茹でります。
急須は使われりません。
屑がポットの中に止まるために、お玉杓子によってカップに注します。
マヤ人の伝統的な飲み物はココア(ホットチョコレート)であり、同様に作られります。それは甘苦ありませんが、苦いです。

(Mi petas bonvole korekti miajn subajn erarojn.)

externalImage.png

- - - -
つき ĉi-okaze sigifas 様子(ようす).
Via traduko (japana-japana) tute klarigis la aferon. Mi komprenas ke tiu sufikso temas pri aspekto, apero, ŝajno, komparo.
Oni uzante ĝin diras ?pri? kiel li uzas sian lumbon
Mi vortigus ĝin tiel:
Oni uzante ĝin parolas pri tio, kiel …
Oni uzas ĝin por paroli pri tio, kiel …

La konstruaĵo “pri tio, kiel” troviĝas ĉe Zamenhof mem, ekz:
LLZ:Tie ĉi mi nur uzos la bonan okazon kaj esprimos per kelkaj vortoj mian personan penson pri tio, kiel ni devas faradi:
- - - -
Laŭvorte: Ĉu Iu eniris en kostumon kaj estas mokanta min?
中に入って: ĝi signifas "eniri en kostumon". Do 1) Se uzi "kostumita", "eniris" ne necesas 2) Ĉu Iu enirinte en kostumon, mokas min? 3) Ĉu iu en kostumo (de rano) mokas min? ka...
Ve! Mi tute misinterpretis 「誰かが着ぐるみの中に入って」: Mi pensis, ke ĝi signifis, ke iu (誰かが) eniris la hejmon de Katagiri (入って) ene (vestante) de kostumo (着ぐるみの中に). Tamen danke al via klarigo mi nun komprenas, ke 「着ぐるみの中に」 ne estas “en kostumo” tamen “en kostumon” kaj ke “eniri en kostumon” signifas “surmeti kostumon”. Mi ne sciis tion, kaj sekve mi dankas.
Ĉu oni povas “eniri” ankaŭ en aliajn vestaĵojn? Ĉu oni povas diri 「制服の中に入る」? Ĉu oni povas diri 「化学防護服の中に入る」?
zumi: Ĉu zumkanti estus pli klara pri la ago de Rano?
vera Rano: Ĉi tie rano(minusklo) estas pli taŭga, ĉu ne?
Mi opinias, ke eble “zumis”, “kantis zumante”, kaj “zumkantis” estas samgrade kompreneblaj kaj taŭgaj.
Sendube ĉi tie rano devas skribiĝi minuskle. Mi skribis ĝin minuskle en mia laŭvorta traduko, tamen pro ia freneza kialo mi skribis ĝin poste majuskle en la traduko. Certe mi intencis esperantigi「かえるくん」kiel “Rano” kaj 「蛙」kiel “rano”.

- - - -

Daŭras la rakonto:

かえるくんは湯飲みをひとつ片桐の前に置き、ひとつを自分の前に置いた。
Laŭvorte: Rano unu tason antaŭ Katagiri metis kaj unu antaŭ mem metis.
Traduko: Rano metis unu tason antaŭ Katagiri kaj alian antaŭ sin mem.

「少しは落ちつかれましたか?」とかえるくんはお茶をすすりながら言った。
Laŭvorte: “Malmulte trankviliĝis?” Rano teon sorbante diris.
Traduko: “Ĉu vi jam iom trankviliĝis?” demandis Rano sorbante sian teon.

nornen (프로필 보기) 2018년 4월 20일 오후 5:29:38

Korektindaĵo:

Kvankam la kakaon kaj la kafeon oni preparas sammaniere, estas malsameco pri la trinkilo. Dum oni trinkas kafeon kutime el taso, oni trinkas kakaon tradicie el la suba parto de "tekomate", kiu estas la frukto de liano.

externalImage.png

El la sama frukto "tekomate" oni produktas porteblajn akvujojn. Oni ligas ŝnuron en la "lumbo" de la akvujo por facile porti ĝin pendantan de la zono aŭ de la ŝultro.

externalImage.png

다시 위로