본문으로

Alia enigmoj uzante alumetojn

글쓴이: Miland, 2008년 6월 9일

글: 22

언어: Esperanto

Miland (프로필 보기) 2008년 6월 9일 오전 9:52:45

Evidente la lasta enigmo estis tro facila por vi, ho lertaj legantoj! Do, io iom pli malfacila:

Faru du triangulojn havante ses anguloj entute, uzante tri alumetojn (sen rompi, nek krucigi nek kurbigi ilin).

PS. Jes, la titolo havas eraron, superflua 'j' en 'enigmoj'.

Terurĉjo (프로필 보기) 2008년 6월 9일 오전 10:25:49

La linioj estu alumetoj

Terurĉjo (프로필 보기) 2008년 6월 9일 오전 10:31:28

Mi malatente legis la taskon!

Miland (프로필 보기) 2008년 6월 9일 오전 10:42:54

Terurĉjo:Mi malatente legis la taskon!
En la origina problemo la alumetoj kuniĝas nur ĉe la finoj. Provu denove. Tamen, vi ne estas tro malproksime de la solvo..

Terurĉjo (프로필 보기) 2008년 6월 9일 오후 9:24:14

Diable, kial mi imagis, ke temis pri 6 anguloj? Fakte necesas aranĝi ses triangulojn! lango.gif

Miland (프로필 보기) 2008년 6월 9일 오후 9:47:45

Terurĉjo:Diable, kial mi imagis, ke temis pri 6 anguloj? Fakte necesas aranĝi ses triangulojn! lango.gif
Diable, vi pravas! Estas ses anguloj de trianguloj! Me korektis la enigmon. Kiel mi diris, vi ne estas tro malproksime de la solvo.
(Tamen, la problemo estas solvebla se la alumetoj havas triangulan transversan sekciojn - vi forbruligas la kapojn, farante ses triangulan tranversajn sekciojn ĉe la finoj!)

trojo (프로필 보기) 2008년 6월 9일 오후 9:53:24

Oni aranĝu la alumetojn kiel simplan triangulon kun finoj tuŝantaj, kaj nomu la angulojn A, B, kaj C. Oni nun havas ses "malsamajn" triangulojn:

Triangulo ABC
Triangulo ACB
Triangulo BAC
Triangulo BCA
Triangulo CAB
Triangulo CBA

Miland (프로필 보기) 2008년 6월 9일 오후 9:58:31

trojo:Oni aranĝu la alumetojn kiel simplan triangulon kun finoj tuŝantaj, kaj nomu la angulojn A, B, kaj C. Oni nun havas ses "malsamajn" triangulojn:

Triangulo ABC
Triangulo ACB
Triangulo BAC
Triangulo BCA
Triangulo CAB
Triangulo CBA
Tre bone! Fakte mi unue eraris, sed vi gajnas apartan bluan stelon pro inĝenieco kaj originaleco:

*

Tamen la verda stelo restas kiel premio por la solvo en mia menso..

trojo (프로필 보기) 2008년 6월 9일 오후 10:09:36

Oni aranĝu la alumetojn tiel, ke ili staras sur siaj flankoj kaj tuŝas ĉe la supro. Jen:

/|\\

Tio kreas du rektangulajn triangulojn.

Miland (프로필 보기) 2008년 6월 9일 오후 10:25:40

trojo:ili staras sur siaj flankoj kaj tuŝas ĉe la supro. Tio kreas du rektangulajn triangulojn.
Du? Kie, precize? Ĉu vi pensas pri triangulaj 'fenestroj' kreita de klinantaj alumetoj al alia flanko de la centra vertikalan? Tiuj 'trianguloj' ne havas bazojn, tial ili efektive estas nesimetriaj arkoj kun pintaj suproj!

다시 위로