Ĉu la protestantoj kun la flavaj veŝtoj minacas demokration en Francio? Aŭ ĉu ili estas signo de vivanta demokratio?
글쓴이: Tram_Amiko, 2018년 12월 12일
글: 54
언어: Esperanto
Altebrilas (프로필 보기) 2019년 3월 19일 오전 10:14:33
Ĉiuj politikaj partioj deziras profiti la FV movadon. Ĝi ne estas speciale ektrem-dekstra. Lastan sabaton, la tumultoj en la Champs-Elysées estis kaŭzataj de la t,n, Black-Blocks, kiuj estas maldekstraj ekstremistoj, parte eksterlandaj : germanoj, belgoj, ktp. Ankaŭ estas ordinaraj ŝtelistoj, kiuj profitas la okazon por enmiksiĝi en la manifestacion kaj prirabi luksajn butikojn. Oni akuzas la pacemajn manifestantojn pri komplezo, sed se bone trejnitaj kaj ekipitajn policistojn ne povas forpeli ilin, des malpli povas trankvilaj pacemuloj...
Iuj FV deziras fari liston en la EU balotoj, aliaj kontraŭas. Ĉiuj partioj volas havi iliajn voĉojn, eĉ la prezidento, kiun oni akuzis fari balotan propagandon okaze de la debatoj, kiujn ili organizis. Mi mem esperas, ke tiuj eventoj devigas politikistojn pri paroli pri ĝisnun tabuaj temoj, kiel ekonomio, globalizado, novliberalismo, Eŭropo kaj... lingva problemo.
nigra.cxapelo (프로필 보기) 2019년 3월 24일 오전 5:59:21
Altebrilas:La FV movado komencis per ordinaraj civitanoj,[...]. Mi mem esperas, ke tiuj eventoj devigas politikistojn pri paroli pri ĝisnun tabuaj temoj, kiel ekonomio, globalizado, novliberalismo,Kiam mi aŭskultas la venkan-paroladon de Macron, kaj komparas la promeson al la realaĵo, mi komprenas la koleron de la flavaj veŝtoj. La cinikuloj pravis pri Macron. Malantaŭ la masko kaj la malplenaj vortoj, li figuras la novliberalan paradigmon (kiel Tony Blair). La franca popolo verŝajne sciis tion, sed esperis ke ne, ĉar la alternativoj ŝajnis eĉ pli malbonaj.
Multaj homoj ne plu fidas la novliberalan paradigmon, sed ankoraŭ ne estas klara alternativo. Ĝi estas granda problemo tra la 'okcidentaj' landoj, ne nur en Francio.
SHARIANO (프로필 보기) 2019년 3월 24일 오후 6:33:13
nigra.cxapelo (프로필 보기) 2019년 3월 24일 오후 9:55:58
Altebrilas (프로필 보기) 2019년 3월 25일 오후 11:40:19
Kiam io misfunkcias, pragmatikulo konkludas, ke li eraris kaj elektas alian vojon, dogmemulo aplikas pli vigle sian dogmon.
Eraro estas homa, insisto diabla.
thyrolf (프로필 보기) 2019년 3월 26일 오전 7:01:51
Altebrilas: Eraro estas homa, insisto diabla.Kia bonege frazo ! Insisto, malhelpilo al taŭga kompromiso.
Altebrilas (프로필 보기) 2019년 3월 26일 오전 10:29:08
Errare humanum est, perseverare diabolicum
Tram_Amiko (프로필 보기) 2019년 3월 26일 오후 6:29:29
nigra.cxapelo:Pardonu, sed mi devas ankoraŭ foje rakonti de la televidan reklamon:
Multaj homoj ne plu fidas la novliberalan paradigmon, sed ankoraŭ ne estas klara alternativo. Ĝi estas granda problemo tra la 'okcidentaj' landoj, ne nur en Francio.
La futbal-ludo finiĝas en remizo. Nun la arbitraciisto demandas: Ĉu vi deziras decidon per penalo-pafo?
La spektantoj respondas: Ne!
La arbitraciisto damandas: Ĉu vi volas decidon per ludo-plilongigo?
La spektantoj respondas: Ne!
La arbitraciisto damandas: Kion vi volas?
La spektantoj respondas: Maoam, Maoam ...!
Jen ligilo al youtube-video: https://www.youtube.com/watch?v=aL5JPSp7arw
Multaj homoj scias verŝajne precize kion ili ne volas. Sed ili ne scias, kion ili volas. "Maoam" estas alia vorto por io, kiu ne ekzistas en futbala ludo. Kaj tio ankaŭ ne ekzistas en politiko.
thyrolf (프로필 보기) 2019년 3월 27일 오전 7:03:51
Altebrilas:Ne mi, sed iu latinlingvano inventis ĝin:Errare humanum est, sed in errare perseverare diabolicum.Erare humanum est, sed perseverare diabolicum
Altebrilas (프로필 보기) 2019년 3월 27일 오전 10:49:11
Mi ĉiam pravas, ĉar kiam mi malpravas, mi ŝanĝas mian opinion.