본문으로

Superakvego de ĉinalingvaj reklamoj

글쓴이: Metsis, 2019년 4월 17일

글: 7

언어: Esperanto

Metsis (프로필 보기) 2019년 4월 17일 오전 6:04:07

<suspiro> Kial la filtrado de trudmesaĝoj funkcias tiel malbone?

MiMalamasLaAnglan (프로필 보기) 2019년 4월 17일 오후 2:31:56

Mi ne scias. Mi tradukis la trudmesaĝojn per la Gugla Tradukilo. La mesaĝoj estas anoncoj por kontraŭleĝaj imititaj dokumentoj. Eble oni devus uzi https://lernu.netntaktoj.

Metsis (프로필 보기) 2019년 4월 22일 오전 7:41:35

Fek! Fek! Oni ne plu povas uzi ĉi tiun Lernun, se ĉiu tagnokto oni ricevas novan grandan ondon de trudmesaĝoj. Mi jam raportis, sed la administrantoj verŝajne ne legas mesaĝojn dum pasko.

Metsis (프로필 보기) 2019년 4월 22일 오전 8:48:01

Eĉ unu fadeno devas resti flose!

Frano (프로필 보기) 2019년 4월 22일 오후 2:44:29

Ĉiu povas sendi leteron al Jevgenij Gaus

info@studiogaus.com

robinvdv (프로필 보기) 2019년 4월 22일 오후 5:23:52

Mi havas la impreson, ke la administrantoj ne plu zorgas pri la retejo. Kredeble la mono elĉerpiĝis post la granda renovigo en 2016.

Ĉe la paĝo de la mesaĝilo tekstas jam dum preskaŭ tri jaroj, ke ĝi funkcios ene de kelkaj monatoj...

Metsis (프로필 보기) 2019년 4월 23일 오후 12:51:08

Mi sendis mesaĝon al *** antaŭ kelkaj horoj kaj ĵus ricevis informon, ke ili purigis la forumon. Jes!

다시 위로