본문으로

Angle “Yet” en Esperanto

글쓴이: Nala_Cat15, 2019년 5월 17일

글: 7

언어: Esperanto

Nala_Cat15 (프로필 보기) 2019년 5월 17일 오후 10:55:11

Kio estas la diferenco inter la vortoj ĝis nun , tamen, nun ankoraŭ, ankoraŭ, kaj jam? Ili ĉion signifas “yet” en la angla. Kiuj kontekstoj oni uzas ilin?

Antaŭdanke al ĉiuj

Kriketo (프로필 보기) 2019년 5월 21일 오후 12:37:43

Unu el la multaj malfacilecoj de la angla estas ke ekzistas (multaj) vortoj kiu havas plurajn signifojn (kiel, compreneble, pluraj aŭ eble ĉiuj aliaj lingvoj...). Esperanto havas por ĉiuj sentoj diversaj vortoj (trinki, drinki, ktp...)

ĝis nun = until now
ankoraŭ = also
jam = already

Ĝis nun, mi ne legis la libron.
Mi ankoraŭ lernas la rusan
Mi jam legis la libron.

Metsis (프로필 보기) 2019년 5월 22일 오전 10:06:02

Nala,

La angla estas fifama por ne marki rolojn de vortoj en frazoj, sed uzas vortordon por tio (I had read the book vs. I had the book read). Variacio de tio estas, ke vortoj povas havi plurajn signifojn, kiel Kriketo skribis. La ekstrema kazo ja estas la frazo Buffalo buffalo buffalo….

Uzu PIV-on kaj Tekstaron kaj konatiĝu kun la ekzemploj de "ĝis nun", "tamen"…

sudanglo (프로필 보기) 2019년 5월 25일 오후 1:04:35

ankoraŭ = also
kvankam la uzo de ankoraŭ en Esperanto ampleksas pli ol la angla "still", tio estas la kerna signifo, kaj nur foje la senco proksimas al ankaŭ (also).

Oni devus ekkoni la kontekston por decidi ĉu mi ankoraŭ lernas la rusan signifas I am stll learning Russian or I am additionally learning Russian.

Baze "still" = "not yet". Tamen mi havas la senton ke dum "still" rillatas retroe (ĝis nun), ofte "yet/not yet" havas okulon al la estonto.

Have you finished? - Not yet. (implicas ke vi atendas ke iam oni finos.)
I have yet to meet a normal Esperantist (eble tiaj ekzistas).

Nala_Cat15 (프로필 보기) 2019년 6월 1일 오전 5:57:12

KIO? Kiel “ ankoraŭ “ povas signifi ALSO en la angla ? Mia vojaĝo de lernanta esperanto estas mensogo!

Серёга (프로필 보기) 2019년 6월 1일 오전 8:53:34

Ankaŭ is also, ankoraŭ signifas that it has still not been made.

walfino (프로필 보기) 2019년 6월 1일 오후 3:52:03

Mi pensas "ankoraŭ ne" aŭ "ne jam" por "not yet".

다시 위로