본문으로

Kiu konas bonan vortaron (por traduki en esperanton) en la reto ?

글쓴이: Zam_franca, 2019년 6월 24일

글: 18

언어: Esperanto

sergejm (프로필 보기) 2019년 6월 26일 오전 8:12:05

En Android estas same. Sed en Revo ofte mankas trandukoj en iujn lingvojn, do vi povas ne trovi tradukon el via nacia lingvo, kvankam la vorto ĉeestas. Provi trovi ĝin per sinonimoj aŭ tradukoj en alia lingvo.

walfino (프로필 보기) 2019년 6월 29일 오후 3:40:28

vortaro.net certe, ĝi estas la reta versio de PIV.

sergejm (프로필 보기) 2019년 6월 29일 오후 9:19:31

vortaro.net (PIV) ne estas por traduki, ĝi nur ekplikas signifon de la vorto en Esperanto.

Metsis (프로필 보기) 2019년 6월 30일 오전 8:37:11

sergejm:vortaro.net (PIV) ne estas por traduki, ĝi nur ekplikas signifon de la vorto en Esperanto.
Kiam vi atingas sufiĉe altan nivelon kaj povas diveni, kiu vorto povus esti en E-o, PIV taŭgas tre bone por traduki. Ĝi klarigas nuancojn kaj havas ekzemplojn pri uzo de prepozicioj. Kvankam ne eĉ PIV estas sen eraroj, mia sperto estas, ke nacilingvaj vortaroj havas pli da eraroj. Fine PIV havas aŭtoritatan posicion.

opajpoaj (프로필 보기) 2019년 6월 30일 오전 8:50:04

sergejm (프로필 보기) 2019년 6월 30일 오후 1:50:24

opajpoaj:http://www.simplavortaro.org/
Mi pensas, ĉi tio estas kion komencanto de la temo volis.
Sed kontrolu trovitan tradukon en PIV.

Urho (프로필 보기) 2019년 7월 1일 오전 11:47:01

sergejm:
opajpoaj:http://www.simplavortaro.org/
Mi pensas, ĉi tio estas kion komencanto de la temo volis.
Sed kontrolu trovitan tradukon en PIV.
La Simpla Vortaro estas tre utila. — Dankon pro la ligilo!

Zam_franca (프로필 보기) 2019년 7월 1일 오후 3:18:50

Urho:
sergejm:
opajpoaj:http://www.simplavortaro.org/
Mi pensas, ĉi tio estas kion komencanto de la temo volis.
Sed kontrolu trovitan tradukon en PIV.
La Simpla Vortaro estas tre utila. — Dankon pro la ligilo!
Jes vi pravas ! Mi provis ĝin, kaj ĝi estas tre pratika. Dankon

다시 위로