본문으로

Kio estas la plej longa vorto en esperanto?

글쓴이: Angxelo_Remizo, 2019년 8월 29일

글: 6

언어: Esperanto

Angxelo_Remizo (프로필 보기) 2019년 8월 29일 오후 7:56:14

Saluton!
Kio estas la plej longa vorto en esperanto?
Ĉu ĝi estas malfinio?
Mi volas scii, ĉu pro la scivolemo ekzistas la plej longa vorto.
Koran dankon!

Zam_franca (프로필 보기) 2019년 8월 29일 오후 8:06:42

"ŝtatimpostadministrantoj" laŭ http://lingvo.info/eo/lingvopedia/esperanto

MiMalamasLaAnglan (프로필 보기) 2019년 8월 29일 오후 9:24:44

Zam_franca:"ŝtatimpostadministrantoj" laŭ http://lingvo.info/eo/lingvopedia/esperanto
Vi povus diri ankaŭ "ŝtatimpostadministrantojn", aŭ per alia vorto (ŝerce), "prapraprapraprapraprapraprapraprapraprapraprapraprapraprapraprapraprapraprapraavinarojn".

Nala_Cat15 (프로필 보기) 2019년 9월 12일 오후 6:33:24

Ekzistas vortkreito-ebleco en Esperanto, tial esence vortoj verŝajne povas esti 100+ literoj. Sed mi komprenas ke vi serĉas jam ekzistanta vorto. Kaj tio, mi ne scias.

sergejm (프로필 보기) 2019년 9월 12일 오후 7:48:41

En tekstaro.com la plej longa vorto estas esperantistojidealistoj - sed fakte ĉi tio estas du vortoj, skribitaj kune.

Zam_franca (프로필 보기) 2019년 9월 15일 오후 1:24:35

gekontraŭoligarkiismobatalantegistinidoj

Do iuj, kiuj estas idinoj de gepatroj, kiuj estas egaj batalantoj kontraŭ oligarkiismo. Tie mi ektradukas la francan idomaĵon, "Qui dit mieux ?" Kiu diras pli [tie] ege ?

다시 위로