본문으로

Pri ja

글쓴이: Zam_franca, 2019년 9월 14일

글: 37

언어: Esperanto

sergejm (프로필 보기) 2019년 9월 15일 오후 6:26:50

Vi ja ne pravas - oni povas uzi 'ja' en neado.
Vi povas diri 'jes ja' aŭ 'ne ja' se vi certas pri la respondo.
'Eble jes' aŭ 'eble ne' se vi ne certas.

sergejm (프로필 보기) 2019년 9월 15일 오후 6:39:54

Jes.
Mi ŝatas = I like
Mi ja ŝatas = I do like
Sed mi ne scias, kiel traduki neadon kaj demandon:
Mi ne ŝatas = I don't like
Mi ja ne ŝatas = I do not like
Ĉu mi ŝatas? = Do I like?
Ĉu mi ŝatas ja? = Do I like, yes?

Vinisus (프로필 보기) 2019년 9월 15일 오후 8:06:22

"Ja" ne havas tradukon, ĉar ĝi estas uzata nur por emfazi la ideon enhavantan en la vorto aŭ frazo. Mi kaj Marta ni konas ja nin de la infaneco --Zamenhof = Mi kaj Marta ni konas nin ekde la infaneco. Mi kaj Marta ni konas unu la alian de kiam ni estis infanoj.

StefKo (프로필 보기) 2019년 9월 15일 오후 9:49:36

Vinisus:"Ja" ne havas tradukon, ĉar ĝi estas uzata nur por emfazi la ideon enhavantan en la vorto aŭ frazo.(...)
Ne havas tradukon?
En vortaro esperanta-pola estas 6 vortoj-tradukaĵoj de la vorto "ja".

Vinisus (프로필 보기) 2019년 9월 15일 오후 10:52:12

Oni ne devas adapti Esperanton al si, sed adapti sin al Esperanto. "ja", "ĉu" ktp... ne estas memstara vorto. Vi skribis: Ne havas tradukon? Mi bonege komprenas, sed Esperanto postulas "ĉu" nu, Ĉu ne havas tradukon?

sergejm (프로필 보기) 2019년 9월 16일 오전 1:07:51

"Ĉu" havas tradukon. Ruse "ли" - metu ĝin kiel dua vorto de la frazo, restaĵo en moderna rusa de leĝo de Wackernagel.
Angle ĝi ŝanĝas vortordon - oni metas "do/be/have" antaŭ subjekto de la frazo.
Simile pri "ja". Ruse "же" - la plej bona loko laŭ Wackernagel ankaŭ estas dua vorto.
Laŭ Wackernagel oni povas uzi ambaŭ vortetojn kaj ilia ordo estas definita laŭ iliaj rangoj, sed en moderna rusa vi povas uzi nur unu el ili. En Esperanto leĝo de Wackernagel ne laboras - "ĉu" devas esti la unua vorto.

Metsis (프로필 보기) 2019년 9월 16일 오전 8:14:26

Kiel Sergejm jam insinuis, la problemo (reen) estas la angla, kiu malhavas montrilojn kaj uzas nur vortordon. En aliaj lingvoj oni havas aliajn rimedojn.

Ekz.
"Ĉu" respondas al la finna sufikso -ko-kö (laŭ la vokala harmonio). Oni almetas la sufikson al la unua vorto aŭ la lasta vorto de vortoparo en demando, sed dank' al tre fleksa vortordo (pli fleksa ol tiu de la espa) tiu vorto povas esti preskaŭ iu ajn.

Lasu nin havi asertan frazon

Punainen talo seisoo mäellä : Ruĝa domo staras sur la monteto.

kaj oni povas (minimume) konstrui sekvajn demandajn frazojn
  • Punainenko talo seisoo mäellä? : Ĉu la domo, kiu staras sur la monteto, estas ruĝa? (demando pri koloro)
  • Punainen taloko seisoo mäellä? : Ĉu tiu, kiu staras sur la monteto, estas ruĝa domo? (demando pri kiu staras)
  • Seisooko punainen talo mäellä? : Ĉŭ staras ruĝa domo sur la monteto? (demando pri ekzisto)
  • Mäelläkö punainen talo seisoo? : Ĉu estas monteto, sur kiu ruĝa domo staras? (demando pri loko)

thyrolf (프로필 보기) 2019년 9월 16일 오후 12:44:50

ja signifas substreki, konfirmi, fortigi, tial ĝi ankaŭ povas aperi en neaj esprimoj por fortigi la fakton:

- Mi scias, ke vi iam renkontis min!
- Malprave, mi JA neniam renkontis vin.

Vinisus (프로필 보기) 2019년 9월 16일 오후 12:59:50

Notu bone! Esperanto esta internacia lingvo kun 16 reguloj; ni ne rajtas aliformigi ĝin al simpla dialeto laŭ nia bontrovo. Rememoru, ke Zamenhof penegis dum la tuta vivo por postlasi ĉi tiun mirindaĵon tute senpagan al la homaro.

thyrolf (프로필 보기) 2019년 9월 16일 오후 2:29:04

vortaro.net (online-PIV) diras:

*ja. Partikulo, uzata por akcenti, emfazi la realecon de ideo entenata en frazo aŭ en vorto: tio ne estas ja peko, ne povas esti peko!Z; nu, vi ja estas virinoj!Z; sed ni ja scias, ke da lingvoj ekzistas tre multeZ; sed tie la vivo estos ja tute aliaZ; sed mi ja mem venis al tiuj ideojZ; de la tago restas ja ankoraŭ multeX; mi k Marta ni konas ja nin de la infanecoZ; se vi ne havos per kio pagi, oni ja prenos vian litaĵon de sub viX. Rim. Nur por aparta forta efekto Z. metis ja en la komenco de frazo: ja se vi agos bone vi estos forta!X, ja la ĉielo ne povas vin ampleksi!X

다시 위로