본문으로

닫힘

Ĉu la esperantistaro plejparte konsistas el inoj aŭ el iĉoj?

글쓴이: Jxusteno, 2019년 11월 11일

글: 16

언어: Esperanto

robinvdv (프로필 보기) 2019년 11월 14일 오후 11:46:09

Mi ne pensas, ke la vortoj "iĉo" kaj "ino" estas maloj.

Nigro kaj blanko estas maloj, ĉar nigro estas manko de koloro kaj blanko estas ĉiuj koloroj kune. Varmeco kaj malvarmeco estas maloj, ĉar varmeco estas abundo da energio kaj malvarmeco estas manko de energio. Pezeco kaj malpezeco estas maloj, ĉar pezeco estas abundo de materio kaj malpezeco estas manko de materio. Riĉeco kaj malriĉeco estas maloj, ĉar riĉeco estas abundo de mono kaj malriĉeco estas manko de mono.

Iĉo kaj ino ne estas tiaj maloj, ili estas du membroj de unu kategorio, kaj eĉ ne la solaj membroj de tiu kategorio. Ekzistas pli ol du genroj.

Zam_franca (프로필 보기) 2019년 11월 15일 오후 4:54:20

robinvdv:Mi ne pensas, ke la vortoj "iĉo" kaj "ino" estas maloj.

Nigro kaj blanko estas maloj, ĉar nigro estas manko de koloro kaj blanko estas ĉiuj koloroj kune. Varmeco kaj malvarmeco estas maloj, ĉar varmeco estas abundo da energio kaj malvarmeco estas manko de energio. Pezeco kaj malpezeco estas maloj, ĉar pezeco estas abundo de materio kaj malpezeco estas manko de materio. Riĉeco kaj malriĉeco estas maloj, ĉar riĉeco estas abundo de mono kaj malriĉeco estas manko de mono.

Iĉo kaj ino ne estas tiaj maloj, ili estas du membroj de unu kategorio, kaj eĉ ne la solaj membroj de tiu kategorio. Ekzistas pli ol du genroj.
Vialogike : ĥromosojn Y havas la viraro. Ĝi estas la sola, kiu ĝin havadas. Ĥromosojn Y ne tute havas la inaro. Ĝi estas la sola, kiu ne tute havadas ĝin. Do estas maloj.

Biologie, gehomoj kiuj sentas sin nek inaj, nek viraj, estas ankoraŭ viraj au inaj.

sergejm (프로필 보기) 2019년 11월 15일 오후 6:53:53

Ĉe homa viro estas XY ĥromosomoj, ĉe homa virino XX.
Sed ĉe vira birdo - XX, ĉe birdino - XY

robinvdv (프로필 보기) 2019년 11월 16일 오후 1:42:21

Zam_franca:Vialogike : ĥromosojn Y havas la viraro. Ĝi estas la sola, kiu ĝin havadas. Ĥromosojn Y ne tute havas la inaro. Ĝi estas la sola, kiu ne tute havadas ĝin. Do estas maloj.

Biologie, gehomoj kiuj sentas sin nek inaj, nek viraj, estas ankoraŭ viraj au inaj.
Mielon produktas la abeloj. Ĝi estas la sola besto, kiu ĝin produktas. Mielon tute ne produktas la aliaj bestoj. Do ili estas maloj: homoj estas malabeloj.

Ĉu tio estas sencohava argumento laŭ vi? Laŭ mi tiuj argumentoj tute ne estas sencohavaj.

Via argumento aldone baziĝas je la transfobia ideo, ke ĉiuj iĉoj havas la kromosomon Y kaj ĉiuj inoj havas du X-kromosomojn, sed tio ne estas vera... Kaj eĉ se tio estas vera, iĉoj kaj inoj daŭre ne estas maloj, ĉar X-kromosomo kaj Y-kromosomo ne estas maloj, same kiel brako kaj kruro, hundo kaj kato, kafo kaj teo, ne estas maloj.

Aldone ankaŭ ekzistas aliaj kombinaĵoj de kromosomoj ĉe homoj, kaj ĉe aliaj bestoj estas entute tute alia sistemo... Unu el miaj ŝatataj sciencaj YouTube-kanaloj lastatempe faris filmeton pri tio, ke ekzistas pli ol du seksoj ĉe homoj.

Zam_franca (프로필 보기) 2019년 11월 16일 오후 5:08:54

Vi miskomprenis, ke mi faris ironion.

Mi pensas, ke malina estas sinonimo de vira. Kaj mi parolas pri gehomoj.


Fakte, mi ne memoras, kie mi trovis unuafoje la vorton "malina".

Nala_Cat15 (프로필 보기) 2019년 11월 21일 오전 5:05:20

Por respondi al via demando, mi kredas ke viroj estas pli komunaj ol virinoj en esperantujo. Mi ne memoras kie mi aŭdis tion.

다시 위로