본문으로

Kiel kuraĝigi kaj instigi por diskuti ĉi tie novajn lernuanojn?

글쓴이: StefKo, 2020년 3월 29일

글: 6

언어: Esperanto

StefKo (프로필 보기) 2020년 3월 29일 오후 7:59:30

Mi proponas uzi ĉi tiun formularon, te. kopii ĝin kaj modifi laŭ sia plaĉo la fragmenton skribitan kursive. Ĉu iu ajn havas alian proponon?

Mi salutas vin, samideanoj! Mi estas 18-jaraĝa rusa junulo. Mi nomiĝas Ivan. Mi loĝas en Moskvo. Mi estas komencanta esperantisto sed mi volas pli bone ekkoni tiun interesan lingvon por diskuti kaj korespondi kun samideanoj el la tuta mondo. Mi volus eĉ akiri esperantajn amikojn!
Ĉar tio estas mia unua poŝtaĵo, kaj mi estas komencanto, mi petas vin korekti mian enskribaĵon kaj ekskribi ion ajn al mi.
Dankon!


PS. En la titolo de la fadeno estas erraro - devas esti "lernuanojn" kaj ne "lenuanojn"!

Urho (프로필 보기) 2020년 3월 30일 오전 7:12:35

StefKo:PS. En la titolo de la fadeno estas erraro - devas esti "lernuanojn" kaj ne "lenuanojn"!
Eta parentezo: Miakomprene, vi (kiel kreinto de la fadeno) povas korekti la titolon. ridulo.gif

Jxusteno (프로필 보기) 2020년 3월 30일 오전 9:03:28

글을 감추었습니다.

Jxusteno (프로필 보기) 2020년 3월 30일 오전 9:09:19

Se vi volas ŝanĝi la fadennomon, bonvolu:
1) tuŝeti la supran "Pri la paĝaro";
2) post kiam montriĝis la malgrandigit-aspekta fadeno, tuŝeti la dekstrosupran tristrian kvadrateton
3) Tuŝeti "Redakti";
4) Korekti la fadennomon en la kampo "Temo";
5) Tuŝeti "Konservi";
6) Ĝoji la korekton.

StefKo (프로필 보기) 2020년 3월 30일 오전 9:51:46

Fakte! Mi forgesis tion. Dankon!
Siaflanke okazas ke fari eraron ankaŭ estas bona metodo por instigi aliajn al parolo.

Zam_franca (프로필 보기) 2020년 3월 30일 오후 12:22:23

Skribi plurlingvajn tekstojn estas provinda ankaŭ.

다시 위로