본문으로

Adiaŭ

글쓴이: guyjohnston, 2008년 8월 7일

글: 22

언어: Esperanto

Simieto (프로필 보기) 2008년 8월 11일 오전 2:41:18

Mikaelo:Interalie, same estas kun vorto "manĝi". Kio estas "manĝo"? - "Vespermanĝo jam estas preta". Kion vi imagas, ĉu agon de manĝado, au pretajn kuiraĵojn por manĝi?
La politikistoj renkontiĝis ĉe labor-manĝo.

Rudolf F. (프로필 보기) 2008년 8월 11일 오전 7:51:31

"Manĝo" estas la proceso (tagmanĝo, labormanĝo), sed ankaŭ la unuopa faro:
"La manĝo de tiu fungo kondukas al morto."

"Manĝaĵo" estas la konkreta objekto, kiun oni manĝas.

Sed ni ne forgesu, ke depende de la kunteksto sufikso rajtas esti ellasata. Se ni ne farus tion kaj se ni daŭre devigus nin, ĉiam esprimi la plej fajnan nuancon, tiam ni estus survoje al Ido.

다시 위로