Adiaŭ
de guyjohnston, 2008-aŭgusto-07
Mesaĝoj: 19
Lingvo: Esperanto
guyjohnston (Montri la profilon) 2008-aŭgusto-07 02:42:36
FrankoVoglero (Montri la profilon) 2008-aŭgusto-07 07:17:08
guyjohnston:Saluton, kial oni diras "saluton", sed "adiaŭ" anstataŭ "adiaŭon"?Mi lernis, ke oni diras ankaŭ bonan tagon, por tio ke bonan tagon estas mallongigo por "Mi deziras bonan tagon al vi". Certe estas iomete same kun Saluton.
Adiaŭ - Verŝajne, por tio ke Adiaŭ ne estas normala vorto . Mi ne vidas -i -o -a post la vorto. Tamen mi pensas ke vi povas ankaŭ diri bonan adiaŭon.
Kio aliaj esperantistoj pensas?
Bonan adiaŭon
Frank
Taciturn_ (Montri la profilon) 2008-aŭgusto-07 11:10:59
guyjohnston:Saluton, kial oni diras "saluton", sed "adiaŭ" anstataŭ "adiaŭon"?Ĉar la Esperanto ne estas vere regula en multe da kazoj.Nun vi devas aŭ akcepti ĝin kun ĉiaj siaj nereguloj aŭ lerni ion ajn alian,aŭ krei vian propran lingvon
Miland (Montri la profilon) 2008-aŭgusto-07 13:22:47
guyjohnston (Montri la profilon) 2008-aŭgusto-07 15:02:33
Miland:Efektive, E-istoj ne kutime diras 'Adiaŭ'. Ili diras 'Ĝis revido!' Mi neniam ajn audis 'Adiaŭ' dum la lasta Universala Kongreso en Nederlando, sed mi uzis kaj aŭdis 'Ĝis!' ofte.Jes ankaŭ mi neniam uzas nek aŭdas "adiaŭ", sed mi diras kaj aŭdas "adiaŭi" por pridiri la diron de "ĝis revido", ĉar "ĝisrevidi" aŭ simile ne vere estas senca.
Miland (Montri la profilon) 2008-aŭgusto-07 18:01:16
Ergazomai (Montri la profilon) 2008-aŭgusto-08 08:24:52
Se vi pensas, ankaŭ "hodiaŭ" ne havas tian finon. Ankaŭ "nun", "nur" ktp.
Miland (Montri la profilon) 2008-aŭgusto-08 10:00:43
Ergazomai:Simple, "adiaŭ" estas radika adverbo, do ĝi ne havas finon per -e, -a, -o. Se vi pensas, ankaŭ "hodiaŭ" ne havas tian finon. Ankaŭ "nun", "nur" ktp.La vortoj "hodiaŭ" , "nun", kaj "nur" certe estas primitivaj adverboj (sen -e finaĵo), sed adiaŭ ne modifias verbon, kaj ne estas adverbo. Ĝi estas ekkria vorteto. Jen paĝo en PMEG:
http://bertilow.com/pmeg/gramatiko/ekkrioj_sonimit...
guyjohnston (Montri la profilon) 2008-aŭgusto-08 12:54:06
Miland:Ah bone. Se la baza formo de la vorto estus la verba "adiaŭi" anstataŭ la ekkria "adiaŭ", sajne tiu-kaze oni dirus "adiaŭon".Ergazomai:Simple, "adiaŭ" estas radika adverbo, do ĝi ne havas finon per -e, -a, -o. Se vi pensas, ankaŭ "hodiaŭ" ne havas tian finon. Ankaŭ "nun", "nur" ktp.La vortoj "hodiaŭ" , "nun", kaj "nur" certe estas primitivaj adverboj (sen -e finaĵo), sed adiaŭ ne modifias verbon, kaj ne estas adverbo. Ĝi estas ekkria vorteto. Jen paĝo en PMEG:
http://bertilow.com/pmeg/gramatiko/ekkrioj_sonimit...
Ergazomai (Montri la profilon) 2008-aŭgusto-08 17:23:53
guyjohnston:Laŭ la PMEG (mi citas tekste):Miland:Ah bone. Se la baza formo de la vorto estus la verba "adiaŭi" anstataŭ la ekkria "adiaŭ", sajne tiu-kaze oni dirus "adiaŭon".Ergazomai:Simple, "adiaŭ" estas radika adverbo, do ĝi ne havas finon per -e, -a, -o. Se vi pensas, ankaŭ "hodiaŭ" ne havas tian finon. Ankaŭ "nun", "nur" ktp.La vortoj "hodiaŭ" , "nun", kaj "nur" certe estas primitivaj adverboj (sen -e finaĵo), sed adiaŭ ne modifias verbon, kaj ne estas adverbo. Ĝi estas ekkria vorteto. Jen paĝo en PMEG:
http://bertilow.com/pmeg/gramatiko/ekkrioj_sonimit...
"Adiaŭ povas ankaŭ roli O-vortece. Tiam ĝi estas citaĵo: 'Por ĉiu okazo mi volas diri al vi porĉiaman adiaŭ'"
Ĉu vidinte? Ne adiaŭon: adiaŭ! Do oni povas uzi ankaŭ sen o-finon.