본문으로

Unuliteraj vortoj en via lingvo

글쓴이: StefKo, 2020년 8월 16일

글: 15

언어: Esperanto

IgorSokoloff (프로필 보기) 2020년 8월 17일 오후 3:35:00

Saluton, Zamčik.
Pri unuliteraj vortoj en la franca lingvo ĉi-fadene povus rakonti iu reala či-foruma franculo.
Kaj vi mem prefere rakontu pri tielaj vortoj en via propra, "native" lingvo.

StefKo (프로필 보기) 2020년 8월 17일 오후 6:38:28

nornen:Ahoj, StefKo kaj Sergej M.

Kiam konsonanta prepozicio antaŭiras vorton, ĉu la prepozicio fariĝas parto de la unua silabo de la vorto? Tio estas, ĉu “к ранам” (al la vundoj) kaj “кранам” (dativo pluralo de krano) prononciĝas same? Ĉu “z tronami” (kun tronoj) kaj “stronami” (instrumentalo pluralo de paĝo) prononciĝas same?

Ĉu "w Tajlandii" prononciĝas kiel /ftaj.lan.di.i/ ?
"z tronami" oni prononcas "stronami" (kiel vi skribis)
"w Tajlandii" oni prononcas ftajlandji" (ne ftaj.lan.di.i)

Ĉiam kiam konsonanto senvoĉa sekvas voĉan tia unua senvoĉiĝas, do "w Rosji" oni prononcas "vrosji" sed "w Polsce - "fpolsce".

sergejm (프로필 보기) 2020년 8월 17일 오후 7:23:59

Same en la rusa. Sed la lando nomiĝas Таиланд (таилант), в Таиланде (фтаиланд'е)

Edveno (프로필 보기) 2020년 10월 4일 오후 7:06:20

a = nedifinita artikolo
I = mi
o' = formo de "of" (de) ne tre ofta en skribo sed kutima en parolo: three of them [θɹiː ə ðɛm]; en la fiksita frazo "o' clock" oni devas skribi o' kaj ne of.

Altebrilas (프로필 보기) 2020년 10월 22일 오전 10:28:53

Zam_franca:Jes.

a, kiu estas la verbo avoir ("havi") jenasituacie: "[ŝi/li/ri/ĝi] havas"

à, tre malsimpla vorto, kiu foje signifas "je", foje "en", foje aliaj aferoj... La difino de la franca Akademio

ô
, "ho" en la zamenhofa frazo "ho vi, granda fonto de l' amo kaj vero!"

y, ekstreme malsimpla vorto, kiu pli-mapli signifas "ĉi-tie"... La difino de la franca Akademio

O estas ankaŭ la nomo de franca ministro kiu zorgas pri ciferecaj teknologioj:

https://fr.wikipedia.org/wiki/C%C3%A9dric_O

Kaj mi kredas, ke mi diris ĉion pri unuliteraj vortoj en la franca (estus multege pli da direblaj aferoj pri duliteraj vortoj, ĉefe pri interjekcioj).
Ankaŭ estas elizioj kiel en esperanto:
c': ça, cela / tio
d': de / de
j': je / mi
l: le, la / la
m': me / min, al mi
n': ne / ne
s': se / si
t': te / vi, ci, al vi, al ci

O estas la nomo de franca ministro, kiu zorgas pri ciferecaj teknologioj:
https://fr.wikipedia.org/wiki/C%C3%A9dric_O

다시 위로