본문으로

Kiel oni tradukus "Obscured by Clouds" de Pink Floyd?

글쓴이: JeffB, 2020년 9월 29일

글: 9

언어: Esperanto

JeffB (프로필 보기) 2020년 9월 29일 오후 6:17:05

Kiel oni tradukus "Obscured by Clouds" de Pink Floyd kaj kial?

"Obskurita de Nuboj" aŭ "Obskurita per Nuboj"?

StefKo (프로필 보기) 2020년 9월 29일 오후 7:52:25

Vikipedio tradukas tiel: Malheligata de nuboj.

El PIV:
"
obskuri. Karakteriziĝi per obskuro.
"
Do alie: esti obskura. Do ĝi estas netransitiva!

JeffB (프로필 보기) 2020년 9월 29일 오후 10:31:48

Eble oni povus diri "obskurigita"? (mi sxatas la sonon de tiu vorto ridulo.gif )

nornen (프로필 보기) 2020년 9월 29일 오후 11:06:27

Jes. Obskurigita tute eblas.

JeffB (프로필 보기) 2020년 9월 29일 오후 11:47:20

Dankon! Do, revene al mia originala demando...kiu estus pli ĝuste "de nuboj" aŭ "pri nuboj" kaj kial?

StefKo (프로필 보기) 2020년 9월 30일 오전 9:43:23

El PIV:
"
de
I -
Prep. montranta:
A rilatante al verbo:
(...)
4 la aganton de ago, esprimata per pasiva participo aŭ samsenca verba formo: li estis ĉirkaŭita de la tuta familio; ŝi estas amata de ĉiuj; la tero estas kovrita de neĝo
(...)

per

I -
Prep. montranta:
1 instrumenton, materion aŭ objekton, kiun oni uzas por plenumi agon aŭ atingi celon: (...) sin nutri per legomoj; plenigi botelon per akvo; aspergi per sango(...); kovri tablon per tapiŝo; ne ĉiam per aĝo mezuriĝas la saĝo;
(...)
"
Laŭ mi ambaŭ versioj estas pravaj sed:

1. de signifas ke aganto estas nubo;
2. per signifas ke aganto estas alia subjekto kiu uzas la nubon por obskurigi iun.

Kiun version vi volas?

nornen (프로필 보기) 2020년 9월 30일 오후 4:04:29

StefKo:Laŭ mi ambaŭ versioj estas pravaj sed:

1. de signifas ke aganto estas nubo;
2. per signifas ke aganto estas alia subjekto kiu uzas la nubon por obskurigi iun.
Tute ĝuste. Sed tio memorigas min pri granda strangeco de la hindeŭropaj lingvoj (inkl. Esperanto): Kiel estas eble, ke neanimita, nevivanta, senmensa "nubo" povas plenumi la rolon de "aganto"?

StefKo (프로필 보기) 2020년 9월 30일 오후 6:56:20

nornen:
StefKo:Laŭ mi ambaŭ versioj estas pravaj sed:

1. de signifas ke aganto estas nubo;
2. per signifas ke aganto estas alia subjekto kiu uzas la nubon por obskurigi iun.
Tute ĝuste. Sed tio memorigas min pri granda strangeco de la hindeŭropaj lingvoj (inkl. Esperanto): Kiel estas eble, ke neanimita, nevivanta, senmensa "nubo" povas plenumi la rolon de "aganto"?
Kial ne? Pluvo batas en la fenestron do ĝi estas aganto. Ĉu ne?

El PIV:
"
agi
(...)
3 Ⓚ ☐ Efiki sur: kloro agas sur hidrokarbonojn;
(...)
aganto ☐ Ⓚ ⚕ Substanco, kiu efike agas.
"
En iuj situacioj oni povas ja diri: fari, operacii, influi, impresi, funkcii, aktivi, efiki, spiti, igi ktp.

Multaj aliaj vortoj estas ja multesignifaj. Rigardu ekzemple la vorto ludi.

JeffB (프로필 보기) 2020년 9월 30일 오후 7:46:15

Laŭ mi ambaŭ versioj estas pravaj sed:

1. de signifas ke aganto estas nubo;
2. per signifas ke aganto estas alia subjekto kiu uzas la nubon por obskurigi iun.

Kiun version vi volas?
En ĉi tiu okazo, "de" ŝajnas al mi la pli bona elekto.

Dankon al vi ambaŭ por via helpo!

다시 위로