본문으로

ĉu via lingvo ekzistas tonoj

글쓴이: derverwandte, 2008년 11월 23일

글: 11

언어: Esperanto

derverwandte (프로필 보기) 2008년 11월 23일 오전 2:05:01

okulumo.gif en mia lingvo ekzistas 4 tonoj.kaj via lingvo?

RiotNrrd (프로필 보기) 2008년 11월 23일 오전 2:51:05

La angla ne havas tonojn. Tamen, anglaparolantoj ankoraŭ uzas tonojn, sed tiuj tonoj ne ŝanĝas la signifojn de la vortoj - anstataŭe, ili indikas aliajn aĵojn (ekzemple, ĉu frazo estas demando).

danielcg (프로필 보기) 2008년 11월 23일 오후 5:41:07

Same pri la hispana lingvo.

RiotNrrd:La angla ne havas tonojn. Tamen, anglaparolantoj ankoraŭ uzas tonojn, sed tiuj tonoj ne ŝanĝas la signifojn de la vortoj - anstataŭe, ili indikas aliajn aĵojn (ekzemple, ĉu frazo estas demando).

Matthieu (프로필 보기) 2008년 11월 23일 오후 5:48:14

Ankaŭ pri la franca.

Miaopinie oni povas diri la samon pri plejparte el la eŭropaj lingvoj.

sigkalis (프로필 보기) 2008년 11월 26일 오후 12:35:22

La litova ne havas tonojn.

Stephan S (프로필 보기) 2008년 12월 5일 오후 8:23:04

Ĉu iu Eŭropa lingvo havas tonojn? Mi pensas, ke neniu...

Polako (프로필 보기) 2008년 12월 5일 오후 8:43:56

La angla ne havas tonojn. Tamen, anglaparolantoj ankoraŭ uzas tonojn, sed tiuj tonoj ne ŝanĝas la signifojn de la vortoj - anstataŭe, ili indikas aliajn aĵojn (ekzemple, ĉu frazo estas demando).
ankaŭ pri la portugala

sinjoro (프로필 보기) 2008년 12월 5일 오후 8:51:31

Polako:
La angla ne havas tonojn. Tamen, anglaparolantoj ankoraŭ uzas tonojn, sed tiuj tonoj ne ŝanĝas la signifojn de la vortoj - anstataŭe, ili indikas aliajn aĵojn (ekzemple, ĉu frazo estas demando).
ankaŭ pri la portugala
eble pli facilos diri en kiuj lingvoj estas tonoj anstataŭ listigi ĉi tie 5000 mesaĝojn, ĉu ne? lango.gif

ceigered (프로필 보기) 2008년 12월 11일 오전 11:04:02

Stephan S:Ĉu iu Eŭropa lingvo havas tonojn? Mi pensas, ke neniu...
Norvegaj, Svedaj, Litovaj, Serbaj, Kroataj, Bosnaj kaj Slovenaj dialektoj povas havi peĉojn akcentojn, kaj Limburga (http://eo.wikipedia.org/wiki/Limburga_lingvo) havas klara tonojn, ekz.:

[stæɪ˦˨˧n] stei~n "ŝtono"
[stæɪ˦˨n] stei\n "ŝtonoj"
(el http://en.wikipedia.org/wiki/Limburgish#Tone).

diogotux (프로필 보기) 2008년 12월 14일 오후 7:42:23

Polako:ankaŭ pri la portugala
Ne konsentite.

Kompreneble ne ĉiuj lingvoj havas tonojn same kiel ĉina lingvo havas, sed por la portugala, MI diras, ĝi HAVAS tonojn.

Se mia denaska lingvo ne havas tonojn, do mi demandas al iu informi "tio estas problemo" en portugala:

"Isto é um problema."

Kaj, demandi "ĉu tio estas problemo?"

"Isto é um problema?"

Kiel vi vidas, la literoj estas samaj, escepte de la finpunkto (.) anstataŭita de demandpunkto en la dua frazo (?). Kaj tiel sama estas la elparolo. Kio malsamigas la du frazojn estas tio, la TONO.

Do mi certigas, portugala lingvo havas tonojn. Ne unu, ne du, eble multaj. Kaj ĉiam la tono per kiu vi diras diraĵojn ŝanĝas (multe aŭ ne multe) la signifon.

Same mi dirus pri la franca, sed tiu taskon (paroli pri tio), mi lasos por francparolantoj, ĉar mi lernas ĝin sed ne ĝin bone regas.

Brakumon!

다시 위로