본문으로

FESTO, aŭgusta renkontiĝo

글쓴이: olivier001, 2009년 5월 5일

글: 11

언어: Esperanto

olivier001 (프로필 보기) 2009년 5월 5일 오전 5:51:24

Saluton!

FESTO(*)! inter la 8-a kaj la 15-a de aŭgusto de 2009! En Germanio! Kun
muziko! Aliĝu nun!

Karaj, ni volas vidi vin ĉi-somere en Zwingenberg por festumadi kun vi.
Ni jam prizorgis la muzikan programon kaj ĝi mojozas.
Aŭskultu (nu, legu): Supernova, Kapriol, La Pafklik, Scorbüt, Stefo kaj Sulajka, Tone, Gijom, TTT, ...

Ni eĉ provas plifaciligi vian venon ĝis la festivalejo per specialaj esperantaj mojosaj karavanoj!

Kaj se vi rapide aliĝas, ĝi kostas (preskaŭ) nenion!
Limdato por la nuna aliĝperiodo estas la 15a de majo 2009.

Ĉiuj informoj kaj aliĝilo disponeblas ĉe
festo.esperanto-jeunes.org .

Se vi havas demandojn, mi provos respondi.

Olivier, por JEFO

(*) Organizata de JEFO kun la helpo de GEJ kaj EUROKKA.

olivier001 (프로필 보기) 2009년 5월 12일 오후 8:09:13

Mi havas tri (jes 3!) bonegajn novaĵojn por vi:
  • unue, eblas mendi specialan FESTO-t-ĉemizon rekte en la aliĝpaĝo! Se vi jam aliĝis kaj volas mendi la T-ĉemizon, sendu mesaĝon al mi.
  • due, la limdato de la unua aliĝperiodo estas plilongigita je 15 tagoj por permesi al vi aliĝi sampreze iomete pli malfrue!
  • trie, ni organizas senpagajn karavanojn el pluraj lokoj en Germanio kaj Francio ĝis la Festejo (estos ankaŭ karavano de la MIRO).
Eniru nian retejon por malkovri kie deiros la karavano plej proksima de via loĝloko!
Vi ankaŭ vidos en la retejo la listo de mojosaj grupoj kiu ludos dum FESTO.

Ni senpacience atendas vin, aliĝu nun!

[url=http://esperanto-jeunes.org/Aliĝi-al-Festo-2009?lang=eo]festo.esperanto-jeunes.org[/url]

olivier001 (프로필 보기) 2009년 5월 13일 오후 5:25:30

Festo 2009 estos riĉa je eventoj danke al niaj kuraĝaj organizantoj. Dankon al ili por tiu semajno kiu antaŭaspektas vigle!

Tage post tage, la organizantaro de Festo, partnere kunorganizata kun la helpo de EUROKKA, fajlas por ni la programaron por la tuta semajno. Vi estas bonveniga proponi viajn proprajn kontribuojn (ekzemple en la aliĝilo aŭ pere de retmesaĝo en la listo festo@yahoogroupes.fr).

- Ekskursoj
- Koncertoj
— Stefo kaj Sulajka, la 8-a de aŭgusto
— Scorbüt, la 9-a de aŭgusto
— Supernova, la 10-a de aŭgusto
— Tone, la 11-a de aŭgusto
— La Pafklik, la 11-a de aŭgusto
— Kapriol, la 12-a de aŭgusto, la 12-a de aŭgusto
— Gijom, la 13-a de aŭgusto
— Inicialoj DC, la 14-a de aŭgusto
- Nokta programo

Vi povas legi la originalan paĝon ĉe esperanto-jeunes.org.

jan aleksan (프로필 보기) 2009년 5월 13일 오후 6:46:36

ĝi ja ŝajnas mojosega! Kiom da aliĝintoj?

olivier001 (프로필 보기) 2009년 5월 14일 오전 6:56:58

jan aleksan:ĝi ja ŝajnas mojosega! Kiom da aliĝintoj?
Eĉ se mi prizorgas la retejon, mi ne scias precize, la listo da aliĝintoj ne estas publikigita nuntempe.

Tamen, vi povas aliĝi kaj informigi ĉe

FESTO, aŭgusta renkontiĝo de JEFO, en Zwingenberg, Germanio

Kaze de demandoj, ne hezitu peti.

Olivier

kaha (프로필 보기) 2009년 5월 18일 오후 6:09:40

saluton!

Jes jes jes! Partoprenu en FESTO!
Ĝi estas la plej mojosa kongreso! Kun tre interesa programo ridulo.gif shoko.gif

Rogir (프로필 보기) 2009년 5월 18일 오후 10:57:55

Bedaŭre mi jam havas alian devaĵon tiam, mi ŝatus partopreni.

olivier001 (프로필 보기) 2009년 5월 22일 오후 2:30:21

jan aleksan:ĝi ja ŝajnas mojosega! Kiom da aliĝintoj?
Ne nur la programo, sed ankaŭ la aliĝintoj mojosas okulumo.gif! [url=http://esperanto-jeunes.org/Aliĝintoj-al-Festo-2009]http://esperanto-jeunes.org/Aliĝintoj-al-Festo-2...[/url]

qwertz (프로필 보기) 2009년 5월 29일 오전 11:57:46

Sal',

ankau Festo2009 nokto programo enhavos minimume unu karaokeo spektaklo rideto.gif

isaro listo

eobo

Erik

olivier001 (프로필 보기) 2009년 7월 1일 오후 4:47:34

olivier001:FESTO(*)! inter la 8-a kaj la 15-a de aŭgusto de 2009! En Germanio! Kun muziko! Aliĝu nun!
Saluton al ĉiuj,

Lastatempe okazis novaĵoj ĉe FESTO-organizado :
- Muzike: Scorbüt ne venos, antataŭigas ilin Alles Francizka
- Voĵaĝe: nova karavano kreiĝis el Dresdeno kaj Berlino
- Germanen: la retejon tradukis Andreas

Kaj kompreneble, novaj aliĝintoj alvenis, ĉu vi jam aliĝis?

Ĝis la

다시 위로