Al la enhavo

Neraciaj aspektoj de Esperanto

de loewenherz, 2006-decembro-30

Mesaĝoj: 7

Lingvo: Esperanto

loewenherz (Montri la profilon) 2006-decembro-30 03:11:48

Saluton,

Mi estas Germano, kiu lernis la Korea autaŭ eklerni Esperanton, kaj parceptis kun miro, ke la internacia lingvo Esperento havas multe de principo kiu estas neracia por lernantoj, kiuj gepatra lingvo ne estas hindeŭropa lingvo.

Mi ne volas ŝanĝi Esperanton, mi sole volas komenci diskutanton de tiaj aspektoj de nia lingvo. Mi tre interesas pri la sperto de Esperantistoj kun nehindeŭropa gepatralingvo kaj memkompreneble ankaŭ pri la penso de aliaj.

Kiuj principoj de Esperanto ŝajnas neracia aŭ superflua por vi?

Novico Dektri (Montri la profilon) 2006-decembro-30 06:16:16

Nu miaopinie la gramatiko de Esperanto ĝenerale estis tre bone farita. Mi fakte estas vivanta testamento pri la fakto ke la lingvo vere funckias tiel bone kiel diris la kreinto. Tamen, iam mi ja rimarkas nenecesajn superfluaĵojn pri la dezajno de la lingvo. La plej tedaj, laŭ mia logiko, estas la participoj. Certe, ili estas uzeblaj kaj tre kompaktaj, sed mi opinias ke la diferenco inter -it- kaj -at- simple estas tro eta por meriti distingon. Kvankam ne belas, la frazo "La kuko daŭre bakiĝas" povus anstataŭigi "La kuko estas bakata", ĉu ne? Sed la aliaj participoj certe estas uzindaj. Tamen la aliaj aspektoj de la lingvo estas kaj bele konstruitaj kaj gramatike ĝustaj.

Kiel mi legis en ege mirinda eseo pri Esperanto kulturo (jen la retligilo: http://webhome.idirect.com/~sukceso/incite-x.htm ) , Esperanto defias niajn kutimajn opiniojn pri lingvoj.

Ne miskomprenu min- certe la gramatiko estas pliboniĝebla, sed ĝi funkcias tiel bone kiel oni diras.

Benjamin

Razeno (Montri la profilon) 2006-decembro-30 13:02:05

Kara,
Estis tre bona demando.
Mi volas respondi ĉar multaj europanoj kaj ankaŭ azianoj tie ĉi pensas ke Espernato estas Eurapa lando.

Mi loĝas en Nepalo kaj mia denaska lingvo estas Nevara. Ĝi estas Tibero-burma lingvo kaj neniel similas al Europaj lingvoj.

Tamen mi devas studi la anglan tie ĉi (eble ĉar la registaro pensas ke la angla estas utazta tra la tuta mondo). Mi trovis Esperanton angleca, ĉar mi vidis multe da simileco inter la du lingvoj. Tamen, mi opinias ke estas centoble facila por ni kompare al la angla. Ni ne povas regi la anglan malgraŭ 14jara studo kaj ni pli malpli bone uzas Esperanton post 14 tagaj lernadoj ! Tio estas vera internacieco en Espernato.

Razen Manandhar
www.razeno.blog.com
loewenherz:Saluton,

Mi estas Germano, kiu lernis la Korea autaŭ eklerni Esperanton, kaj parceptis kun miro, ke la internacia lingvo Esperento havas multe de principo kiu estas neracia por lernantoj, kiuj gepatra lingvo ne estas hindeŭropa lingvo.

Mi ne volas ŝanĝi Esperanton, mi sole volas komenci diskutanton de tiaj aspektoj de nia lingvo. Mi tre interesas pri la sperto de Esperantistoj kun nehindeŭropa gepatralingvo kaj memkompreneble ankaŭ pri la penso de aliaj.

Kiuj principoj de Esperanto ŝajnas neracia aŭ superflua por vi?

RiotNrrd (Montri la profilon) 2006-decembro-30 22:59:38

Racia aŭ neracia. Meh.

Esperanto ne estas perfekta lingvo. Kiu prizorgas? La intenco de Esperanto ne estas perfektado. La intenco de Esperanto estas komunikado, kaj ĝi faras tiun tre bone.

Se vi volas perfektadon, lernu "lojban". Se vi volas komunikadon, lernu Esperanton! ridulo.gif

T0dd (Montri la profilon) 2006-decembro-31 01:05:08

loewenherz:
Mi estas Germano, kiu lernis la Korea autaŭ eklerni Esperanton, kaj parceptis kun miro, ke la internacia lingvo Esperento havas multe de principo kiu estas neracia por lernantoj, kiuj gepatra lingvo ne estas hindeŭropa lingvo.
Nu, kiuj aspektoj de Esperanto ŝajnas al vi neraciaj? Ĉu ili ja estas neraciaj, aŭ nur nekutimaj, ekster la hindeŭropa grupon?

paulogeyer (Montri la profilon) 2006-decembro-31 01:23:19

Razeno:Mi trovis Esperanton angleca, ĉar mi vidis multe da simileco inter la du lingvoj.
Esperanta ege similas al la portugala ankaŭ, iufoje amiko mia vidis esperantan vortaron kaj ridegis pro la simileco, kiel tiuj vortoj:

(esperanto - portugala)
akaro - ácaro
alibio - alibi
amanto - amante
kampo - campo
sako - saco
sanskrito - sânscrito
soldo - sôldo
soprano - soprano
... ktp.

preskaŭ ili ĉiuj havas la saman prononcon, do esperanta estas relative facila al la portugalparolantoj.

remy_boligee (Montri la profilon) 2007-januaro-15 03:54:08

Esperanto tre similas al la portugala kaj aliaj latinaj lingvoj, ĉefe pro la latinaj radikaroj.

Sed mi ne precize scias se esperanto estas egale facila al ĉiuj nacilingvoj parolantoj.

Reen al la supro