Al la enhavo

mi ne komprenas frason...

de crescence, 2009-aprilo-14

Mesaĝoj: 8

Lingvo: Esperanto

crescence (Montri la profilon) 2009-aprilo-14 08:34:43

saluton,

Unu ekzempla frazo ilustrante la vorton de la tago "rajdi" aperas al mi malkomprenebla :

Ne estas piediranto kolego al rajdanto.

Mi ne speciale komprenas la prepozicion "al".

Dankon

sergejm (Montri la profilon) 2009-aprilo-14 08:48:34

crescence:Ne estas piediranto kolego al rajdanto.
Tio estas traduko de rusa proverbo
Пеший конному не товарищ
Prononcu:
Peŝij konnomu ne tovariŝĉ.

konnomu (rajdanto) estas en dativo, do en Esperanta traduko estas uzata 'al'. Eble pli bone estus uzi 'de'

La proverdbo en pli kutima vortordo:
Piediranto ne estas kolego de rajdanto.
Rajdanto ne opinias ke piediranto estas lia kolego (egala al li).

Araneo (Montri la profilon) 2009-aprilo-14 09:03:20

Saluton!

La frazo esras korekta, sed mi prefere
dirus: Piediranto ne estas kolego de rajdanto.

Amikece, Erkka (Amier)

crescence (Montri la profilon) 2009-aprilo-14 09:06:20

sergejm:
konnomu (rajdanto) estas en dativo, do en Esperanta traduko estas uzata 'al'. Eble pli bone estus uzi 'de'

La proverdbo en pli kutima vortordo:
Piediranto ne estas kolego de rajdanto.
Rajdanto ne opinias ke piediranto estas lia kolego (egala al li).
Dankon al vi ! Mi pli bone komprenas la uzon de la prepozicio "de". Tio pli bone similas la francan frazon.

crescence (Montri la profilon) 2009-aprilo-14 09:09:00

Araneo:Saluton!

La frazo esras korekta, sed mi prefere
dirus: Piediranto ne estas kolego de rajdanto.

Amikece, Erkka (Amier)
Dankon... Mi ankaŭ preferas la prepozicion "de".

jchthys (Montri la profilon) 2009-aprilo-14 15:00:21

Tia uzo estas simila al latina uzo: “Estas al mi” anstataŭ “Mi havas”.

Parenteze, ĉu iu ĉi tie konas http://esperanto-word-of-the-day.blogspot.com/? Estas la vorto de la tago el lernu! en Esperanto, la angla, la germana, la franca, la itala, la portugala, la rumana kaj la hispana.

crescence (Montri la profilon) 2009-aprilo-14 15:21:40

jchthys:Parenteze, ĉu iu ĉi tie konas http://esperanto-word-of-the-day.blogspot.com/?
Dankon pro tiu hiperligo.
Sed, multajn erarojn en la franca traduko ni vidas ! Eble, elektronika traduko ?

jchthys (Montri la profilon) 2009-aprilo-15 12:07:06

crescence:
jchthys:Parenteze, ĉu iu ĉi tie konas http://esperanto-word-of-the-day.blogspot.com/?
Dankon pro tiu hiperligo.
Sed, multajn erarojn en la franca traduko ni vidas ! Eble, elektronika traduko ?
Mi supozas, ke la aŭtoro de la blogo deziras, ke la traduko estu tre proksima laŭvorte al la Esperanto, eĉ se la franca, angla ktp estas aĉa.

Reen al la supro