Więcej

Ĉu Moseo aŭ la Egipto?

od markotraviko, 27 sierpnia 2007

Wpisy: 4

Język: Esperanto

markotraviko (Pokaż profil) 27 sierpnia 2007, 03:13:15

Dum legado de "La sankta Biblio" de Zamenhof mi trovis la jenan frazon en "Eliro 2:12":

"Tiam li turnis sin unuflanken kaj aliflanken, kaj vidinte, ke estas neniu, mortigis la Egipton kaj kaŝis lin en la sablo."

Mi povas facile konstati ke Moseo mortigis Egipton sed kiu estis kaŝita en la sablo, Moseo aŭ la Egipto mortigita?

黄鸡蛋 (Pokaż profil) 27 sierpnia 2007, 03:56:27

Mi neniam legis la Biblion, sed se Zamenhof ne eraris, tiu kiu estis kaŝita estas la Egipto mortigita, kompreneble. Ĉar se Moseo kaŝiĝus, la frazo devus esti:
"Tiam li turnis sin unuflanken kaj aliflanken, kaj vidinte, ke estas neniu, mortigis la Egipton kaj kaŝis sin en la sablo." rideto.gif
Aliflanke, oni malofte kaŝiĝas en la sablo, sed eble kaŝas mortinton. lango.gif

markotraviko (Pokaż profil) 27 sierpnia 2007, 18:33:09

Mi komprenas vian klarigon.Dankon. rideto.gif

piteredfan (Pokaż profil) 31 sierpnia 2007, 00:36:52

黄鸡蛋:Mi neniam legis la Biblion, sed se Zamenhof ne eraris, tiu kiu estis kaŝita estas la Egipto mortigita, kompreneble. Ĉar se Moseo kaŝiĝus, la frazo devus esti:
"Tiam li turnis sin unuflanken kaj aliflanken, kaj vidinte, ke estas neniu, mortigis la Egipton kaj kaŝis sin en la sablo." rideto.gif
Aliflanke, oni malofte kaŝiĝas en la sablo, sed eble kaŝas mortinton. lango.gif
Aliekzemple, en la romano Trezura Insulo, Ĝimcjo kaŝas sin en pombarelo, kie li aŭdas pri la estonta pirata ribelo. Se li estus mortinto, li ne povus kaŝi sin. Moseo kaŝas la Egipton. La Egipto, pro morto, ne povis kaŝi sin.

Wróć do góry