Więcej

kiel povas la hispana registaro halti la ribelon en katalunio??

od cromañon, 27 października 2017

Wpisy: 31

Język: Esperanto

Grown (Pokaż profil) 18 listopada 2017, 05:12:24

novatago:
nornen:Mi petas al la hispanaj kunforumanoj bonvole klarigi al mi kelkajn dubojn:

Pri kio temas ĉio ĉi? Kion celas Rajoy kaj amiketoj? Kion celas Puigdemont kaj amiketoj?
Mallonge eksplikite: La partioj de ambaŭ havas anojn investigatitaj/ataj/otaj pro koruptado. Fakte oni povas diri ke ambaŭ partioj estas krimaj organizoj, kiuj funkcias por ŝteli ŝtatan monon. Per ĉi tiu fuma kurteno ambaŭ direktas la atenton de civitanoj al problemo, kiu apenaŭ havis gravecon ĝis nun. Aldone la partio de Rajoy apenaŭ havas povon en Katalunio, do tiu partio apenaŭ perdas voĉdonojn tie kaj, aliflanke, hontege, gajnas apogon inter hispanaj naciistoj. Puigdemont verdire ankaŭ estas peono. Estus iom longe ekspliki kial li estas prezidento de Katalunio. Li apartenas al partio tradicie naciista sed ne sendependista, kaj lia partio kaj partio sendependista elektis lin por "kontentigi" "ĉiun" kaj agi kiel peono. Mi supozas ke lia ĉefa persona interesiĝo estas la mono, kiun li perlaboras per ĉi tio ĉar neniu havis esperon atingi sendependecon ĉi foje, kaj flanke eble li volas akiri lokon en historion kiel heroo kaj martiro. La sendependista partio preferis ne uzi propran kandidaton ĉar ili sciis ke la venko estis tro malfacila kaj preferis atendi novan ŝancon, kaj la partio de Puigdemont simple volas ne perdi apogon de la popolo inter la naciistoj kaj sendependistoj, tio estas, ne perdi ŝancon por daŭrigi la ŝteladon kaj ne perdi povon. Sed verdire ili perdos preskaŭ nenion ĉar ili restos riĉaj eĉ se Katalunio malriĉiĝus.

Aldone nuntempe la terorisma grupo ETA ne plu agas kaj la partio de Rajoy ĉiam prezentis sin kiel la savanto de Hispanio kaj nun bezonas novan malmikon de Hispanio en la lando (islama terorismo momente ne utilas). Sed verdire en la partio de Rajoy estas avaraj perfiduloj de Hispanio. La partio de Puigdemont simple troigas la mensogon uzita de ili dum la lastaj jardekoj: Hispanio subpremas kaj ŝtelas al Katalunio kaj nur tiu partio povas savi Katalunion de tiuj frankistoj. Estas vero ke estas multaj frankistoj en la partio de Rajoy sed ne ĉiuj el ili estas tio, kaj pli grave, ja ne estas vero ke hispanoj estas frankistoj, kiuj malamas katalunion.


nornen:Kaj ĉefe: Kio okazos, se en Decembro denove gajnos la sendependistaj partioj?
La festo longiĝos

nornen:La centrala registaro denove intervenos (intervendrá) Katalunion?
Verŝajne, sed estas malfacile diri. Tio estus estultega ago, sed ĉi tiu estraro ne vidas limojn en estultegaj agoj.

nornen:La centrala registaro enkarceligos la elektotan regionan registaron, ĝis tiu tago, kiam la katalunoj lernos voĉdoni por "ĝustan" registraron kiu plaĉos al PP?
Mi ne scias ĉar estulteco estas mistera nebulo por mi.

Ĝis, Novatago.
https://en.wikipedia.org/wiki/Pseudoconsensus

Wróć do góry