Więcej

Zamknięte
Maks. 500 wiadomości.

A aŭ B? Elektu!

od Kokcineleto, 22 listopada 2008

Wpisy: 6620

Język: Esperanto

Filu (Pokaż profil) 28 listopada 2008, 23:31:00

Tien aŭ reen?
Reen, ĉar ĉiam oni revenas al tiu ĉi fadeno.

Eks-terano aŭ ekster-terano?

white knight (Pokaż profil) 29 listopada 2008, 09:38:19

Ekster-terano, ĉar eble pli interesa.

hundo aŭ kato ?

white knight (Pokaż profil) 29 listopada 2008, 09:44:03

paigo:
Submarŝipo aŭ aerŝipo?
aerŝipo. Mi ne ami la maro, mi logas la kontinento.

Ĉu mi rajtas korekti vian frazon ? - Mi ne amAS la maroN, mi loĝas (logi = locken) sur kontinento.

jan aleksan (Pokaż profil) 29 listopada 2008, 12:05:58

white knight:Ekster-terano, ĉar eble pli interesa.

hundo aŭ kato ?
Kato. Aparta dediĉita respondo al Mimi.

Darth Vader aŭ Saŭrono?

paigo (Pokaż profil) 29 listopada 2008, 12:34:39

Darth Vader aŭ Saŭrono?
Estas demando malfacila. Mi elserĉi Saŭronon, ĉar Darth Vader malagrablan kostumon havas.

piano aŭ gitaro?

Filu (Pokaż profil) 29 listopada 2008, 14:11:06

piano aŭ gitaro?
Gitaro, ĉar estas ege malfacile kunpreni pianon ĉe amikoj.

"La dua propono estas vera" aŭ "La unua propono ne estas vera"?

jan aleksan (Pokaż profil) 29 listopada 2008, 16:26:43

Filu:
piano aŭ gitaro?
Gitaro, ĉar estas ege malfacile kunpreni pianon ĉe amikoj.

"La dua propono estas vera" aŭ "La unua propono ne estas vera"?
Al unua (lango.gif) ĉar mi ne ŝatas neecon.

Jackie Chan aŭ Bruce Lee?

Rogir (Pokaż profil) 30 listopada 2008, 15:51:58

Ĵaki Ĉan, lia batalado similas dancado!

Marso aŭ Venuso?

Filu (Pokaż profil) 30 listopada 2008, 16:40:53

Marso aŭ Venuso?
Venuso, ĉar ŝi estas kreitaĵo krepuskema, kaj krepusko invitas al tenero kaj paca amo.

Monto aŭ abismo?

Rogir (Pokaż profil) 30 listopada 2008, 18:08:31

Monto, ĉar oni povas vidi grandan areon de tie!

Piedpilko aŭ manpilko?

Wróć do góry