Ir ao conteúdo

Kiom da lingvoj vi parolas? Ĉu vi volas lerni aliajn lingvojn?

de Luann, 18 de dezembro de 2015

Mensagens: 44

Idioma: Esperanto

Paulinho (Mostrar o perfil) 21 de fevereiro de 2016 18:53:58

Mia denaska lingvo estas la portugala de Brazilo. Mia nivelo en la hispana estas la denaska. Mi bone regas la anglan, francan, italan, germanan. Mi tradukas biblian grekan kaj latinan. En la araba kaj rusa mi povas fari du tre gravaj aferoj: peti hotelĉambron kaj bieron. Mi povas fari tion esperante ankaŭ, krom kontroli la eraron de la googlea tradukilo.

SPadern (Mostrar o perfil) 21 de fevereiro de 2016 22:52:23

Kiujn lingvojn mi volas lerni? Mi eĉ ne povas kalkuli! Sed certe mi volas lerni pli da lingvoj, ol mi reale povas lerni!

rmagalhaes85 (Mostrar o perfil) 2 de março de 2016 16:51:36

Mi denaske parolas la brazilan portugalan. Mi lernas la anglan ankaŭ (mia nivelo estas probable meza, dependas la mezuro, mi neniam ekzate scias). Preskaŭ ĉio portugala parolantaj komprenas la hispanan iomete, sed nur iomete (iuj el ni parolas miksaĵon de portugala kaj hispana, sed tio ne rezultas bone). Mi komencis lerni Esperanton lasta januaro. Mi volas lerni la hispanan poste mi lernos pli da Esperanton. Mi pensas ke la japana estas tre bela sed mi ne eblas lerni ĝin en la venontaj jaroj.

Vinisus (Mostrar o perfil) 2 de março de 2016 17:38:12

rmagalhaes85:Mi denaske parolas la brazilan portugalan. Mi lernas la anglan ankaŭ (mia nivelo estas probable meza, dependas la mezuro, mi neniam ekzate scias). Preskaŭ ĉio portugala parolantaj komprenas la hispanan iomete, sed nur iomete (iuj el ni parolas miksaĵon de portugala kaj hispana, sed tio ne rezultas bone). Mi komencis lerni Esperanton lasta januaro. Mi volas lerni la hispanan poste mi lernos pli da Esperanton. Mi pensas ke la japana estas tre bela sed mi ne eblas lerni ĝin en la venontaj jaroj.
Gratulon, vi jam bonege regas Esperanton!

rmagalhaes85 (Mostrar o perfil) 4 de março de 2016 22:11:17

Vinisus:Gratulon, vi jam bonege regas Esperanton!
Dankon Vinisus! Sed me scias, ke estas longa vojo ĝis mi regos nian belegan lingvon!

Belapo (Mostrar o perfil) 6 de março de 2016 21:23:25

Saluton! Mi jam parolas flue la norvegan ĉar ĝi estas mia lingvo denaska, kaj la anglan. Mi ankaŭ povas paroli en la germana. Mi lernis ankaŭ la lingvon latinan, kaj kiel mi havas amikojn de Kenjo kaj Ugando, do mi povis lerni iom da svahilo. Mi nuntempe nur provas lerni miajn lingvojn pli bone, kaj mi ne havas konkretaj planoj por lerni novan lingvon.

Laŭ mia opinio, ĝi estas pli facile, kaj pli interese lerni lingvojn dum mi konas personojn, kiuj parolas aliajn lingvojn ol mi. Mi do povas lerni de ili, kaj tuj uzi la novan lingvon. Mi ne nur lernus lingvon por lerni lingvon, sed mi volas havi uzo por ĝin.

Nightflush (Mostrar o perfil) 8 de março de 2016 10:39:25

Nun mi volas lerni Sanskriton (संस्कृत). Mi jam povas legi la alfabeton, kvankam kelkaj literoj, kiuj mi ankoraŭ ne povas legi kaj skribi bone, mankas al mi. La lingvo estas ege malfacila sed esprimkapablecega. Mi pensas, ke mi povas lerni ĝin almenaŭ iomete, ĉar mi jam parolas kelkajn lingvojn (sed ne ĉiuj flue).

KlaraE (Mostrar o perfil) 8 de março de 2016 17:03:23

Saluton! Vi ĉiuj havas ege impresan lingvokonon, estis tre interese legi kiujn lingvojn vi parolas kaj volas lerni.

Mi lernis kvar lingvojn denaske: la francan, nederlandan, Esperanton kaj hungaran. Poste mi lernis la germanan (ekde la aĝo de 9) kaj anglan (ekde la aĝo de 11) en la lernejo. Kvin el tiuj lingvoj mi parolas flue kaj ofte havas okazon paroli. Nur la hungaran, bedaŭrinde, mi malofte parolas kaj ne tiom fluas en ĝi. Sed mi plibonigis ĝin kiam mi studis en Hungario dum duonjaro.
Mi scipovas kelkajn vortojn kaj frazojn en multaj (ĉefe Eŭropaj) lingvoj. Mi ankaŭ scipovas kanti kantojn en multaj lingvoj, kiujn mi tute ne parolas. Antaŭ tri jaroj mi provis lerni la svedan kun lernolibro, kaj akiris bazan nivelon. Sed ekde tiam mi ne plu okupiĝis pri ĝi.

Mi havas ankaŭ longan liston de lingvoj, kiujn mi ŝatus lerni! Mia prioritato nun estas la kataluna, ĉar mia koramiko estas kataluna. Tion mi tute ne antaŭvidis, sed nun mi ne povas fari aliel. ridego.gif Jam de jaroj mi ŝatus lerni la italan, brazilan portugalan kaj svedan. Pri tiuj tri lingvoj mi havas ege bazan konon. La brazilan portugalan mi aŭtomate lernetas pro tio, ke mi trejnas Capoeira. Mi vidas ke estas multaj brazilanoj en Lernu, eble vi povos helpi min. ridego.gif Mia itala estas verŝajne la plej bona de la tri, dank´ al la kantistino Gianna Nannini, kies kantojn mi aŭskultis ekde kiam mi estis infano. Nuntempe mi denove iomete eklernis tiujn lingvojn en retaj kursoj, ĉar mi havas denove iom da tempo.
Malpli prioritataj lingvoj, kiujn mi ŝatus lerni iam en mia vivo, estas ekzemple la rusa, araba, turka, afrikansa, greka kaj persa. Samkiel Camill95, mi ŝatus lerni gestolingvon. Sed mi ankoraŭ ne scias kiu estus la plej utila, ĉar ekzistas multaj!

Серёга (Mostrar o perfil) 8 de março de 2016 18:08:37

Unu - rusa
Du - krokodila

Bezrobotny (Mostrar o perfil) 18 de março de 2016 16:57:42

Krom denaska pola nur esperanton.

De volta à parte superior