Mensagens: 35
Idioma: Esperanto
Rogir (Mostrar o perfil) 9 de outubro de 2008 19:06:26
Lingvoscience, estas pli malpli 5 grandaj aroj de lingvoj:Mi ne diris ke ne estas aliaj, sed la granda plimulto de la mondpopoloj parolis lingvon el tiu 5 lingvaroj.
La Hindeŭropa lingvaro,
La Altaja lingvaro (Turka ĝis Japana)
La Afrikazia lingvaro
La Ĉinotibeta lingvaro
La Nigerkonga lingvaro
kaj pli malgrandaj.
alfred14 (Mostrar o perfil) 10 de outubro de 2008 02:48:11
se oni parolas nur plimultoj, kiel faras la malplimultoj por vivi??
la esperantuloj devas paroli pri plimultaj lingvoj KAJ malplimultaj lingvoj
la komuneco ĉiam subtenis la malplimultajn lingvojn, kial ĉesi tion?
trojo (Mostrar o perfil) 10 de outubro de 2008 14:49:03
Kaj simile en Azio, ktp. Al parolanto de la vjetnama, vortaro de helplingvo surbaza de la ĉina kaj la japana ne estas multe pli facila ol vortaro de helplingvo surbaza de okcidenteŭropaj lingvoj. Tiu vjetnamo povus egale lerni Esperanton, ĉu ne?
dobri (Mostrar o perfil) 10 de outubro de 2008 15:56:53
trojo:Miaopinie, pluraj regionaj "Esperantoj" ne necesas.Jes, vi tute pravas. Necesas pli estimi la eltrovitan internacian lingvon anstataŭ proponadi iun novan.
Kaj simile en Azio, ktp. Al parolanto de la vjetnama, vortaro de helplingvo surbaza de la ĉina kaj la japana ne estas multe pli facila ol vortaro de helplingvo surbaza de okcidenteŭropaj lingvoj. Tiu vjetnamo povus egale lerni Esperanton, ĉu ne?
Iippa (Mostrar o perfil) 10 de outubro de 2008 19:40:50
Mutusen:Saluton.Por la finna eo estas pli facila
Inter la plej oftaj argumentoj kontraŭ Esperanto estas “Ĝi ne taŭgas por la tuta mondo ĉar ĝi estas nur eŭropa (aŭ latina) lingvo.”
La radikoj ja estas eŭropaj, sed kio pri gramatiko, pensmaniero, ktp?
Mi povas diri, ke la vortfarado ne estas latina: en latinidaj lingvoj, oni ne povas kunmeti vortojn tiel. (Tio pli similas al la germana.) Sed mi ne vere scias, ĉu la gramatiko ĝenerale estas hindeŭropa aŭ ne (certe helpus min kompari, se mi konus iun slavan lingvon). Mi ankaŭ povas diri, ke por mi Esperanto estas klare pli facila ol la hispana, kvankam la hispana kaj la franca estas tre proksimaj lingvoj.
Ĉefe interesus min la opinioj de parolantoj de nehindeŭropa lingvo (hungaroj, finnoj, ĉinoj, koreoj, ktp): ĉu por tiuj Esperanto estas vere pli facila ol la angla aŭ la hispana?