Al la enhavo

La nova versio de lernu!

de Jev, 2016-julio-19

Mesaĝoj: 221

Lingvo: Esperanto

Jev (Montri la profilon) 2016-julio-19 12:50:51

Karaj uzantoj! Ni ĝojas finfine prezenti al vi tute novan lernu.net.

La paĝaro estas kreita de la nulo kaj teknike kaj enhave. Jen kelkaj novaj funkcioj:
  • tute nova teknika platformo
  • bona superrigardo pri Esperanto kaj Esperanto-movado
  • centoj da novaj bildoj kaj sonoj
  • nova kurso kun interesa scienc-fikcia rakonto kaj multaj diversaj ekzercoj
  • detala gramatiko kun amaso da ekzemploj
  • 'virtuala klavaro' kiu ebligas ĉie en la paĝaro tajpi iks-metode
  • riĉa plurmedia biblioteko, pere de kiu eblas lerni Esperanton, uzante tekstojn, videojn kaj sonojn el la reala Esperantujo
  • pli bona kaj uzant-amika tradukejo
  • adaptiĝema aspekto, kiu ebligas agrablan uzadon de la paĝaro ankaŭ en poŝtelefonoj kaj tabul-komputiloj
Tio estis granda tasko, pri kiu kunlaboris multaj homoj. Multaj paĝoj da teksto, centoj da ekzercoj, ilustraĵoj kaj sonoj, amaso da tradukado ktp. Ni volas danki al ĉiuj, kiuj helpis nin realigi tion. Dankon al:
  • Anna Löwenstein kaj Birke Dockhorn pro tre interesa kurso
  • Bertilo Wennergren pro la detala gramatiko
  • Akademio de Esperanto pro kontrolo de la kurso
  • ĉiuj kunlaborantoj de E@I pro voĉlegitaj tekstoj
  • niaj tradukantoj kaj vortaristoj, kiuj diligente tradukis multege da nova enhavo
  • niaj uzantoj, kiuj pacience atendis la novan version de lernu!
  • ESF kaj multaj donacintoj, kiuj finance subtenis la laboron
Ni lanĉis ankoraŭ ne ĉiujn planitajn funkciojn. Se vi ne trovas iun funkcion, kiu subite malaperis post la lanĉo de la nova lernu!, povas esti, ke ĝi reaperos post iom da tempo. Ni esperas je via komprenemo kaj pacienco.

Bedaŭrinde ni ne povas garantii, ke la nova versio de la paĝaro tuj funkcios tute senprobleme. Ni havas tro da lingvoversioj kaj multe da enhavo, ĉion ĉi malfacilas testi per niaj limigitaj fortoj. Sed iom post iom la eventualaj cimoj kaj eraroj estos riparitaj. Ni petas niajn tradukantojn trairi la novan paĝaron kaj ripari ĉiujn eventualajn mistajpojn aŭ tekst-erarojn. Nun en la paĝaro pli facilas vidi, en kiu kunteksto aperas la tradukoj. Se la nova lernu! mankas en via lingvo, vi estas bonvena aliĝi al nia teamo de lernu!-tradukantoj. Ni konscias, ke la lingvoversioj, kiuj skribiĝas de la dekstro al la maldekstro, kredeble aspektas ankoraŭ ne tute bone, sed kunlabore kun la tradukantoj al tiuj lingvoj, ni esperas plibonigi tion.

Vi povas skribi viajn komentojn, rimarkojn kaj proponojn rekte en tiu ĉi fadeno. Sed se vi trovos iun gravan cimon aŭ iun teknikan problemon, ni petas pri tio informi la teamon private.

Vi ankaŭ estas bonvena starigi novajn fadenojn en la forumoj en viaj lingvoj kaj informi uzantojn pri la ŝanĝoj. Ekz. estus bone informi ilin, ke la plejparto de la ĝisnunaj lernu!-kursoj troviĝas en la biblioteko. Do se iu volas trairi iun malnovan kurson aŭ volas finfari ĝin, tion eblas fari tie.

Ni tre esperas, ke vi rapide alkutimiĝos al la nova paĝaro.

Grandan dankon! sal.gif

- lernu!-teamo

Fenris_kcf (Montri la profilon) 2016-julio-19 16:53:27

Ha, tre bone! Mi gxojas, ke mi povas sperti tian specialan momenton.
Dankon!

Bruso (Montri la profilon) 2016-julio-19 17:09:50

malgajo.gif

Aspektas kiel 90 procentoj de Lernu malaperis!

lagtendisto (Montri la profilon) 2016-julio-19 17:18:37

Lernu-teamo, multe dankon! ridulo.gif

Urho (Montri la profilon) 2016-julio-19 17:19:44

Dankegon! — Mi devos iom cerbumi kio estas kie… ridulo.gif

Ĝis la sekva mesaĝo! ˙

ombresaco (Montri la profilon) 2016-julio-19 17:22:07

Tre bona aspekto, dankon.

Nur eta propono, en antauxaj versioj estis babilejo, kiu poste malaperis. Mi pensas, ke estus bona ideo repreni la ideon, sed uzi ĝin kiel telegrama grupo, kun ponto al irc. Tiel la vizitantoj de la retejo trovos pli da homoj.

Stranga konduto. En la forumo, kiam oni respondas malnovan mesaĝon, ĝi ankoraux aperas je la fino de la listo, ne en la unua posicio, kiel antuaxe, ĉu vvolis tion, aux ĝi estas erareto?


Denove, gratulon.

eszteme (Montri la profilon) 2016-julio-19 17:30:14

Bona laboro sed la nova versio tre memorigas aliaj kursoj al lernadoj lingvoj. Bone ke lernu.net direktiĝas en moderna retpagxo.

Mi havas la demando – kie mi povas trovi egzamenoj? Iam egzamenoj estis sur lernu.net, sed postea forviŝis ilin.

Abeneezer (Montri la profilon) 2016-julio-19 17:56:17

Ĉu la vortaro estos atingebla sen ensaluti? Tion mi tre ŝatis en la malnova versio. Ankaŭ, ĉu ĝi estos aŭ estas atingebla en retpaĝo kun nur ĝi kaj nenio alia? La malnova versio ankaŭ havis tion, mi tre ŝatis mian ligilon por tiu retpaĝo. Kaj unu lasta afero, oni povis klaki al la vorteroj por serĉi pri ili, sed nun tio ne plu eblas. Mi ŝatus havi tion denove.

Mi komprenas ke vi ĵus eldonis la novan retejon, kaj dankon por tio, mi nur volis scii kiel fari tiujn aferojn aŭ ĉu ili ne eblas nune. Dankon.

le_chaz (Montri la profilon) 2016-julio-19 17:56:27

Gratulon! Mi ĵus alvenis kaj jam antaŭĝojas esplori la novan retejon ridulo.gif
La unua impreso estas ege agrabla. Dankon pro via laboro!

Larmel (Montri la profilon) 2016-julio-19 18:08:13

Pardonu, ke mi tuj atentigas pri erareto, sed vi mem petis tion! En la angla traduko de la dua frazo: "En la ĉambro estas tablo, seĝo, lito ktp." mankas la vortoj "In the room...

Reen al la supro