Al la enhavo

Porinfanaj ridigaj rakontoj

de StefKo, 2017-junio-21

Mesaĝoj: 44

Lingvo: Esperanto

StefKo (Montri la profilon) 2018-aŭgusto-29 08:14:32

Amika helpo

Iun tagon renkontis sin hundo kun lupo. La lupaĉo estis maldika kaj tiel malforta, ke li apenaŭ trenis siajn krurojn.
- Kion vi havas, arbara frato? - la hundo demandas.
- Ho, sorto malbona! Mi longe malsanis. Kaj kvankam mi eliris el la malsano, mi sentas min mortaĉanta de malsato. Kiel mi povas ĉaskapti ajnon por mi? Mi apenaŭ iraĉas...
La hundo ekpensis… Li pensis momente, fine diras:
- Mi helpos vin, ĉar vi estas mia parenco. Hodiaŭ mia mastro edzinigas sian filinon. Nupta festo estas tie, kaj kiome da manĝaĵo! Kiam oni krepuskos, mi venos por vi. Atendu min ĉi tie en la arbustoj.
La lupaĉo eksvingis voston.
- Venu, venu frato! Helpu min! Ne forgesu!
- Certe mi ne forgesos. Sed nun mi devas kuri hejmen. Nuptanoj kunveturas, oni devas priboji ĉiun ĉaron.
Kaj ili disiĝis.
Vespere la hundo venis por la lupo. Li kondukis lin kaŭre al la farmkorto, li kaŝis en la ĝardeno sub la pomarbo kaj regalis lin per kio li povis.
La lupo satmanĝis kaj aldone forportas en arbustoj multe da ostoj.
Jaro pasis, la dua pasis.
Refoje ili renkontis sin: la sama lupo kun la sama hundo.
Sed kia ŝanĝo! Sed kia ŝanĝo! La lupo vigla, liaj ripoj glataj. Kaj la hundo? Malĝoja aspekto ... ostoj kun haŭto.
La lupo sincere afliktiĝis.
- Kio estas, vilaĝa frato? Mi apenaŭ rekonis vin. Ĉu vi estas malsana?
- E, ne malsana, sed maljuna, maljuna kaj senhejma. Miaj gemastroj nun prenis junan hundeton por ke li gardu ilian korton. Kaj min, malforte vidanton kaj aŭdanton, ili forpelis kaj ne donas manĝaĵon…
Kaj la malfeliĉa hundo ekploris.
- Ne ploru, ne ploru, mia amiko. Vi tiam helpis min, nun mi provos forigi vin de la mizero. Mi pensos, kiel ...
La lupo sidiĝis, la kapo pendis kaj pensas, pensas ... Fine li demandas:
- Ĉu viaj gemastroj havas bebon?
- Havas, ili havas tian malgrandan Johanĉjon, al kiu morgaŭ pasos unu monato.
- Kaj kie tiu Johanĉjo dormadas?
- Nu, belvetere en la ĝardeno. Kaj nun li dormas tie en lulilo.
- Tio estas bonege. Aŭdu, ni faros tiel: mi ŝteliros, kaptos per muzelo kusenon kun la bebo kaj forkurados ...
- Kaj vi ne difektos lin? – zorgis la hundaĉo.
- E, ne! Ja mi volas helpi vin. Do mi forkuros kun la bebo, kaj vi postkuru min laŭte bruante. Ĉe la arbaro mi metos la kusenon, kaj tiam vi prenos ĝin en vian buŝon kaj trenos ĝin al la gemastroj.
La lupo ne atendis, kion la hundo respondos. Li ekkuris en la ĝardenon, kaptis la kradhavan kusenon kun Johanĉjo kaj komencis kuri al la arbaro. Kaj la hundo ege bojadanta malantaŭ li, malantaŭ li ...
La mastrino elkuris el la domo. Dio mio, la bebo mankas!
Ŝi kuris sur la ŝoseon, kuradas tra la vilaĝo kaj krias:
- Homoj amataj! Kiu vidis Johanĉjon sur kradhava kuseno? Kiu vidis?
Tiam najbarino kuras de kampo kaj krias:
- Mi vidis ĝin, mi! La lupo forrabis bebon! Li forkuris al la arbaro kun li!
Ega tumulto komenciĝis en la vilaĝo. La kamparanoj kaptas forkojn, draŝilojn, stangojn ... kaj kontraŭ la lupo!
Kaj jen ... kia miraĵo!
De la arbaro, kuras io malgranda kaj trenas surgrunde kradhavan kusenon. Kaj en la kuseno bebo plorkrias.
- Ja tio estas nia Grizulo!
- La hundo forprenis de la lupo la bebon!
- Grizulo Johanĉjon savis!
- Grizulo, Grizulĉjo, amata hundo! Kaj por Grizulo ĉe la mastro nun estas bone, bonege. Kaj hundujo varma, kaj pelveto plena.

Aŭtoro: Janina Porazinska, esperatigo: StefKo

StefKo (Montri la profilon) 2018-novembro-27 11:34:30

Lupo kaj vulpo (parto 1-a)

Sur kampa vojo sledis fiŝisto kaj veturigis fiŝojn. Malantaŭ la sledoj kuris vulpo kaj la nazon leviĝis, kaj flaris, kaj ĝemis:
- Ho, kiel frande la fiŝoj odoras! Oni manĝus, manĝus, se iom falus el la sledo...
Sed neniu fiŝo falis.
La vulpo kuris, flaris, pensis, pensis – ĝis ĝi elpensis.
Ĝi antaŭkuris laŭ la vojo tra arbustoj. Malantaŭ kurbo, ĝi ekkuris sur la vojon, ekkuŝis sin sur la neĝon kaj ŝajnigas malvivan. La fiŝisto alvenis.
- Kio estas? Morta vulpo? Bonege! El ĝia felo mi faros varman ĉapelon por mia Paŭĉjo.
Li prenis la vulpon per la vosto kaj ĵetis ĝin sur la sledon.
La vulpo deziris ĵus tion.
Ĝi elektis la plej grandan fiŝon kaj ĝin ek! for de la sledo! Tuj poste ĝi glitis silente sur la vojon. Ĝi kaptis la ĵetitan fiŝon kaj kuris al arbaro.
En la arbaro ĝi komencis lante manĝi sian rabaĵon.
Alvenis lupo.
- Ho, ho, mi vidas, ke vi havas bonegan tagmanĝon. Aĥ, se mi povus gustumi tian fiŝon!
- Ĉu vi volas mem satkapti fisxojn?
- Certe! Mi volas! Mi tre volas!
– Ja tio estas tre facila – la vulpo mokas la lupon. Sur la rivero kamparanoj faris glacitruojn.
- Kio estas la glacitruoj?
- Tio estas truoj trahakitaj en glacio. Nu, sidiĝu ĉe la glacitruo kaj enlasu tien sian voston. Subite multaj fiŝoj kroĉiĝis al la viloj. Vi eltiros la voston el la akvo kaj ĉe ĝi multaj fiŝoj pendos. Vi havos tiujn ezokojn, tiujn sandrojn por kelkaj tagoj.
La lupo raviĝis.
- Tio estas perfekta vojo! Ĉu ankaŭ vi tiel kaptis ĉi tiun belan fiŝon?
- Ĝuste tiel.
- Mi tuj kuras al la rivero.
- Kuru, kuru. Mi pririgardos vin tie.
La lupo kuris rapide. Kaj la vulpo tiom ridegis, ke preskaŭ sufokiĝis de la fiŝo.
- Ĥa-ĥa-ĥa-ĥa... Kia stulta besto estas ĉi lupo! Ĝi kredas ĉion kion oni diras al ĝi. Ja ĝia vosto enfrostiĝis en la glacion! - Ĥa-ĥa-ĥa-ĥa...


Aŭtoro: ?????? Esperantigo: StefKo

StefKo (Montri la profilon) 2018-novembro-29 14:47:46

Lupo kaj vulpo (parto 2-a)

Vespere la vulpo kuris al la rivero.
La lupo sidis pacience sur la glacio en la mezo de la rivero kaj tenis sian voston en la glacitruo.
– Mia vosto tre malvarmiĝis kaj estas malfacile eltiri ĝin.
- Vi vidas! Mi diris la veron. Jen kiom da fiŝoj alkroĉiĝis al ĝi. Sed sidiĝu, plu sidiĝu, poste vi eltiros ilin eĉ pli multe.
La lupo sidas kaj sidas… ĝi jam rigidiĝis tiel ke ĝi ne sentas piedojn. Nokto venis, kaj kun ĝi forta frosto. La vento blovis de la rivero al la vilaĝo.
Tiam hundoj flarsentis la lupon. Ili faris teruran tumulton. Homoj elkuris el la domoj. La nokto estis luma, plenluna. En la mezo de la rivero klare videblis nigra ombro.
- Ĉu vi vidas lupo tie?
- Lupo sur la rivero!
- Je la lupo! Je la lupo!
Eliris vilaĝanoj el siaj domoj kun stangoj, forkoj, draŝiloj…
La lupo konjektis ke venas ĝia fino.
– Savu vin per ajna vojo!
Ĝi taŭzis sin unufoje, dufoje, trifoje!
Trrrrraĥ!
La frostita vosto restis en la truo, kaj la lupo sen vosto kuris al la arbaro.
- Ĥa-ĥa-ĥa-ĥa ... - ridis la vulpo ĉe la pritranĉita lupo, sed ĝi timis lupan venĝon. Ĝi foriris al kontraŭa rando de la arbaro.

Aŭtoro: ?????? Esperantigo: StefKo

StefKo (Montri la profilon) 2019-januaro-08 09:14:03

La infana elnombradoj

La infanaj elnombradoj - infanaj rimoj, ofte por organizi ian amuzon (ekz. por elekti personon, kiu plenumos iun agadon en ludo).

Baloneto-globuseto
Iĝu granda etuleto,
Iĝu pufa kiel vang’,
Ĝis la fina granda bang!

***
Maja gajo, raja frajo,
Ĉe la kajo la pagajo
Naĝi volas tajoj tri
Pagajonto estas vi!

***
Trotas vulpo ĉe kokejo
Monstra kiel turka bejo
Unu estos la skori’
Kaj mi prenas ĝuste vi!

StefKo (Montri la profilon) 2019-januaro-23 23:12:25

Dronigo de maĵanna. Kial poloj dronigas maĵanna-n?

21-a de marto sur norda hemisfero estas la unua tago de printempo, nomita “kalendara printempo”. Ĝi okazas la tago ĉirkaŭa de la momento kiam la longeco de tago egalas la longecon de nokto.
La longeco de tago pligrandiĝas de vintra solstico kiu okazas inter la 21-a kaj la 23-a de Decembro (en norda hemisfero). En la vintra solstico okazas la plej mallonga tago kaj la plej longa nokto de jaro. Kiam en unu el la hemisferoj okazas vintra solstico, en la alia estas somera solstico.
Do, kiel oni diris, 21-a de marto estas la unua tago de printempo. Kun alveno de printempo, foriras vintro. Signo de tio estas demetado de varma vesto, lerneja vagado kaj… dronigo de maĵanna. Tiu moro estadas en Pollando kaj en iuj aliaj slavaj landoj. Infanoj de tiuj landoj scias, kial oni dronigas la maĵanna-n, vi ankaŭ sciiĝu!

Maĵanna (maĵana, marena, morana, mora…) en Pollando estas konata de jarcentoj. Prae ĝi estis la diino – simbolo de la vintro kaj morto. Brrr! De tio devenas la nomo de tiu aĉa, pajla pupego, kiun polaj infanoj detruas, fajrigas kaj fine dronigas en la unua tago de printempo.
La moro de dronigo aŭ fajrigo de maĵanna estas konata delonge. En la paganaj tempoj ĝi okazadis en Jaruna (Printempa) Festo por alvoki printempon. La dronigo devis ankaŭ kaŭzi grandajn rikoltaĵojn.
Faritan el pajlo, koloraj detranĉaĵoj de ĉifonoj kaj silkopapero, maĵanna-n, ĉiraŭvolvitan per blanka tolo, infanoj prenis, trairadis kun ŝi tutan vilaĝon de domo ĝis domo, survoje subdronigante ŝin en ĉedomaj trogoj kaj bareloj. Vespere, maĵanna-n alprenis junuloj, ili fajrigis ŝin kaj forportis ekster vilaĝon, por dronigi en rivero, stavo aŭ lago.
Malgraŭ batalo kontraŭ tiu moro, ĝi transdaŭras kaj hodiaŭ estas kultivata, precipe de infanoj kaj junularo.
En la Tago de printempo lernantoj eskapadas el lernejoj, do oni povas rimarki multe da junuloj vagantaj sur stratoj, placoj, parkoj, k.t.p. Por eviti la forvagadon, estraroj de lernejoj ordonas fari diversajn eventojn anstataŭ lecionoj, i.a. dronigo de maĵanna (pole: topienie marzanny, prononcu: topjeɲe maĵannɨ, kie ɲ, ɨ - signoj el Internacia Fonetika Alfabeto).

Ke nur (ĝisatendi) la printempon!” – tiel oni diras en Pollando, vivante en penigaj tempoj, ekz. peniga vintro.

Ĉu en viaj landoj ankaŭ okazas iaj moroj je la unua tago de printempo?

----------------------------------------------------
P.S. Maĵanna estas hodiaŭ virina antaŭnomo (pole: Marzanna, prononcu: maĵanna)

sergejm (Montri la profilon) 2019-januaro-24 19:42:00

En Rusio ĉi tiu festo nomiĝas Масленница (mAslennica - Buterfesto), havanta la saman devenon kaj festata proksimume kiel en Polando. Sed ĝi ne havas fiksitan daton, sed estas certan kvanton da tagoj antaŭ Pasko. Post ĝi komenciĝas Granda Fasto, kiu daŭras ĝis Pasko. Katolikoj kaj ortodoksuloj kalkulas daton de Pasko malsame, sed longeco de Granda Fasto estas sama.
Maslennica fakte daŭras semajnon, ekz. jaŭde oni iras al bopatrino manĝi blinojn.
Simila festo en Okcidenta Eŭropo kaj ekz. Brazilio nomiĝas Karnavalo (viando, adiaŭ!)

StefKo (Montri la profilon) 2019-marto-18 20:25:36

Kriminala kodo por etuloj

Adoltoj ne scias ke etuloj havas sian „Kriminalan kodon”. Ĝi devigas senescepte kaj rompado de ĝi oni penas per bato de klakilo en kapon. Jen la posedrajto el tiu “Kodo”:

§1. Se io plaĉas al mi, la io estas mia.
§2. Se mi tenas ion, la io estas mia.
§3. Se mi povas preni ion de vi, la io estas mia.
§4. Se mi tenis ion antaŭe, la io estas mia.
§5. Se io estas mia, ĝi neniam povas ŝajni kvazaŭ ĝi estus via.
§6. Se mi ion faras aŭ konstruas, ĉiuj partoj estas miaj.
§7. Se io ŝajnas kiel la mia, la io estas mia.
§8. Se mi unua rimarkis ion, la io estas mia.
§9. Se vi ludas kun io kaj demetas ĝin, la io estiĝas mia.
§10. Se io difektiĝis, la io estiĝas via.

katriyatsia (Montri la profilon) 2019-marto-24 18:59:12

Kantoj14:Ho, ili esprimis timon pro la perdita infano, ĉar la infano eble estis morta. Nun mi komprenas; dankon. ridulo.gif
La lupo ne povis ĝisatendi la manĝadon do diras al la Dio, ke ĝi ne volas tian vivon.
Vidmate iTunes Notepad++

StefKo (Montri la profilon) 2019-marto-29 21:06:48

„Sur konstruejo” (letero kun rakonto pri terura kaj ridiga akcidento de Jozek Baĥleda el Polujo al pigraj lernantoj)

Mi estas Jozek Baĥleda. Junaĝa, mi ne havis profesion (Ĉe ni oni diras “lernejon”). Kiam mi frekventis elementan lernejon, mi apartenis al lernantaro, kiu volis „luli sin sur piceoj” ol lerni. Mia finigo de la elementa lernejo estis nur merito de la tempofluo.
Post la finigo de la lernejo, mi komencis labori. Kiel junulo forta, altega, mi dungiĝis kiel helpanto de masonisto.
Jam unuatage mi laboris sur tria etaĝo de nova domo. Fine de la labortago la majstro ekdiris: “Jozek, portu tiujn 60 brikojn malsupren kaj fajrant!” (Tiel ĵargone oni nomas finigon de laboro).
Dirite tion, la majstro foriris kaj mi, restante sola sur konstruejo, komencis kombini. „Oni devas malpezigi la laboron al si” – mi ekpensis.
Ĉe flanko estis fiksita pulio – bloko kun forta ŝnuro por transporti „supren-malsupren” diversajn aĵojn, ekzemple konstruajn materialojn. Ĉe unu fino de la ŝnuro estis fiksita barelo por transporti senligajn materialojn. Mi decidis uzi ĝin. Mi subeniris, la finon de la ŝnuro forte fiksis, supreniris sur trian etaĝon kaj ŝarĝis 60 dukilogramajn brikojn en barelon. Suma pezo estis 120 kilogramoj de la brikoj plus ĉirkaŭ 30 kilogramoj de la barelo, do 150 kilogramoj, dume mi pezis nur 80 kilogramoj.
Kontenta de mi mem, mi denove subeniris kaj deligis la ŝnuron forte ĝin tenante. 150-kilograma barelo ekkuregis malsupren, dume mi, 80-kilograma viro – supren. Suprizigita, mi ne lasis la ŝnuron, malgraŭ miaj kubutoj frotis la muron. Meze de la dua etaĝo mi renkontiĝis kun la falanta barelo. Ĝi batis mian kapon rompante ĝin kaj ankaŭ mian klaviklon. Mi daŭrigis mian ascendon ĝis mia dekstra mano kojnumis en pulion. Mi, malgraŭ vundoj kaj doloro, daŭre estis konscia kaj forte tenanta la ŝnuron. En tiu ĉi momento la barelo batis la teron, ĝia fundo diseriĝis kaj la brikoj liberiĝis. Depezigita 25-kilograma barelo ekkuregis supren kaj mi, 80-kilograma viro – malsupren. Meze de la dua etaĝo ni renkontiĝis denove. Pro tiu renkonitĝo mi rompiĝis miajn maleolojn kaj ankaŭ la barelo ŝirvundis miajn krurojn. Tiu renkontiĝo tamen malakcelis la faladon de mi, do mi, falante sur stakon da brikoj, nur rompiĝis tri ripojn kaj kontuziĝis.
Kuŝanta sur la brikoj, dolora, duonkonscia, mi lasis la ŝnuron ĉe kiu daŭre estis ligita la barelo. Ĝi, kun la 5-kilograma ŝnuro, komencis fali malsupren, batis min kaj rompis miaj krurojn.
Kuŝinte en hospitalo, ĝuste tiam mi ekkomprenis kial oni devis lerni fizikon.
Nun, mi, klera, olda viro, esperas ke tiu priskribita akcidento instigos vin por lerni la fizikon, anstataŭ "luli sin sur arbetoj".

Tion mi konsilas al vi,

Jozek Baĥleda el Zakopane, Polujo. Hoj!

P.S.
Kial „luli sin sur piceo” – legu la fadenon “Malantaŭ sep montoj kaj riveroj troviĝis… Esperantujo"

StefKo (Montri la profilon) 2019-aprilo-05 09:00:45

La mesaĝo estas kaŝita.

Reen al la supro