Mergi la conținut

Kion vi pensas pri la actuala situacio en Honkongo ?

de Zam_franca, 21 august 2019

Contribuții/Mesaje: 61

Limbă: Esperanto

Zam_franca (Arată profil) 21 august 2019, 09:23:59

Mi pensas, ke estas interesa koni la opiniojn de homoj el la tutmondo.

derverwandte (Arată profil) 21 august 2019, 14:34:40

mi estas ĉino kiu akceptas malsamajn opiniojn.
sed mi neniam akceptas disigi nian landon.
mi pensas ke la homoj en la tuta mondo ŝatas stabilan kaj pacan vivon,ĉu?
multaj homoj en la hongkongo ne havas enspezojn dum du monatoj.

alamaxia10 (Arată profil) 21 august 2019, 19:58:03

Ĉu vi pensas, ke hongkongo povas esti aparta demokratio de Ĉinujo?
En unsono ni ŝatas honkongo kaj volas, ke ili estu senpaga.
Pardonu, mi komencanto. Dankon via por tempo.

nigra.cxapelo (Arată profil) 22 august 2019, 10:15:39

Ha, first you want to buy Greenland, and now you want Hong Kong for free?! ridulo.gif

Only kidding. Saluton Alamaxia, kaj bonvenon.

Just fyi, the words senpaga and libera both translate to 'free' in English, but they mean different things.

senpaga means free as in free beer (no payment), whereas libera means free as in freedom, so libera is the one you want.

baba79 (Arată profil) 22 august 2019, 13:17:03

Kiel derverwandte mi opinias ke oni ne disigu popolojn : tio estas tute kontraŭe al la homaranismo.
Samtempe, mi opinias ke la fudamentaj liberecoj (liberecoj de opinio, asocio, manifesto, gazetaro, balotoj…) estas ĉiukulturaj kaj ke la defendo de homaj rajtoj estas nekompromisebla.

Tial, mi opinias, ke estus dezirinda ke ĉinanoj decidu apliki la Hong-Konga juro al la tuta Ĉinio.

derverwandte (Arată profil) 23 august 2019, 13:02:10

baba79:Kiel derverwandte mi opinias ke oni ne disigu popolojn : tio estas tute kontraŭe al la homaranismo.
Samtempe, mi opinias ke la fudamentaj liberecoj (liberecoj de opinio, asocio, manifesto, gazetaro, balotoj…) estas ĉiukulturaj kaj ke la defendo de homaj rajtoj estas nekompromisebla.

Tial, mi opinias, ke estus dezirinda ke ĉinanoj decidu apliki la Hong-Konga juro al la tuta Ĉinio.
saluton
la hongkong leĝo apliki al tuta ĉinio? se mi ne komprenas erare..bedaŭrinde .mi ne jesas tion opinion. la politiko de nia centra registaro estas la hongkonganoj regadas la aferoj de hongkong..kaj mi ne pensas ke la sistemo de Hongkong estas tuta sama al okcidentaj landoj...kaj la kontinento de ĉinio estas sociaisma sistemo .niaj popoloj batalas ĉirkau centaj jaroj ke trovis ke la socialismo estas bone al ni. se iu ne vivus en ĉinio ,li ne povas sentas la ŝango de ĉinio.
la tuta popoloj de ĉinio kaj multaj ĉinoj en eksterlandoj tute esperas ke la situacio de hongkong rapide estos stabila.

Zam_franca (Arată profil) 24 august 2019, 12:06:04

Ni okcidentanoj konsideras ke Ĉinujo ne estas demokratio. En Eŭropo, la popoloj kiuj plimulte sentas socialistoj povas havi socialistan registaron. Rigardu Hispanujon. Dank'al demokratio la hispana popolo povas fine elekti socialistan registaron. Sed ili povas ankaŭ ŝanĝas ĝin se ili ne plu ŝatas tion.

En okcidento, oni observas ke multe da honkonganoj deziras elekti veran demokratan registaron, memstare de Ĉinujo. Oni ankaŭ observas, ke Ĉinujo volas timigi la manifestanciantojn, ekzemple sur la reto aŭ en la gazetoj.

Mi devas memorigi, ke hongonkanoj ekmanifestis ĉar ili estas kontraŭaj la leĝo, kiu ebligi ekstradicion en Ĉinujo. Honkongo estas ĉina nur ekde 22 jaroj, kaj mi persone estimas, ke se Ĉinujo volas, ke honkongaj civitanoj vere sentas ĉinaj, Ĉinujo devus akcepti aŭtonomion de Honkongo.

derverwandte (Arată profil) 24 august 2019, 12:33:43

Zam_franca:Ni okcidentanoj konsideras ke Ĉinujo ne estas demokratio. En Eŭropo, la popoloj kiuj plimulte sentas socialistoj povas havi socialistan registaron. Rigardu Hispanujon. Dank'al demokratio la hispana popolo povas fine elekti socialistan registaron. Sed ili povas ankaŭ ŝanĝas ĝin se ili ne plu ŝatas tion.

En okcidento, oni observas ke multe da honkonganoj deziras elekti veran demokratan registaron, memstare de Ĉinujo. Oni ankaŭ observas, ke Ĉinujo volas timigi la manifestanciantojn, ekzemple sur la reto aŭ en la gazetoj.

Mi devas memorigi, ke hongonkanoj ekmanifestis ĉar ili estas kontraŭaj la leĝo, kiu ebligi ekstradicion en Ĉinujo. Honkongo estas ĉina nur ekde 22 jaroj, kaj mi persone estimas, ke se Ĉinujo volas, ke honkongaj civitanoj vere sentas ĉinaj, Ĉinujo devus akcepti aŭtonomion de Honkongo.
saluton .dankon pro via opinio.sed mi pensas ke stabileco estas pli grava al la demokratio. ĉu vi scias nia lando uzi multaj tempoj por solvi la demando pri manĝo? ĉu iuj kiuj eĉ ne povas manĝi aĵojn komprenas aŭ bezonas politikon aŭ demokration.
mi pensas ke ne havas unu politika sistemo estas bone al ĉiuj landoj.
nun la protestantoj perforte elprenis moneron de uloj..kaj insultis inoj ,ĉu ĝi estas vera demokratio? kiaj landoj aŭ regionoj povas akcepti tiun agon?
mi subtenas ĉiuj homoj havas mem opinion sed mi forte malsubtenas perforton,
dankon

Altebrilas (Arată profil) 24 august 2019, 21:46:21

derverwandte:
...
nun la protestantoj perforte elprenis moneron de uloj..kaj insultis inoj ,ĉu ĝi estas vera demokratio? kiaj landoj aŭ regionoj povas akcepti tiun agon?
mi subtenas ĉiuj homoj havas mem opinion sed mi forte malsubtenas perforton,
dankon
Estimata samideano,
Kie oni povas trovi informojn pri tiuj eventoj, por ekhavi opinion pri ili? Legante tion, eblas fari plurajn demandojn - almenaŭ al si mem, eĉ se neeblas postuli respondon:
- Ĉu ĉiuj protestantoj perfortis kaj priŝtelis preterpasantojn?
- Ĉu nur la plej ekscititaj faris tion?
- Cu estis nur ordinaraj ŝtelistoj, kiuj enmiksiĝis en la manifestacion por sia kutima filaboro?
- Ĉu estis provokistoj, uzataj de la polico por malinstigi manifestaciojn?
- Ĉu estas troigo de la ĵurnalistoj, kiu faras tion por verki sensacian artikolon?
- Ĉu estas nura propagando, kiu senhonte mensogas, pro politikaj celoj?

Povas esti multaj kazoj. Do, simpla nekontrolebla aserto signifas nenion. Oni bezonas la faktajn detalojn, la fontojn kaj la diversajn vidpunktojn por fari al si opinion.

IgorSokoloff (Arată profil) 25 august 2019, 07:34:01

Amuzas, ke adeptoj de tiel nomata "okcidenta demokratio", por kiuj ordinare sufiĉas tiela dubinda argumento kiel "highly likely", ĉi-kaze postulas, ke estu prezentitaj iuj specialaj "feraj" pruvoj.

Înapoi mai sus