Al la enhavo

Kion vi pensas pri la actuala situacio en Honkongo ?

de Zam_franca, 2019-aŭgusto-21

Mesaĝoj: 61

Lingvo: Esperanto

Meŝig (Montri la profilon) 2019-aŭgusto-25 08:34:20

Zam_franca:Ni okcidentanoj konsideras ke Ĉinujo ne estas demokratio. En Eŭropo, la popoloj kiuj plimulte sentas socialistoj povas havi socialistan registaron. Rigardu Hispanujon. Dank'al demokratio la hispana popolo povas fine elekti socialistan registaron. Sed ili povas ankaŭ ŝanĝas ĝin se ili ne plu ŝatas tion.
Kara amiko,
ĉu vi bonvole povus esprimi vian opinion dirante "MI konsideras ke" anstataŭ "NI okcidentanoj"? Ĉar ne estas certa, ke ĉiuj la aliaj okcidentanoj havas opinion similan al via.

Mi mem:
- ne konsideras ke demokratio estas bona sistemo por ĉiuj landoj dum ĉiuj epokoj,
- konsideras, ke ne estas du grupoj de landoj (demokratiaj/nedemokratiaj) sed gradoj de demokratio, kaj ekzemple Francujo ne estas tiel demokratia lando. La politikaj partioj, kiuj povas gajni la balotelekotojn samopinias pri ĉiuj la gravaj temoj, kaj la juro de Europa Unio (ellabori de nebalotelektaj personoj) superas la nacian francan juron. Nia sistemo nur aspektas demokratia (la amaskomunikiloj tute ne estas objektivaj, la alternativaj vidpunktoj estas mokitaj, ktp...).

Antaŭ kritiki la aliajn landojn, eble estas prefere pripensi pri la estanteco kaj la estonteco de sia propra lando.

Zam_franca (Montri la profilon) 2019-aŭgusto-25 10:38:14

Mi unue volis diri, ke la granda plimulto de la okcidentanoj (ĵurnalistoj, historiistoj...) konsideras tion. Kaj poste mi volis diri mian propan opinion, do mi uzis "mi"n.

Eŭropa Unio estas abunde validiĝita per la elekto eŭropema de ĝiaj civitanoj.

Francujo ne estas perfekta demokratio, ĉu mi jam diris tion ? Kaj se oni ne plu kritikas landojn, kiuj ne respektas homaj rajtoj ĉar oni ne estas tute perfekta ŝtato, kien iras la mondo ?

"La alternativaj vidpunktoj estas mokitaj" Kiuj vidpunktoj ? Ĉu vi povus klarigi mi petas ?

Mia referenco por la demokratioj estas tio : https://fr.wikipedia.org/wiki/Indice_de_d%C3%A9moc...

derverwandte (Montri la profilon) 2019-aŭgusto-25 10:53:35

dankon por vi ĉiuj atendo de la situacio de honkongo .mi nur diras ke hongkongo estas internacia urbo, en kie vivas multaj uloj el diversaj landoj. ili bezonas stabilecon. sed la protestantoj faris multajn aĉan aĵojn.ekzample blokado de strato,flughaveno,ktp.
uzis pafilon al policisto.....kelkaj landoj jam diris al liajn landanoj nun ne iru al hongkongo. se la manifestacio estas paca ,kial ili sendis tiun averton
dankon

Meŝig (Montri la profilon) 2019-aŭgusto-25 11:19:16

Zm_franca:"La alternativaj vidpunktoj estas mokitaj" Kiuj vidpunktoj ? Ĉu vi povus klarigi mi petas ?
Ekzemple: eliro de Britujo el Eŭropa Unio.

La francaj amaskomunikiloj konstante mokis/mokas tiun decidon deklarante, ke ĝi estas la rezulto de la stulteco de misinformitaj civitanoj, ke pro tio estos teruraj malbonaj sekvoj por Britujo, ktp...

Dum:
- Tiu referendumo estas belega demokratia leciono (tiel, kiel la referendumo pri sendependeco de Skotlando).
- La britaj civitanoj faris la elekton eliri el Eŭropa Unio pro tute racia kialo (mi konsultis opinisondojn), kiu estas la rajto de Britujo decidi mem pri la temoj, kiuj koncernas ĝin.
- Persona opinio pri kiu eblas debati: esti ekster Eŭropa Unio estas avantaĝo. Tre simpla argumento: la landoj de Eŭropo, kiuj havas la plej altajn vivnivelojn ne estas anoj de Eŭropa Unio (Svislando, Norvegujo). Kaj multaj aliaj inter la plej riĉaj aŭ ne estas anoj de Eŭropa Unio (Islando) aŭ ne estas en la eŭra zono (Svedujo, Danujo).

Meŝig (Montri la profilon) 2019-aŭgusto-25 12:03:20

Zam_franca:Francujo ne estas perfekta demokratio, ĉu mi jam diris tion ? Kaj se oni ne plu kritikas landojn, kiuj ne respektas homaj rajtoj ĉar oni ne estas tute perfekta ŝtato, kien iras la mondo ?
Miakomprene, via diskurso estas: "mia lando estas demokratio kiu respektas la homajn rajtojn. Ĝi estas pli bona ol Ĉinujo, kiu interalie ne respektas ilin en Honkongo".
Bone:
- Iu ĉino kiun mi konis ie diris al mi ke ĉinaj politikistoj primokintis ĉinajn subtenantojn de demokratio dirante "Ĉu vi vidis la staton de Francujo? Ĉu vi volas, ke Ĉinujo iĝos tiel?". Mi ne povas scii se tio estas vera, sed mi volonte kredas ke tio estas vera. Eble vi povus pripensi tion.
- En francujo pluraj miloj da "flavavestuloj" (multe el ili pacaj, verŝajne) estis vunditaj, perdis okulojn, manojn. Ĉu aspektis al vi kiel respektego de la "homaj rajtoj"?

Zam_franca (Montri la profilon) 2019-aŭgusto-25 13:02:10

Mi pefekte sciis, ke vi parolos pri la flavavestuloj.
"Multe el ili estas pacaj". Nu mi ne scias, sed mi vidis, ke en la urboj (Parizo, Tuluzo...), la manifestaciantoj ne tute estas pacaj. Oni vidis ĵetaĵojn, frakasitajn vitrojn, incendiojn (La "Fouquet's", bankoj), eĉ "pacisto" kiu boksis policianojn !

Kompreneble estis tro da vunditaj, kaj UN diris al Francujo, ke oni devas mastrumi alie la manifestaciojn. Sed la policianoj ne estas ĉiam respondecaj. Unue estas tre malfacila mastrumi manifestaciojn tiom violentaj, due kelkaj homoj perdis iliaj manoj, interalie ĉar ili volis relanĉi larmogazajn bombojn.

Laŭ mi, oni ne povas kompari manifestaciojn en Francujo kaj en Ĉinujo. La unuaj estas por nuligo de ekologiaj taksoj, plipagi la pensiojn, faligi la registaron ("Macron eksiĝo!")...
Kaj la aliaj estas simple por la demokratio.

Mi estimas, ke demandi diplomate al Ĉinujo de ne pune bridi la manifestacioj por demokratio (35 majo) estas la tasko de la franca registaro, eĉ se ĝi mem ne mastrumas la manifestaciojn en Francujo perfekte. Ĉar la hongonkaj aferoj estas pli gravaj ol la francaj manifestacioj. Ne estas simple postuloj, estas batalo inter du sistemoj.

Zam_franca (Montri la profilon) 2019-aŭgusto-25 13:26:42

Meŝig:
Zm_franca:"La alternativaj vidpunktoj estas mokitaj" Kiuj vidpunktoj ? Ĉu vi povus klarigi mi petas ?
Ekzemple: eliro de Britujo el Eŭropa Unio.

La francaj amaskomunikiloj konstante mokis/mokas tiun decidon deklarante, ke ĝi estas la rezulto de la stulteco de misinformitaj civitanoj, ke pro tio estos teruraj malbonaj sekvoj por Britujo, ktp...

Dum:
- Tiu referendumo estas belega demokratia leciono (tiel, kiel la referendumo pri sendependeco de Skotlando).
- La britaj civitanoj faris la elekton eliri el Eŭropa Unio pro tute racia kialo (mi konsultis opinisondojn), kiu estas la rajto de Britujo decidi mem pri la temoj, kiuj koncernas ĝin.
- Persona opinio pri kiu eblas debati: esti ekster Eŭropa Unio estas avantaĝo. Tre simpla argumento: la landoj de Eŭropo, kiuj havas la plej altajn vivnivelojn ne estas anoj de Eŭropa Unio (Svislando, Norvegujo). Kaj multaj aliaj inter la plej riĉaj aŭ ne estas anoj de Eŭropa Unio (Islando) aŭ ne estas en la eŭra zono (Svedujo, Danujo).
La eŭropemuloj ne "mokas" la breksikistojn. La frazo "Ili replikas al brekistoj kun iliaj argumentoj." Eble tio estas pli bona frazo.

Mi tuj respondas al via "simpla argumento". Ĉiuj la landoj, ke vi citis, estas en Eŭropa Unio aŭ havas gravajn ekonomiajn ligilojn kun Eŭropa Unio. Hodiaŭ Norvegujo profitas de la ekonomiajn avantaĝojn de Eŭropa Unio sen vere kontrakti. Mi konsideras tion kiel malfirmeco.

"Ke pro tio estos teruraj malbonaj por Britujo", bonvolu legi tiu artikolo

Eŭropa Unio proksimigis eŭropajn civitanojn, alportis helpon al pli malriĉaj (baltaj landoj, Rumanujo, Bulgarujo...), plibonigi multajn vivojn ('plu landlimoj estas nun', interŝanĝoj ekonomiaj kaj homaj)... Sama kiel io, sed kio ? Kaj permesu min demandi kial vi eklernis tion ?

IgorSokoloff (Montri la profilon) 2019-aŭgusto-25 14:12:21

Mi ne aŭdacas esprimi mian propran opinion, sed ebriaj siberiaj ursoj supozas, ke protestoj en Honkongo estas organizitaj kaj financitaj de tiuj "nobluloj", kiuj kutimas aranĝi tiel nomatajn "kolorajn revoluciojn", samtempe akuzante aliulojn pri entrudiĝo en fremdajn aferojn.

baba79 (Montri la profilon) 2019-aŭgusto-25 14:18:24

Pri demokratio en Francio aŭ en Ĉinio: kioma procento da voĉdonoj faris la opoziciaj partioj dum la lasta ĝenerala baloto de Ĉinio?

Pri la briteliro:
- multaj riĉaj landoj en Eŭropo ne estas en EU, tio veras. Ankaŭ multaj malriĉaj landoj en Eŭropo, ne estas en EU (Albanio, Ukraino, Bosnio kaj Hercegovino, ktp)
-Ne nur francaj amaskomunikiloj diras ke "estas la rezulto de la stulteco de misinformitaj civitanoj". Per mia laboro mi ofte renkontas Britanojn: ili ĉiuj diris al mi same. Kaj kelkaj el ili estis malpli ĝentilaj pri iliaj samlandanoj, ol la amaskomunikilojn, kiujn estis menciataj.
-Tiu referendumo tute ne estis "belega leciono de demokratio", ĉar ĝi nur donis ĝeneralan intencon, sed tute ne informis pri la detaloj, la rimedoj, la estonta rilato inter EU kaj Anglio: la nuna kaĉo devenas de tiu neprecizeco, kaj montras la limojn de la intereso de referendumoj kadre de demokratio.

Zam_franca (Montri la profilon) 2019-aŭgusto-25 17:06:15

Tio veras. Hodiaŭ la majoritato de la britoj estas kontraŭ sen-akordo Breksito, kaj nenio diras ke la 48% turnas en 51%...

Reen al la supro