Al la enhavo

Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.

Anekdotoj

de MikhailMarkeyev, 2009-julio-01

Mesaĝoj: 846

Lingvo: Esperanto

StefKo (Montri la profilon) 2019-januaro-06 15:26:44

sergejm:El resumo al 'Pordoj de tempo' de Philip Jose Farmer:
Al kontraŭusononanoj ankaŭ estas donaco: Usono mankas.
Mi ne legis la "Pordoj de tempo"-n (aŭ pro alia kialo) do mi ne ekkomprenis tiun aludon. Kie estas ĉi tie la spriteco?

sergejm (Montri la profilon) 2019-januaro-06 17:08:26

En la libro usona piloto dum dua mondmilito trafas en alian mondon, kie mankas ambaŭ Amerikoj, do tie mankas Usono.
Sed tie estas indianoj, kiuj loĝas en Eŭropo kaj Dnepro tie nomiĝas Ohio-rivero. Do tie mankas ankaŭ USSR.

sergejm (Montri la profilon) 2019-januaro-06 17:11:58

Valiza humoro: humoro de krokodilo, el kies haŭto oni volas fari valizon.

StefKo (Montri la profilon) 2019-januaro-07 07:53:24

Fabeleto kun moralaĵo

Vulpo edziĝis kun vulpino. Post iom da tempo ŝi naskis… porkidojn. Pro tio la vulpo elĵetis la vulpinon el sia truo. La vulpino sidas sub robusto kaj ploras… Preteriris unu leporo, ekvidis ŝin, gastigis kaj edziĝis sin kun ŝi. Post iom da tempo ŝi naskis… porkidojn. Li ankaŭ forpelis ŝin el sia hejmo. La vulpino refoje sidas sub robusto kaj ploras… Preteriris unu urso, ekvidis ŝin, gastigis kaj edziĝis sin kun ŝi. Post iom da tempo ŝi refoje naskis… porkidojn.
Kia moralaĵo elfluas el jeno?
Ĉiu viro estas porko!

---------------------------
En la pola per porko oni nomas homon havantan diversajn malbonajn trajtojn. La porko egaliĝas al ekz. fripono, fiulo, kanajlo, senhontulo, voluptulo, malnoblulo.

sergejm (Montri la profilon) 2019-januaro-07 08:44:57

"Kiam oni vin amas - vi dubas pri nenio. Kiam vi amas - vi dubas pri ĉio."
Sed kio estas, se la amo estas reciproka?

sergejm (Montri la profilon) 2019-januaro-07 16:34:58

- Ni kaŝu nin sub masko de gnomoj.
- Imagu, iu vidos du barbhavajn gnomojn dormantajn brakume. Kion li pensos?
- Ke tio estas gnomoseksualismo.

StefKo (Montri la profilon) 2019-januaro-07 20:01:48

Kiel sendi sian edzinon al karcero?

Mi enkaptis mian edzinon! Jene: kiam mi ekkonis ŝin, ŝi havis ŝminkaĵon, kaj kion enhavas kodo kriminala? „§197. Kiu perforte, per senleĝa minaco aŭ artifike igas iun personon seksumi estos submetota al karcerpuno de 2 ĝis 12 jaroj”.
Kaj kio estas la ŝminkado? La artifiko!

StefKo (Montri la profilon) 2019-januaro-07 20:01:49

La mesaĝo estas kaŝita.

StefKo (Montri la profilon) 2019-januaro-08 09:49:31

Se temas pri pantalono – nur al Grinberg! (juda ŝerco)

Ĉe juda kudristo Grinberg…
– Mi volus farigi al mi pantalonon.
– Se temas pri pantalono, nur al Grinberg!
– Sed mi volus tian premantan pantalonon. Ĉu vi povas kudri tian pantalonon?
– Ĉu Grinberg povas kudri tian pantalonon? Grinberg povas kudri tian premantan pantalonon, ke se iu rigardos vin subcinturen, tiam tuj ekscios kiakreda vi estas!

---------
Grinberg diras pri si per tria persono. La tria persono ne estas eraro! Tio estis juda ofta maniero diri pole. La judoj tiel daŭrigis rezonmanieron kaj dirmanieron de siaj interparolantoj, do ili koketis siajn interparolantojn. Preterito (estis, daŭrigis) estas ĝusta ĉar hodiaŭ tia dirmaniero forestas.

StefKo (Montri la profilon) 2019-januaro-09 12:48:29

Interreligia konsento sur ŝoseo

Pastro kaj rabeno havis frontan kolizion. La aŭtoj indas je vrakigo sed la ŝoforoj travivas. Ili eliras el la vrakoj kaj nekrede rigardas ilin…
– Nekredeble… Ni travivis! – diras la pastro.
– Estas vero… Tio devis esti ia signo de la Dio! – diras la rabeno.
– Jes! Tio estas la signo por ke ni interpacigu fine!
– Jes! Tio estas fino de la religiaj kvereloj!
La rabeno elprenas poŝan boteleton da vodko kaj diras:
– Ni drinku por honori tion!
La pastro prenas la boteleton, prenas kelkajn glutaĵojn kaj redonas ĝin al la rabeno. Tiu prenas boteleton, enkapsuligas kaj enpoŝigas.
– Kaj vi ne trinkas? – demandas la pastro.
– Kaj mi atendas kiam alvenos la polico.

Reen al la supro