Späť na obsah

Kial "Saluton" kaj ne "Saluto"?

od rabhiuz, 19. novembra 2007

Príspevky: 3

Jazyk: Esperanto

rabhiuz (Zobraziť profil) 19. novembra 2007 1:17:47

Kial oni diras "Saluton," "Dankon," "Bonan matenon," k.t.p., kaj ne "Saluto," "Danko," "Bona mateno"? Ĉu estas "Saluton" objekto? Se jes, de kiu maldirita verbo?

mnlg (Zobraziť profil) 19. novembra 2007 1:24:04

Oni subkomprenas frazparton "mi donas al vi" (aŭ "ricevu", aŭ "mi deziras", ktp). Temas pri tio ke saluto estas donitaĵo, t.e. objekto. Se iu venus al mi kaj dirus "Saluto!", mi ĉirkaŭrigardus por vidi kie estas tiu saluto. ridulo.gif

rabhiuz (Zobraziť profil) 19. novembra 2007 6:16:09

Mi komprenas. Mi donas al vi dankon pro via respondo.

Nahor