Späť na obsah

Aventuroj de la brava soldato Ŝvejk - skribe kaj voĉe

od StefKo, 22. apríla 2020

Príspevky: 43

Jazyk: Esperanto

IgorSokoloff (Zobraziť profil) 8. júla 2020 17:53:18

Saluton, pan StefKo.
Sed kiam aperos promesitaj de vi "aŭdio-files" por la eo-versio de la romano pri Ŝvejk?
Alie apenaŭ sencas porcie re-publikigi ĉi-forume la tradukaĵon, kies integra teksto libere disponeblas en la Interreto.

StefKo (Zobraziť profil) 12. júla 2020 19:57:17

IgorSokoloff:Saluton, pan StefKo.
Sed kiam aperos promesitaj de vi "aŭdio-files" por la eo-versio de la romano pri Ŝvejk?
Alie apenaŭ sencas porcie re-publikigi ĉi-forume la tradukaĵon, kies integra teksto libere disponeblas en la Interreto.
Jes, mi bone memoras. Ĝis nun mi ne havis nek tempon nek eblecon. Baldaŭ aperos unua ero. Mi proponas por ke aliaj forumanoj ankaŭ partoprenu en la projekto. Mi pensas ke aŭdia versio estos pli interesa, precipe farita de diverslingvaj legantoj. Mi atendas proponojn.
Mi ne intencas publiki tutan romanon - ankoraŭ kelkajn erojn.

StefKo (Zobraziť profil) 12. júla 2020 20:07:38

Ero 25a

Lia meditado, ĉu unue ankoraŭ halti en 'Ĉe la kaliko', finiĝis per tio, ke li malfermis la pordon, tra kiu li antaŭ tempo eliris en akompano de la detektivo Bretschneider.

En la bierejo regis tomba silento. Sidis tie kelke da gastoj, inter ili sakristiano de la preĝejo Ĉe sankta Apolinaro. Ili nubmienis. Malantaŭ la bierstablo sidis la gastejestrino Palivec kaj apatie rigardis la kranojn.

”Do, mi jam revenis,” diris Ŝvejk gaje, „donu al mi glason da biero. Kie ni havas sinjoron Palivec, ĉu ankaŭ li estas jam hejme?”

Anstataŭ respondo sinjirino Palivec komencis plori, kaj koncentrante sian malfeliĉon en stranga akcento sur ĉiu vorto, ŝi eklamentis:
”Oni - donis - al - li- dek - jarojn - antaŭ - semajno.”

”Nu vidu,” diris Ŝvejk, “sep tagojn do li havas jam for.”

”Li estis tiel singarda,” ploris sinjorino Palivec, “ankaŭ li mem ĉiam tion pri si asertis”

La gastoj en la bierejo obstine silentis, kvazaŭ vagus ĉi tie la spirito de Palivec kaj admonus ilin al ankoraŭ pli granda singardemo.

”El singardemo fontas la sageco,” diris Ŝvejk, eksidante ĉe tablo al glaso da biero, en kies ŝaŭmo estis etaj aperturoj, kiel sur ĝin gutis larmoj de sinjorino Palivec, kiam ŝi portis la bieron al Ŝvejk sur la tablon, “la nuna tempo estas tia, ke ĝi devigas la homon al singardemo.”

”Hieraŭ ni havis du entombigojn,” kondukis la parolon al alia kampo la sakristiano de Ĉe sankta Apolinaro. ”ŝajne iu mortis,” diris alia gasto, al kio la tria aldonis: ”Ĉu tiuj entombigoj estis kun katafalko?”

”Mi ŝatus scii,” diris Ŝvejk, “kiaj estos nun en la milito tiuj soldataj entombigoj” La gastoj leviĝis, pagis kaj senvorte foriris. Ŝvejk kaj sinjorino Palivec restis solaj.

”Tion mi ne ekpensis” li diris, “ke senkulpan homon oni kondamnos al dek jaroj. Ke senkulpulon oni kondamnis al kvin jaroj, tion mi jam aŭdis, sed al dek, tio estas tro multe.”

”Sed li, tiu mia, konfesis,” ploris sinjorino Palivec, “kiel li diris ĉi tie tion pri muŝoj kaj tiu bildo, tiel li ripetis tion kaj en la polica direkcio kaj antaŭ la tribunalo. Mi ĉeestis la proceson kiel atestantino, sed pri kio mi povis atesti, se oni al mi diris, ke mi estas al mia edzo en parenca rilato kaj ke mi povas rifuzi la depozicion. Mi tiel ektimis tiun parencan rilaton, por ke post tio eble ankoraŭ io ne sekvu, ke mi rifuzis la depozicion kaj li, la maljuna kompatindulo, ekrigardis min tiel, ke ĝismorte mi ne forgesos tiujn liajn okulojn. Kaj kiam poste oni kondukis lin post la verdikto, li, tute el tio konfuzita, ekkriis tie en la koridoro: 'Vivu la Libera penso!'*”

”Kaj sinjoro Bretschneider, ĉu tiu ĉi tien jam ne venas?” demandis Ŝvejk.

“Li estis ĉi tie kelkfoje,” respondis sinjorino gastejestrino, “li eltrinkis unu aŭ du glasojn da biero, demandis min, kiu ĉi tien venas kaj aŭskultis, kiel gastoj interparolas pri futbalo. Ili ĉiam, vidante lin, parolas nur pri futbalo. Kaj li skuiiĝis, kvazaŭ ĉiumomente li volus furiozi kaj svingiĝi. Dum la tuta tempo li kaptis en siajn retojn nur remburiston el Pĵiĉna-strato.”

”Tio estas la afero de trejnado,” rimarkis Ŝvejk, ”ĉu tiu remburisto estis stulta homo?”

“Proksimume kiel mia edzo,” ŝi respondis kun ploro, “la detektivo lin demandis, ĉu li pafus kontraŭ serboj. Kaj la remburisto al li respondis, ke li ne scipovas pafi, ke foje li estis en kermesa pafejo kaj pafdisipis tie kronon”**. Poste ni ĉiuj aŭ dis, ke sinjoro Bretschneider diris, eltirante sian notlibron: 'Jen vidu, ree nova bela ŝtatperfido!' kaj li foriris kun tiu remburisto el Pĵiĉna-strato, kiu jam ne revenis.”

”Pli da ili ne revenos” diris Ŝvejk, „donu al mi glaseton da rumo.”
_____________________________
* lateista societo en Prago [certe devas esti “ateista” – SK]
** “krono” uzita ĉi tie dusence, kiel
1. signo de ŝtata potenco (aŭstri-hungara potenco)
2. aŭstra monunuo (ekde la jaro 1900)

StefKo (Zobraziť profil) 14. júla 2020 9:46:20

Mi komencas aldoni sonajn dosierojn al individuaj partoj de "Aventuroj de la brava soldato Ŝvejk". Kaj kio rezultas? Mi ne povas legi laŭte! Ĝis nun mi estis konvinkita, ke mi povas fari tion, sed mi nur legadis enmense, ne laŭte. Rezultas, ke mi faras tiom da eraroj, ke nur post multaj fojoj kaj aldonaj korektadoj en la sonredaktilo, la efiko, kiun mi akiras, estas apenaŭ kontentiga. Kio estas la malhelpo por flua Esperanta legado? Multaj aferoj, sed mi mencias nur du: unu certe estas manko de la ekzerco kaj la alia estas la bezono prononci ĉiun literon, kaj inter ili tiujn grupojn de literoj malfacile prononceblaj. Oni aldonu, ke ili estas pli multe en mia denaska lingvo, sed en ĝi ankaŭ estas multaj simpligoj (precipe en ĉiutaga prononco).

Mi scivolas, kiel sonas la legado de alialingvaj esperantistoj. Mi invitas vin legi laŭte sekvajn partojn de la teksto.

StefKo (Zobraziť profil) 30. júla 2020 7:14:33

Jam 4a ero sonigita. Povas esti ke iu anstataŭos min?

StefKo (Zobraziť profil) 12. augusta 2020 11:40:23

5a ero sonigita.

nornen (Zobraziť profil) 12. augusta 2020 16:14:07

StefKo:Mi komencas aldoni sonajn dosierojn al individuaj partoj de "Aventuroj de la brava soldato Ŝvejk". Kaj kio rezultas? Mi ne povas legi laŭte! Ĝis nun mi estis konvinkita, ke mi povas fari tion, sed mi nur legadis enmense, ne laŭte. Rezultas, ke mi faras tiom da eraroj, ke nur post multaj fojoj kaj aldonaj korektadoj en la sonredaktilo, la efiko, kiun mi akiras, estas apenaŭ kontentiga. Kio estas la malhelpo por flua Esperanta legado? Multaj aferoj, sed mi mencias nur du: unu certe estas manko de la ekzerco kaj la alia estas la bezono prononci ĉiun literon, kaj inter ili tiujn grupojn de literoj malfacile prononceblaj. Oni aldonu, ke ili estas pli multe en mia denaska lingvo, sed en ĝi ankaŭ estas multaj simpligoj (precipe en ĉiutaga prononco).

Mi scivolas, kiel sonas la legado de alialingvaj esperantistoj. Mi invitas vin legi laŭte sekvajn partojn de la teksto.
Mi gratulas vin pri via persistemo kaj dediĉemo. Mi volonte helpus vin, sed mi ne kapablas elparoli la R. Mi bedaŭras.

StefKo (Zobraziť profil) 12. augusta 2020 20:21:41

nornen:(...) mi ne kapablas elparoli la R. Mi bedaŭras.
Serĉo? Se tio ne estas serĉo, mi respondas: "eklernu prononci R". En Pollando jam kelkjaraj infanoj komencas prononci R (ne pro tio ke polaj infanoj estas tiel kapablaj).

nornen (Zobraziť profil) 12. augusta 2020 20:57:18

Ne estas šerco. Dum 40 jaroj kelke da parolterapiistoj intencis malsukcese lernigi al mi la R. Malsukcese. Mi povas prononci la hispanan simplan R, sed ne la duoblan RR (kiu estas bezonata por Esperanto). Anstataŭ RR mi prononcas uvularan trilon.

StefKo (Zobraziť profil) 22. septembra 2020 10:01:45

Jam 6a ero sonigita. Kiu volas esti sekvonta?

Nahor