Al la enhavo

cxu vi pensas ke katolikoj, protestantoj, ortodoksoj kaj anglikanoj unuigxos?

de Matilda 69, 2005-aprilo-17

Mesaĝoj: 26

Lingvo: Esperanto

floralia (Montri la profilon) 2006-februaro-16 07:14:12

Malfelice ni  ne povos forigi dudek centjarojn religiay militoy....kay martirecojn..Sed eble mi ne devus opinii ci-tie. Cxar se mi amas Jesuo kaj sxatas lian pregxon " Nia Sinjoro....", mi kore malsxatas Biblion kiu kauzis (kaj kauzas) tiam de malamon kaj suferojn.  Mi preferas budistajn ideojn au la Homaranismon de Zamenhof.  

Eddycgn (Montri la profilon) 2006-februaro-19 20:10:34

 Ekzakte en la jaro dumil dek sep, aŭguste, eksplodos la tria mondomilito.

Horora, kruela mondomilito.

La islama registaro kontraŭ la kristano-juda registaro.

Ĉiuj armiloj teruraj estos uzataj, la kristanoj estos mortigitaj per pafbato en la kapon aŭ per senkapigo, sed la islamanoj estos ŝtipbrulitaj aŭ kvaronumitaj. Miliardoj da homoj, viroj kaj virinoj, pereos.

Tiu amasbuĉado daŭrigos tri longajn sangajn jarojn, kaj poste nur kelkaj milionoj da homoj supervivos.

Tiuj estos liberpensaduloj, ateistoj, panteistoj, anarkiistoj. Tre malmulte da budhanoj estos ankaŭ supervivantaj, ĉar ili estos kaŝiĝintaj malantaŭe de la altaj montoj.

La supervivantoj komencos novan vivon kaj kulturos pacon, toleremon kaj justecon.  En la jaro dumil dudek nova festo estos deklarita, la Morto de la Dioj.

La homoj daŭrigos vivi feliĉe dum multa da jaroj, per manĝi, trinki, seksafari, kaj amos unu la alian.

Nur la suno kaj la luno ne estos ŝanĝantaj ilin kurson en la ĉielo.

 

 

floralia (Montri la profilon) 2006-februaro-23 06:18:27

Kompatinda Eddivc! Kial vi povas krei tiel malbonajn pensojn???Permesu mi konsilas al vi legi Martinus kay la TRIA TESTAMENTO. Pensu ke iu penso kreas la agon. Unu malpenso- unu probableco de malago.

Unu bonapenso kreas bonan agon! Estis ankau la ideon de la ege respektinda Sankta Teresa de Avila.

Tango Bravo (Montri la profilon) 2006-marto-28 19:41:19

Jes, sed ciuj estas kistanaj.

floralia (Montri la profilon) 2006-marto-31 20:46:19

Jes Teresa estis kristiana, sed la ideo ne estis sia. Mi legis gxin en mozaraba poemo kaj estas ankoraux pli olda... venas de Asio...versxaine de Indion,,,

christiana (Montri la profilon) 2006-novembro-29 22:14:58

saluton mi pensas ke homoj unuiĝos kiam ili
akceptos diferencojn.ĉiu homo rajti al la
respekto,esti diferenca kaj tuta mondo deziras
amo,paco,kompato.saluton amikoj.christiana

Frith Ra (Montri la profilon) 2006-decembro-10 06:22:23

Mi estas Bahaano. Laŭ mia vidpunkto la kristanoj jam estas unu religio, sed ili malkomprenas la signifecon de tio.

Estas nur unu Dio. Do, estus nur unu Vero. Dio donis la homaro instruistoj kiu kondukas ĉiujn nin al la Dia amo. Por kredi ke unu homa kompreno de la Divorto plej ĝustas super eĉ unu alia estas nenio ol homa fiero.

hoplo (Montri la profilon) 2007-marto-18 20:37:25

Mi eble pensas iomete diverse: Mi estas katolika pastrino en vilaĝo. En la sama vilaĝo ankaŭ havas evangelia pastro. Li interpretas la bibilon iomete diversa ol mi. Ankaŭ lia kredo estas iomete diversa. Mi pensas ke tio estas bonega, ĉar pro tio la homoj povas elekti kiun pli plaĉas al ili. Ni estas geamikoj, la pastro kaj mi, kaj kelkfoje ni faras diservo komune. Por mi ne povas ekzisti militojn pro la religio, sed mi ŝatas la diverseco inter la kristanoj. sal.gif

Terurĉjo (Montri la profilon) 2007-marto-20 22:24:09

Ne, vi neniam unuiĝos, ĉar vi ĉiuj kredas je diversaj dioj. Ne gravas, ke ili nomiĝas per unu nomo, ke viaj sanktaj libroj estas egalaj (preskaŭ egalaj). Tio estas granda ruzaĵo de dioj, kiuj volas dividi homojn. Ja ne homoj klarigas agojn de dioj, sed dioj instruas homojn. Diversaj instruadoj, diversaj konfesioj, diversaj dioj. Ĉu instruisto eksplikas al unu klaso: 2+2=4, sed al aliaj: 2+2=5? Ne, li ĉiam instruas: du plus du estas kvar. Ĉu lernantoj komprenas diverse? Jes, laŭ iliaj saĝoj. Sed ĉiam estos 2+2=4. Aŭ alie, ĉu iu instruas pri matematiko unujn: 2+2=4, sed aliajn: inter Eŭropo kaj Ameriko troviĝas Atlantiko?
Sed se iu instruas unujn pri la samo: Kredu je mi tiel, sed aliajn: Kredu je mi aliel, tio signifas, ke aŭ instruisto estas malbona, kio sendube malĝustas, aŭ kredoj, sekve dioj estas diversaj. Tial konfesioj, kredantaj je diversaj eternuloj, neniam unuiĝos.
Por mi tio estas absoluta pruvo de malekzisto de dio.
Mi ne komprenis la mesaĝon de estimata Eddycgn. Ĉu tio estas la scenaro de nova hollywooda filmo?

Islander (Montri la profilon) 2007-marto-20 23:13:12

Ne, vi neniam unuiĝos, ĉar vi ĉiuj kredas je diversaj dioj.
Ne havas diversajn diojn, nur diversecoj kio Dio nomiĝas kaj kiel li devu kultigi. Kaj tiu enhavas judismo kaj islamo.

Reen al la supro