K vsebini

inteligenta dezajno

od Matilda 69, 09. maj 2008

Sporočila: 55

Jezik: Esperanto

Terurĉjo (Prikaži profil) 14. maj 2008 20:27:57

Ĉarmega Matilda:Do mi demandas al vi: kio estas amo? Bonvolu respondi science.
Nur ne diru, ke amo estas Dio.

Science amo estas sento kaj ĥemia reakcio en homa cerbo. Ĉu vi deziras koncernajn formulojn? Ili ekzistas.

Noël LECOMTE (Prikaži profil) 14. maj 2008 21:00:29

Terurĉjo:
Ĉarmega Matilda:Do mi demandas al vi: kio estas amo? Bonvolu respondi science.
Nur ne diru, ke amo estas Dio.

Science amo estas sento kaj ĥemia reakcio en homa cerbo. Ĉu vi deziras koncernajn formulojn? Ili ekzistas.
demando.gif Ho! Terurĉjo, certe amo estas sento kiu rezultas kxemian reakcion. Sed, ĉu vi estus perdinta vian slavan animon por redukti amon al simplaj kxemiaj formuloj?

Terurĉjo (Prikaži profil) 14. maj 2008 21:18:51

Noël LECOMTE:ĉu vi estus perdinta vian slavan animon?
Pli frue Terurĉjo:Mi estas ateisto, sekve, materialisto
Kion mi perdis?

Krome, mi opinias, ke ĥemia reakcio kaŭzas amon.

Miland (Prikaži profil) 14. maj 2008 21:40:07

Terurĉjo:Mi estas ateisto, sekve, materialisto.
Krome, mi opinias, ke ĥemia reakcio kaŭzas amon.
Bonvolu diri al mi: ĉu ĥemiaj reakcioj en via cerbo sole kaŭzas veron? Se mi demandus al vi, ĉu vi eblus legi ĉi tiujn vortojn, ĉu estus objektiva vero ke vi ja komprenus min bone, aŭ ĉu temas nur pri ĥemiaj reakcioj en la cerbo?

eb.eric (Prikaži profil) 14. maj 2008 22:02:28

Amo certe eksplikiĝas science.

Kial ni sentas amon? Demandu al evolua psikologo. Ekz. (simple): la idoj de homoj kiuj povis ami havis pli grandan ŝancon de bone kreski kaj krei iliajn proprajn idojn ol tiuj de homoj kiuj amis malpli aŭ tute ne.

Kiel ni sentas ĝin? Demandu al neŭrosciencisto. Vi povas eĉ senti "amon" sen "ami" per drogoj (kemiaĵoj). Fakte emocioj (kiel amo) ne estas tre nova afero. Ĝi verŝajne okazas plejparte en la mezcerbo, tiu parto de la cerbo, kiun ankaŭ havas nehomaj mamuloj kaj eĉ reptilioj.

Noël LECOMTE (Prikaži profil) 14. maj 2008 22:30:08

Terurĉjo:
Noël LECOMTE:ĉu vi estus perdinta vian slavan animon?
Pli frue Terurĉjo:Mi estas ateisto, sekve, materialisto
Kion mi perdis?

Krome, mi opinias, ke ĥemia reakcio kaŭzas amon.
rideto.gif Kara Terurĉjo, mi ankaŭ estas ateisto, kaj mi ankaŭ estas konvikinta ke amo estas finfine nura kxemia reakcio. Sed, tio ne malhelpas esti romantika. Kaj, por la francoj "havi la slavan animon" estas precipe paralmaniero, kiu volas diri ke la slavaj popoloj estas romantikaj (sen neniu aludo al Dio aŭ religio).

Dreamlight (Prikaži profil) 14. maj 2008 23:54:30

Terurĉjo:Nur ne diru, ke amo estas Dio.
Iu devas diri ĝin.

Dio estas amo.
La amo estas blinda.
Ray Charles estis blinda.
∴ Ray Charles estis Dio!

Miland (Prikaži profil) 15. maj 2008 12:53:44

Dreamlight:
Dio estas amo.
La amo estas blinda.
Ray Charles estis blinda.
∴ Ray Charles estis Dio!
Ne logike. Ray Charles estis nur unu blinda aĵo, amo (en malsaĝuloj) alia.

(Krome ke, mi ne kredas ke la amo de Dio estas blinda).

Papej (Prikaži profil) 15. maj 2008 21:06:04

Oni povas esti ateisto sen esti materialisto ! Sufiĉas scii ke la kapableco de la homa menso estas finia.

La scienco ne povas respondi la demandojn "ĉu ŝi aŭ li amas min ?" aŭ "kion ili pensas en tio momento ?" ktp.

Mi estas ateisto sed ne materialisto.

Terurĉjo (Prikaži profil) 15. maj 2008 21:10:42

Do, vi estas idealista ateisto!

Vi ne kredas je Dio, sed konfesas ...kion?

Ho, pardonu min, mi forgesis pri fluganta pastaĵmonstrego, parenco de Kthulhu Fhtagn!

Nazaj na začetek