-unto/-unta kaj -uto/-uta
од guyjohnston, 21. новембар 2007.
Поруке: 14
Језик: Esperanto
guyjohnston (Погледати профил) 21. новембар 2007. 00.50.23
mnlg (Погледати профил) 21. новембар 2007. 01.00.04
guyjohnston (Погледати профил) 21. новембар 2007. 01.18.34
mnlg:Laŭ mia scio tiuj sufiksoj ne estas oficialaj. Mi tamen vidis ilin en kelkaj poemaĵoj, kaj eĉ en prozaĵoj.Bone. Mi vidas neniun kialon por ili esti neoficialaj, ĉar ŝajnas al mi tre logike uzi ilin per plivastigi tiun sistemon.
Rao (Погледати профил) 21. новембар 2007. 01.34.13
mnlg (Погледати профил) 21. новембар 2007. 07.22.18
guyjohnston:Bone. Mi vidas neniun kialon por ili esti neoficialaj, ĉar ŝajnas al mi tre logike uzi ilin per plivastigi tiun sistemon.Ili ja estas, kaj laŭ mi ili estas plejparte senutilaj. Plej ofte participlo je -unt- povas simpliĝi al -ont-.
Rao:Ĉu ili estus parencaj al -us? Aŭ ĉu al -u?Al -us.
donmiguel (Погледати профил) 21. новембар 2007. 09.02.21
mnlg:Jes. Do en poemaĵoj bone eblas uzi -unt/-ut antsataŭ -ont/-ot, ĉar finfine havas delikatan senc-diferencon.
Ili ja estas, kaj laŭ mi ili estas plejparte senutilaj. Plej ofte participlo je -unt- povas simpliĝi al -ont-.
Ferdinand Cesarano (Погледати профил) 30. новембар 2007. 07.12.52
mnlg:Mi vidas grandan malsamecon inter la signifoj de "-onto" kaj la neoficiala "-unto".guyjohnston:Bone. Mi vidas neniun kialon por ili esti neoficialaj, ĉar ŝajnas al mi tre logike uzi ilin per plivastigi tiun sistemon.Ili ja estas, kaj laŭ mi ili estas plejparte senutilaj. Plej ofte participlo je -unt- povas simpliĝi al -ont-.
Rao:Ĉu ili estus parencaj al -us? Aŭ ĉu al -u?Al -us.
"Xxx-onto" estas "iu, kiu xxx-os" -- au, pli precize, "iu, kiu intencas xxx-i", pro ke oni fakte ne povas antaudiri tion, chu tiu sukcese atingos sian deziratan celon.
Alimane, "xxx-unto" estas, lau mi, "iu, kiu provis xxx-i, sed malsukcesis".
Do, "-unto" estas tial pli simila al "-into" ol al "-onto", char "-unto", samkiel "-into", aludas la estintecon.
Mi volonte konfesas, ke mia vidpunkto eble estas influata de la kutima praktikado en mia denaska lingvo, la angla. Ekzistas anglalingva esprimajho "the would-be killer", kiun mi tradukus kiel "la mortigunto". Oni legas tiun esprimajhon en la jhurnaloj, kie ghi chiam priparolas iun, kiu intencis au provis mortigi, sed ne sukcesis.
Do: tiu, kiu planas mortigi estas mortigonto. Oni rajtas tiel nomi lin chi-momente, antau ol li agos (kaj do antau ol estos konata la rezulto de lia agado).
Post la ago, tiu ulo, se li sukcesis, estas "mortiginto"; se li ne sukcesis, li estas "mortigunto" (au li estus, se ekzistus tiu sufikso).
Do, lau mi, la sufikso "-unto" ja estus utila por esprimi tiun ideon, kiu nune bezonas plurajn vortojn por esprimighi.
Tamen, mi opinias, ke la sufikso "-unt-" ne indas oficialighi. La problemo che iu prirevata oficialigho estas tio, ke "-unt-" tiam estus uzebla ankau kun la -a finajho. Kaj frazojn kiel "mi estas xxxx-unta" (egalsignifajn kun "mi estus xxxx-inta") mi vere ne deziras vidi.
Sxak (Погледати профил) 30. новембар 2007. 14.48.30
Fake la tempo (la vokalo a i aŭ o antaŭ "nt") signifas relativan tempon relative de la predikato, do:
(pardonu pr la kriplaj ekzemploj)
"Mi farinte vid?s" signifas ke mi dekomence faris kaj nur poste (kaj ankaŭ mi!!!) vidis vidas aŭ vidos
Mi farante vid?s signifas ke mi samtempe vid?s kaj far?s
Mi faronte vid?s signifas ke dekomence mi vid?s (-as,-os aŭ -is) kaj nur poste faris
ankoraŭfoje pardonon pro la kriplaj ekzemploj
Atentu ke kondicionalo ne estas tempo do ne povas esti relativa al la tempo de la predikato
PS en vikipedio oni ofte malĝuste uzas adverbajn participojn. La plej malagrabla kaj malbela eraro estas la frazo "redaktante ...[artikolo]..." en la paĝo de redaktado. Tie devas esti "redaktado de ... "
Filu (Погледати профил) 30. новембар 2007. 19.38.07
Ŝak:Mi faronte vid?s signifas ke dekomence mi vid?s (-as,-os aŭ -is) kaj nur poste farisEstimata Ŝak, ege interesis min via mesaĝo.
Sed al mia malforta kapo iom strange estas io kiel "Mi faronte vidos"...
Do, dekomence vidos mi, kaj nur poste farontiĝos mi
Kiam ekfarontas oni??? Laŭ mi, neniam: ĉio, kion oni estas faronta, ĉiam antaŭe estis farota, ĉu ne? Do oni, ekde la komenco, estis faronta io, se iam oni estas faronta ĝin, ĉu ne?
Ho nu! Mi certas, ke estas tute racia ekspliko al tiu ŝajna nesencaĵo, nur ĝi miakape ne troveblas.
mnlg (Погледати профил) 30. новембар 2007. 20.12.37
"Mi certas ke Johano fuŝos. Faronte ĉion eblan por ĝin solvi, mi vidos lian rezulton".
Tamen laŭ mi, kunmeto de -onte kaj -os pli klaras en ĉi tiu ekzemplo:
"Ĉiu memoru ke atingonte la landlimon ni devos pretigi niajn pasportojn".