Al la enhavo

-unto/-unta kaj -uto/-uta

de guyjohnston, 2007-novembro-21

Mesaĝoj: 11

Lingvo: Esperanto

guyjohnston (Montri la profilon) 2007-novembro-21 00:50:23

Saluton, ĉu oni povas uzi "-unt" kaj "-ut" por la kondiĉa tempo, simile al "-ant", "-at" ktp. por la aliaj?

mnlg (Montri la profilon) 2007-novembro-21 01:00:04

Laŭ mia scio tiuj sufiksoj ne estas oficialaj. Mi tamen vidis ilin en kelkaj poemaĵoj, kaj eĉ en prozaĵoj.

guyjohnston (Montri la profilon) 2007-novembro-21 01:18:34

mnlg:Laŭ mia scio tiuj sufiksoj ne estas oficialaj. Mi tamen vidis ilin en kelkaj poemaĵoj, kaj eĉ en prozaĵoj.
Bone. Mi vidas neniun kialon por ili esti neoficialaj, ĉar ŝajnas al mi tre logike uzi ilin per plivastigi tiun sistemon.

Rao (Montri la profilon) 2007-novembro-21 01:34:13

Ĉu ili estus parencaj al -us? Aŭ ĉu al -u?

mnlg (Montri la profilon) 2007-novembro-21 07:22:18

guyjohnston:Bone. Mi vidas neniun kialon por ili esti neoficialaj, ĉar ŝajnas al mi tre logike uzi ilin per plivastigi tiun sistemon.
Ili ja estas, kaj laŭ mi ili estas plejparte senutilaj. Plej ofte participlo je -unt- povas simpliĝi al -ont-.

Rao:Ĉu ili estus parencaj al -us? Aŭ ĉu al -u?
Al -us.

donmiguel (Montri la profilon) 2007-novembro-21 09:02:21

mnlg:
Ili ja estas, kaj laŭ mi ili estas plejparte senutilaj. Plej ofte participlo je -unt- povas simpliĝi al -ont-.
Jes. Do en poemaĵoj bone eblas uzi -unt/-ut antsataŭ -ont/-ot, ĉar finfine havas delikatan senc-diferencon.

Sxak (Montri la profilon) 2007-novembro-30 14:48:30

Estas eĉ pli granda problemo pri la finaĵo -e Ĉar neeblas diri kion signifas -unte aŭ -ute. Neniu el la dirintoj havas en sia denaska lingvo verajn averbajn participojn... Neniu krom mi. Kaj mi legis en PMEG pri ili kaj vidis ke ekzistas neniu eĉ eta malsameco inter rusaj kaj esperantaj adverbaj participoj (krom foresto de la futuraj en la rusa)
Fake la tempo (la vokalo a i aŭ o antaŭ "nt") signifas relativan tempon relative de la predikato, do:
(pardonu pr la kriplaj ekzemploj)
"Mi farinte vid?s" signifas ke mi dekomence faris kaj nur poste (kaj ankaŭ mi!!!) vidis vidas aŭ vidos
Mi farante vid?s signifas ke mi samtempe vid?s kaj far?s
Mi faronte vid?s signifas ke dekomence mi vid?s (-as,-os aŭ -is) kaj nur poste faris
ankoraŭfoje pardonon pro la kriplaj ekzemplojridulo.gif
Atentu ke kondicionalo ne estas tempo do ne povas esti relativa al la tempo de la predikato

PS en vikipedio oni ofte malĝuste uzas adverbajn participojn. La plej malagrabla kaj malbela eraro estas la frazo "redaktante ...[artikolo]..." en la paĝo de redaktado. Tie devas esti "redaktado de ... "

Filu (Montri la profilon) 2007-novembro-30 19:38:07

Ŝak:Mi faronte vid?s signifas ke dekomence mi vid?s (-as,-os aŭ -is) kaj nur poste faris
Estimata Ŝak, ege interesis min via mesaĝo.

Sed al mia malforta kapo iom strange estas io kiel "Mi faronte vidos"...

Do, dekomence vidos mi, kaj nur poste farontiĝos mi demando.gif

Kiam ekfarontas oni??? Laŭ mi, neniam: ĉio, kion oni estas faronta, ĉiam antaŭe estis farota, ĉu ne? Do oni, ekde la komenco, estis faronta io, se iam oni estas faronta ĝin, ĉu ne?

Ho nu! Mi certas, ke estas tute racia ekspliko al tiu ŝajna nesencaĵo, nur ĝi miakape ne troveblas.

sal.gif

mnlg (Montri la profilon) 2007-novembro-30 20:12:37

Mi provu trovi ekzemplon.

"Mi certas ke Johano fuŝos. Faronte ĉion eblan por ĝin solvi, mi vidos lian rezulton".

Tamen laŭ mi, kunmeto de -onte kaj -os pli klaras en ĉi tiu ekzemplo:

"Ĉiu memoru ke atingonte la landlimon ni devos pretigi niajn pasportojn".

Filu (Montri la profilon) 2007-novembro-30 21:11:39

mnlg:Mi provu trovi ekzemplon.

"Mi certas ke Johano fuŝos. Faronte ĉion eblan por ĝin solvi, mi vidos lian rezulton".

Tamen laŭ mi, kunmeto de -onte kaj -os pli klaras en ĉi tiu ekzemplo:

"Ĉiu memoru ke atingonte la landlimon ni devos pretigi niajn pasportojn".
Tute klaras nun, dankon!

Reen al la supro