ข้อความ 11
ภาษา: Esperanto
guyjohnston (แสดงโปรไฟล์) 21 พฤศจิกายน 2007, 00:50:23
mnlg (แสดงโปรไฟล์) 21 พฤศจิกายน 2007, 01:00:04
guyjohnston (แสดงโปรไฟล์) 21 พฤศจิกายน 2007, 01:18:34
mnlg:Laŭ mia scio tiuj sufiksoj ne estas oficialaj. Mi tamen vidis ilin en kelkaj poemaĵoj, kaj eĉ en prozaĵoj.Bone. Mi vidas neniun kialon por ili esti neoficialaj, ĉar ŝajnas al mi tre logike uzi ilin per plivastigi tiun sistemon.
Rao (แสดงโปรไฟล์) 21 พฤศจิกายน 2007, 01:34:13
mnlg (แสดงโปรไฟล์) 21 พฤศจิกายน 2007, 07:22:18
guyjohnston:Bone. Mi vidas neniun kialon por ili esti neoficialaj, ĉar ŝajnas al mi tre logike uzi ilin per plivastigi tiun sistemon.Ili ja estas, kaj laŭ mi ili estas plejparte senutilaj. Plej ofte participlo je -unt- povas simpliĝi al -ont-.
Rao:Ĉu ili estus parencaj al -us? Aŭ ĉu al -u?Al -us.
donmiguel (แสดงโปรไฟล์) 21 พฤศจิกายน 2007, 09:02:21
mnlg:Jes. Do en poemaĵoj bone eblas uzi -unt/-ut antsataŭ -ont/-ot, ĉar finfine havas delikatan senc-diferencon.
Ili ja estas, kaj laŭ mi ili estas plejparte senutilaj. Plej ofte participlo je -unt- povas simpliĝi al -ont-.
Sxak (แสดงโปรไฟล์) 30 พฤศจิกายน 2007, 14:48:30
Fake la tempo (la vokalo a i aŭ o antaŭ "nt") signifas relativan tempon relative de la predikato, do:
(pardonu pr la kriplaj ekzemploj)
"Mi farinte vid?s" signifas ke mi dekomence faris kaj nur poste (kaj ankaŭ mi!!!) vidis vidas aŭ vidos
Mi farante vid?s signifas ke mi samtempe vid?s kaj far?s
Mi faronte vid?s signifas ke dekomence mi vid?s (-as,-os aŭ -is) kaj nur poste faris
ankoraŭfoje pardonon pro la kriplaj ekzemploj

Atentu ke kondicionalo ne estas tempo do ne povas esti relativa al la tempo de la predikato
PS en vikipedio oni ofte malĝuste uzas adverbajn participojn. La plej malagrabla kaj malbela eraro estas la frazo "redaktante ...[artikolo]..." en la paĝo de redaktado. Tie devas esti "redaktado de ... "
Filu (แสดงโปรไฟล์) 30 พฤศจิกายน 2007, 19:38:07
Ŝak:Mi faronte vid?s signifas ke dekomence mi vid?s (-as,-os aŭ -is) kaj nur poste farisEstimata Ŝak, ege interesis min via mesaĝo.
Sed al mia malforta kapo iom strange estas io kiel "Mi faronte vidos"...
Do, dekomence vidos mi, kaj nur poste farontiĝos mi
Kiam ekfarontas oni??? Laŭ mi, neniam: ĉio, kion oni estas faronta, ĉiam antaŭe estis farota, ĉu ne? Do oni, ekde la komenco, estis faronta io, se iam oni estas faronta ĝin, ĉu ne?
Ho nu! Mi certas, ke estas tute racia ekspliko al tiu ŝajna nesencaĵo, nur ĝi miakape ne troveblas.
mnlg (แสดงโปรไฟล์) 30 พฤศจิกายน 2007, 20:12:37
"Mi certas ke Johano fuŝos. Faronte ĉion eblan por ĝin solvi, mi vidos lian rezulton".
Tamen laŭ mi, kunmeto de -onte kaj -os pli klaras en ĉi tiu ekzemplo:
"Ĉiu memoru ke atingonte la landlimon ni devos pretigi niajn pasportojn".
Filu (แสดงโปรไฟล์) 30 พฤศจิกายน 2007, 21:11:39
mnlg:Mi provu trovi ekzemplon.Tute klaras nun, dankon!
"Mi certas ke Johano fuŝos. Faronte ĉion eblan por ĝin solvi, mi vidos lian rezulton".
Tamen laŭ mi, kunmeto de -onte kaj -os pli klaras en ĉi tiu ekzemplo:
"Ĉiu memoru ke atingonte la landlimon ni devos pretigi niajn pasportojn".