У садржају

"fine" kontraŭ "finfine" kontraŭ "iam"

од Nala_Cat15, 19. март 2019.

Поруке: 4

Језик: Esperanto

Nala_Cat15 (Погледати профил) 19. март 2019. 04.55.45

En la angla tiuj vortoj (fine, finfine, iam) povas signifi "eventually" , sed kio estas la diferenco inter tiuj vortoj?Kiam oni uzas kiujn vortojn? Bonvolu provizi frazon ekzemplon.

Dankon al ĉiuj

sergejm (Погледати профил) 19. март 2019. 05.09.07

'Fine' signifas ke la afero estas finita, ruse 'наконец'. (= at the end)
'Fine mi faris tion' - la laboro estas finita.
'Finfine' signifas ke la afero estas finita post longa peno, ruse 'в конце концов'. (= at the end of the ends)
'Finfine mi faris tion' - post longa peno la laboro estas finita.
'Iam' signifas ke io okazis aŭ okazos en ia momento en pasinteco aŭ futuro. (= somewhen)
'Iam mi faros tion' - mi promesas ke la laboro estos farita en futuro, kiam okazos bona momento.

StefKo (Погледати профил) 19. март 2019. 07.58.43

El vortaro.net:

fine
1 Ĉe la fino (tempe aŭ loke); laste: unue marŝis muzikistaro, poste la urbestraro k fine la kongresanoj; fine, sed certe ne malplej grave.
2 Post longa atendado: longe ŝtelas ŝtelisto, tamen fine li pendos; kiam li fine enlitiĝis, li ordinare […]; sed fine, dank’ al la lasta streĉo de mia energio, la sorto komencis esti pli favora.

finfine Insista formo por fine 2: ĉu finfine vi decidiĝos?

iam
1 En iu tute ne difinita tempo: morti iam vi ja devas; se vi min iam portis en la koro, vivu; el ĉiuj, kiuj iam min ĉirkaŭis, vi estas la plej brava; iam k iam (de tempo al tempo).
2 En difinita, sed ne precizigita, pasinta tempo: iam estis reĝido, kiu […]; iam ni estis amikoj, sed lia konduto fremdigis lin al mi.
3 En malpreciza estonta tempo: kio vivas, necese devas iam morti; mi ne povas esperi, ke li iam sukcesos; atingu min morto, se iam eĉ la ombro de sopiro min povos tiri al alia viro; iam poste venos la venko; iam mi faros ĝin, sed mi ne scias kiam

kvarelcentenorvega (Погледати профил) 18. август 2020. 17.57.49

se respondi al unu parto de via demando (aliaj jam klarigis bone la temon): ekzistas stilaĵo de ripeta radiko. el tiaj vortoj finfine estas plej ofte trovebla. ripeta radiko plifortigas/emfazas la ĉefan signifon de la vorto. ĝi tiel funkcias, kiel tut-. ekzemple ``kafkafa gusto`` havus tian signifon, kia ``tre forta kafgusto``. (eblas diri ankaŭ ``tutkafa`` por efektive transkonigi la kafecon.)

proponas mi, ke iu ajn ripeta radiko aŭ vorto funkciu simile. ian fojon mi uzis la vorton nunnune por esprimi ``tuj nun``. ĉu rekomendinde? nene.

Вратите се горе