У садржају

Nova anekdotaro

од Terurĉjo, 09. мај 2007.

Поруке: 54

Језик: Esperanto

Terurĉjo (Погледати профил) 09. мај 2007. 11.05.01

Usonano kaj anglo aliras al lifto.
Usonano parolas: "Ĉu ni eniĝu en elevator-on?"
Anglo miras: "Sed tio estas lift-o!"
Usonano: "Ĉu elevator-on oni inventis en Anglio?"
Anglo: "Ĉu la anglan oni inventis en Usono?"

Terurĉjo (Погледати профил) 09. мај 2007. 11.56.39

La leĝo de Arĥimedo

Korpo, akven enŝovita,
revas esti reigita -
fortas akvo elŝovita,
De la korpo enpuŝita!

manu_fr (Погледати профил) 09. мај 2007. 15.52.52

Kvar amikoj hundoj diskutas dum esperanta ĉiujara renkontiĝo

Jen la franca hundo bojas por havi al manĝi . Li bojas, kaj bojas, kaj sia mastro alportas plenan teleron da viando al li.

La germana hundo iom surprizas :
“Ve, do, vi bojas, kaj al vi oni alportas al manĝi ?
Ĉe mi, ne estas tiel : ĉiam la manĝo estas ekzakte al 7h00 matene, kaj 17h00 vespere”.

La pola hundo :
“Estas kio, viando ?”

Kaj la rusa :
“Estas kio, boji ? “

Terurĉjo (Погледати профил) 09. мај 2007. 16.44.17

Rusio. Somero. McDonald's.

Charlie (Погледати профил) 10. мај 2007. 22.22.35

Terurĉjo:Usonano kaj anglo aliras al lifto.
Usonano parolas: "Ĉu ni eniĝu en elevator-on?"
Anglo miras: "Sed tio estas lift-o!"
Usonano: "Ĉu elevator-on oni inventis en Anglio?"
Anglo: "Ĉu la anglan oni inventis en Usono?"
Anglio kaj Usono estas du landoj dividitaj per la sama lingvo.

Terurĉjo (Погледати профил) 19. мај 2007. 21.34.03

Sur tablo kuŝas du libroj: tre maldika kaj tre dika.
La unua, maldika, estas "Vira logiko".
La dua, dika, estas "Virina logiko", volumo № 1.

Mielo (Погледати профил) 19. мај 2007. 21.47.50

Terurĉjo ! Kie estas via kara malnova foto ?

Charlie (Погледати профил) 19. мај 2007. 22.33.10

Terurĉjo:Sur tablo kuŝas du libroj: tre maldika kaj tre dika.
La unua, maldika, estas "Vira logiko".
La dua, dika, estas "Virina logiko", volumo № 1.
Terurĉjo, vi vere estas filozofiisto rideto.gif

黄鸡蛋 (Погледати профил) 20. мај 2007. 01.19.28

Terurĉjo:Sur tablo kuŝas du libroj: tre maldika kaj tre dika.
La unua, maldika, estas "Vira logiko".
La dua, dika, estas "Virina logiko", volumo № 1.
Malvarme...

Kaj, kial la "Vira logiko" estas libro, sed ne unu paĝo sur la dua libro?

Mendacapote (Погледати профил) 20. мај 2007. 01.25.58

Ho, Terurcjo, mi tre ŝatas vian novan foton! Gratulon! rido.gif

Вратите се горе