Nova anekdotaro
de Terurĉjo, 2007-majo-09
Mesaĝoj: 54
Lingvo: Esperanto
Terurĉjo (Montri la profilon) 2007-oktobro-05 05:22:23
Ŝerco
- Junulo, ĉu vi povas al mi klarigi, - furiozas kolerega patro de iu junulino - kial vi kisis mian filinon en tiu malluma angulo?
- Jes-jes, paĉjo, kiam mi ŝin vidis ĉe la lumo, mi mem demandis min pri la samo.
Mi ne komprenis, kies estas la patro?
snds24 (Montri la profilon) 2007-oktobro-05 06:07:37
Terurĉjo:Tiun ŝercon mi hodiaŭ legis en la ĉefpaĝo de la paĝaro.Eble en mallumo la junulo kisis sian fratinon? Erare
Ŝerco
- Junulo, ĉu vi povas al mi klarigi, - furiozas kolerega patro de iu junulino - kial vi kisis mian filinon en tiu malluma angulo?
- Jes-jes, paĉjo, kiam mi ŝin vidis ĉe la lumo, mi mem demandis min pri la samo.
Mi ne komprenis, kies estas la patro?
yugary (Montri la profilon) 2007-oktobro-15 06:37:44
La poeto diris: "Ho, rigardu tion! En Skotlando ekzistas ne nur blankaj ŝafoj, sed ankaŭ nigraj."
La filozofo aldonis: "Ne, vi malpravas. Vi volas diri ke en Skotlando ekzistas almenaŭ unu ŝafo nigra."
La matematikisto protestis: "Oj, kiel stultaj vi estas! Oni devus diri ke en Skotlando ekzistas almenaŭ unu ŝafo, kiu havas almenaŭ unu flankon, kiu estas nigra."
rosto (Montri la profilon) 2007-novembro-16 07:01:21
rosto (Montri la profilon) 2007-novembro-16 10:46:51
Terurĉjo (Montri la profilon) 2007-novembro-20 21:02:16
Saluton, mi estas Belorusa viruso. Pro terurega mizero de mia kreinto kaj malalta nivelo de evoluo de komputilaj teknologioj en mia lando mi ne kapablas malutili vian komputilon iel ajn.
Tial mi petegas vin forigi iun tre gravan dosieron de via komputilo, kaj poste dissendi min retpoŝte al ajnaj adresoj.
Anticipe dankema pro interkompreno kaj kunlaborado.
horsto (Montri la profilon) 2007-novembro-21 21:09:47
Sxak (Montri la profilon) 2007-novembro-22 14:21:20
horsto:Estas ja vere bedaŭrinda kaj kompatinda viruso. Mi tuj forigis kelkajn dosierojn kaj sendis la viruson al amikoj, sed mi timas ke ili nek komprenas la rusan, nek la Esperantan lingvon.Vi ne forigis gravajn dosierojn ĉar foriginte vere gravajn dosierojn vi ne povus disseni ĝin al viaj amikoj
Matthieu (Montri la profilon) 2007-novembro-22 15:54:03
Terurĉjo:Saluton, mi estas Belorusa viruso. Pro terurega mizero de mia kreinto kaj malalta nivelo de evoluo de komputilaj teknologioj en mia lando mi ne kapablas malutili vian komputilon iel ajn.Haha, mi jam ricevis tian mesaĝon, sed en la franca. Tie temis pri belga viruso.
Tial mi petegas vin forigi iun tre gravan dosieron de via komputilo, kaj poste dissendi min retpoŝte al ajnaj adresoj.
Anticipe dankema pro interkompreno kaj kunlaborado.
(“Zdravstvujte”, kia vorto!)
horsto (Montri la profilon) 2007-novembro-22 16:41:14
Ŝak:Vi ne forigis gravajn dosierojn ĉar foriginte vere gravajn dosierojn vi ne povus disseni ĝin al viaj amikojVi pravas, tial mi ne uzis la vorton grava.