K vsebini

Nova anekdotaro

od Terurĉjo, 09. maj 2007

Sporočila: 54

Jezik: Esperanto

Terurĉjo (Prikaži profil) 05. oktober 2007 05:22:23

Tiun ŝercon mi hodiaŭ legis en la ĉefpaĝo de la paĝaro.

Ŝerco
- Junulo, ĉu vi povas al mi klarigi, - furiozas kolerega patro de iu junulino - kial vi kisis mian filinon en tiu malluma angulo?
- Jes-jes, paĉjo, kiam mi ŝin vidis ĉe la lumo, mi mem demandis min pri la samo.

Mi ne komprenis, kies estas la patro?

snds24 (Prikaži profil) 05. oktober 2007 06:07:37

Terurĉjo:Tiun ŝercon mi hodiaŭ legis en la ĉefpaĝo de la paĝaro.

Ŝerco
- Junulo, ĉu vi povas al mi klarigi, - furiozas kolerega patro de iu junulino - kial vi kisis mian filinon en tiu malluma angulo?
- Jes-jes, paĉjo, kiam mi ŝin vidis ĉe la lumo, mi mem demandis min pri la samo.

Mi ne komprenis, kies estas la patro?
Eble en mallumo la junulo kisis sian fratinon? Erare ridulo.gif

yugary (Prikaži profil) 15. oktober 2007 06:37:44

Tri amikoj vojaĝadis tra Skotlando per vagonaro. Unu estis poeto; alia, filozofo; kaj la tria, matematikisto. Pasante inter montoj, ili vidis multajn gregojn da ŝafoj, ĉiuj blankaj krom unu sola nigra kiu frapis la okulojn pro la kontrasto.

La poeto diris: "Ho, rigardu tion! En Skotlando ekzistas ne nur blankaj ŝafoj, sed ankaŭ nigraj."

La filozofo aldonis: "Ne, vi malpravas. Vi volas diri ke en Skotlando ekzistas almenaŭ unu ŝafo nigra."

La matematikisto protestis: "Oj, kiel stultaj vi estas! Oni devus diri ke en Skotlando ekzistas almenaŭ unu ŝafo, kiu havas almenaŭ unu flankon, kiu estas nigra."

rosto (Prikaži profil) 16. november 2007 07:01:21

Pri ŝafoj. Mi opinias, ke tiuj tri vojaĝantoj eraris. Tie estis ne nigra ŝafo, sed hundo. Hundo de ia rasa, nomata erdelo (aŭ erdel-terjero). Tio estas skotlanda raso de hundoj, kaj tiuj ĉi hundoj tre similas al ŝafoj.

rosto (Prikaži profil) 16. november 2007 10:46:51

Jen foto de erdelo

Terurĉjo (Prikaži profil) 20. november 2007 21:02:16

Здравствуйте, я Белорусский вирус. По причине ужасной бедности моего создателя и низкого уровня развития технологий в нашей стране я не способен причинить какой-либо вред Вашему компьютеру. Поэтому очень прошу Вас, пожалуйста, сотрите сами какой-нибудь важный для Вас файл, а потом разошлите меня по почте другим адресатам. Заранее благодарю за понимание и сотрудничество.
Saluton, mi estas Belorusa viruso. Pro terurega mizero de mia kreinto kaj malalta nivelo de evoluo de komputilaj teknologioj en mia lando mi ne kapablas malutili vian komputilon iel ajn.
Tial mi petegas vin forigi iun tre gravan dosieron de via komputilo, kaj poste dissendi min retpoŝte al ajnaj adresoj.
Anticipe dankema pro interkompreno kaj kunlaborado.

horsto (Prikaži profil) 21. november 2007 21:09:47

Estas ja vere bedaŭrinda kaj kompatinda viruso. Mi tuj forigis kelkajn dosierojn kaj sendis la viruson al amikoj, sed mi timas ke ili nek komprenas la rusan, nek la Esperantan lingvon.

Sxak (Prikaži profil) 22. november 2007 14:21:20

horsto:Estas ja vere bedaŭrinda kaj kompatinda viruso. Mi tuj forigis kelkajn dosierojn kaj sendis la viruson al amikoj, sed mi timas ke ili nek komprenas la rusan, nek la Esperantan lingvon.
Vi ne forigis gravajn dosierojn ĉar foriginte vere gravajn dosierojn vi ne povus disseni ĝin al viaj amikoj ridulo.gif

Matthieu (Prikaži profil) 22. november 2007 15:54:03

Terurĉjo:Saluton, mi estas Belorusa viruso. Pro terurega mizero de mia kreinto kaj malalta nivelo de evoluo de komputilaj teknologioj en mia lando mi ne kapablas malutili vian komputilon iel ajn.
Tial mi petegas vin forigi iun tre gravan dosieron de via komputilo, kaj poste dissendi min retpoŝte al ajnaj adresoj.
Anticipe dankema pro interkompreno kaj kunlaborado.
Haha, mi jam ricevis tian mesaĝon, sed en la franca. Tie temis pri belga viruso. rido.gif

(“Zdravstvujte”, kia vorto!)

horsto (Prikaži profil) 22. november 2007 16:41:14

Ŝak:Vi ne forigis gravajn dosierojn ĉar foriginte vere gravajn dosierojn vi ne povus disseni ĝin al viaj amikoj ridulo.gif
Vi pravas, tial mi ne uzis la vorton grava.

Nazaj na začetek