La fina venko
av jan aleksan, 11 juli 2008
Meddelanden: 10
Språk: Esperanto
jan aleksan (Visa profilen) 11 juli 2008 07:46:40
Miland (Visa profilen) 11 juli 2008 09:11:06
jan aleksan:Kio estas?La fina venko estas la kredo ke, iutage Esperanto iĝos la dua lingvo de ĉiuj homoj. Miaopinie, la historio de la movado ne verŝajnigis ĉi tiun kredon. Tamen, eble E-o iĝos aldona aŭ elektebla komunikilo en internaciaj organizoj aŭ kunvenoj pro, kaj la kosto de tradukado inter multe da lingvoj, kaj la malfacileco de la angla por multaj.
jan aleksan (Visa profilen) 11 juli 2008 09:40:18
mnlg (Visa profilen) 11 juli 2008 10:06:01
jan aleksan:ĉu bona ideo uzi militan dirmanieron ?venk/i laŭ mia scio ne nur rilatas al militoj sed ankaŭ al vet(lud)oj, sportoj, ktp.
Mikaelo (Visa profilen) 11 juli 2008 10:45:44
mnlg:ankaŭ venki ekzamenojn, obstaklojn, malfacilaĵojn...jan aleksan:ĉu bona ideo uzi militan dirmanieron ?venk/i laŭ mia scio ne nur rilatas al militoj sed ankaŭ al vet(lud)oj, sportoj, ktp.
diogotux (Visa profilen) 11 juli 2008 12:11:03
Miland:Miland tre bone klarigis mallonge. Jen pliaj informoj http://eo.wikipedia.org/wiki/Fina_venko.jan aleksan:Kio estas?La fina venko estas la kredo ke, iutage Esperanto iĝos la dua lingvo de ĉiuj homoj. Miaopinie, la historio de la movado ne verŝajnigis ĉi tiun kredon. Tamen, eble E-o iĝos aldona aŭ elektebla komunikilo en internaciaj organizoj aŭ kunvenoj pro, kaj la kosto de tradukado inter multe da lingvoj, kaj la malfacileco de la angla por multaj.
Rudolf F. (Visa profilen) 15 juli 2008 21:08:45
Similan kriterion oni nomas, kiam oni parolas pri la Fundamento. Ĝi estu ŝanĝata nur tiam, kiam sufiĉa monda potenco pretas transpreni Esperanton kaj havas la potencon, tiam ankaŭ realigi iujn bezonatajn ŝanĝojn.
La difino "dua lingvo por ĉiu" estas atingebla de absolute neniu lingvo. Tial neniu lingvo iam ajn spertos la "finan venkon".
Nome, se iu instanco havus tioman potencon por tiom premi ĉiun individuan homon de la mondo, tiam tiu simple perforte distribuus tiun lingvon kiel unuan kaj nuran kaj ne kiel nur duan.
La slogano "Esperanto - la dua lingvo por ĉiu" NE signifas, ke estas la celo, ke ĉiu homo en la mondo havu ĝin kiel duan lingvon. La slogano signifas nur, ke estas oferto por ĉiu homo. Pro tiu miskompreneblo oni pli bone evitu tiun sloganon aŭ uzu ĝin nur en ne misgvidebla formo.
Mi estas "finvenkisto" en tiu senco, ke mi alstrebas, ke ĉiu homo havu la ŝancon, konatiĝi kun Esperanto kaj lerni ĝin, sed mi ne havas la iluzion, ke ĉiu homo akceptos ĝin; multaj ankaŭ simple intelekte ne kapablas, lerni iun fremdan lingvon ajn, eĉ la simplan Esperanton ne.
Sxak (Visa profilen) 30 juli 2008 16:47:08
Terurĉjo (Visa profilen) 30 juli 2008 20:22:43
Miland (Visa profilen) 3 augusti 2008 20:16:38
Rudolf F.:Laŭ mia kompreno "fina venko" signifas pli modestan celon, nome, ke Esperanto estas ekuzata de (minimume) unu internacia grava instanco...Diri tion estas ŝanĝi la historian ideon de la 'fina venko.' Ziko van Dijk (antaŭe Ziko Sikosek) en Esperanto sen mitoj, parto III.1(a), klarigas ke tradiciaj Esperantistoj, komencante kun Zamenhof mem, kredis en la 'fina venko' de la lingvo kiel mi definis la terminon. Ili verŝajne eraris. Okazas!
Sed estas gradoj de sukceso; tion, kion vi difinis, ŝajnas al mi iu grado de sukceso, kaj estas esperebla celo.