Till sidans innehåll

Seksneŭtralaj vortoj en Esperanto

av Jxusteno, 20 november 2019

Meddelanden: 45

Språk: Esperanto

Jxusteno (Visa profilen) 21 november 2019 15:09:51

Al mi ankaŭ ŝajnas, ke estus tre oportune uzi la pronomon "ĝi", kiel seksneŭtralan, sed estas grave, ke oni uzu ĝin ne nur por paroli pri la persono, kies sekso estas nekonata aŭ pri l' neduumulo, sed ankaŭ pri l' evidente iĉa kaj ina persono.

Altebrilas (Visa profilen) 21 november 2019 17:54:36

La celoj de "mia" (fakte, ĝi unuafoje estis farita de aliaj personoj) propono:
1) Povi paroli pri la homo sen mencii rian sekson (nu, oni ja povas paroli pri homo sen mencii rian aĝon aŭ naciecon).
2) Povi paroli pri la homo, kies sekso estas nekonata
3) Povi paroli pri la neduumulo
4) Ne mallogi komencantojn per tio, ke la inaj vortoj estas farataj el la iĉaj vortoj (la kvara argumento tamen kredeble ne estas tiom grava...).
Tio aspektas kiel komika skeĉo:

- Kiel paroli pri homo, kies sekso estas nekonata?
- Diru tutsimple : "homo, kies sekso estas nekonata" !

Vi mem uzis tiun frazon (mi forigis "la", ĉar ĝi ne utilas), pruvante ke tia parolado eblas. Kial vi bezonas ŝanĝi la lingvoj por fari ion, kion vi jam povas fari?

Paroli pri X estas unu afero.
Alia estas devigi homojn uzi strangajn formojn en ĉiu trian frazon, nur por montri al la publiko, ke X estas grava afero por la parolanto.

Jen alia same paradoksa demando: Se respekto de la Fundamento estas grava por mi - ĉar mi pensas, ke ĝi gravas por la sukceso de nia lingvo - kiel do mi devas esprimiĝi?

Jxusteno (Visa profilen) 21 november 2019 18:47:44

La Fundamento ne malpermesas uzi novajn efektive necesajn vortojn. Pli detale pri tio bonvolu legi en la Antaŭparolo de la Fundamento de Esperanto. La vorto "homo" estas seksneŭtrala, tial ĉe ĝi klarigoj pri sekso ne nepre estas bezonataj. Sed ekzemple, se parolendus pri parento aŭ eŝo, kies sekso estas nekonata aŭ kiu estas neduumulo, kiun vorton vi uzus?

robinvdv (Visa profilen) 21 november 2019 21:05:37

Altebrilas:Diru tutsimple : "homo, kies sekso estas nekonata" !
Kiel mi parolu pri sahodo (= frato, fratino aŭ neduumulo en tia rilato), eŝo (= edzo, edzino aŭ neduumulo en tia rilato) aŭ parento (= patro, patrino aŭ neduumulo en tia rilato) de neduuma sekso laŭ vi? La vortoj frato, fratino, edzo, edzino, patro kaj patrino ne taŭgas, ĉar ili indikas genron. Kiel vi dirus "Mi iris al la kinejo kun mia eŝo kaj mia sahodo." en Esperanto?

"Mi iris al la kinejo kun du homoj, kies genroj estas neduumaj." estus tro nepreciza. Mi ŝatus precizigi mian rilaton al ili.

Altebrilas (Visa profilen) 22 november 2019 15:27:51

Gefrato aŭ geedzo taŭgas, ĉar "ge-" estas fundamenta, kaj ne ekzistas dek-sepa regulo, kiu diras, ke tia kunmetaĵo estas malpermesita.

nornen (Visa profilen) 22 november 2019 16:50:01

Altebrilas:Gefrato aŭ geedzo taŭgas, ĉar "ge-" estas fundamenta, kaj ne ekzistas dek-sepa regulo, kiu diras, ke tia kunmetaĵo estas malpermesita.
Sendube tio taŭgas, tamen ni konsultu la signifon de ge':

Zamenhof:ge' les deux sexes réunis; ex. patr' père ― ge'patr'o'j les parents (père et mère) | of both sexes; e. g. patr' father ― ge'patr'o'j parents | beiderlei Geschlechtes; z. B. patr' Vater ― ge'patr'o'j Eltern; mastr' Wirth ― ge'mastr'o'j Wirth und Wirthin | обоего пола, напр. patr' отецъ ― ge'patr'o'j родители; mastr' хозяинъ ― ge'mastr'o'j хозяинъ съ хозяйкой | obojej płci, np. patr' ojciec ― ge'patr'o'j rodzice; mastr' gospodarz ― ge'mastr'o'j gospodarstwo (gospodarz i gospodyni).
Konsekvence "gefrato" estas tute regula vorto signifanta "frato de ambaŭ seksoj"; same "geedzo" estas "edzo de ambaŭ seksoj". Temas pri ambaŭseksuloj.

nornen (Visa profilen) 22 november 2019 17:38:07

robinvdv:
Altebrilas:Diru tutsimple : "homo, kies sekso estas nekonata" !
Kiel mi parolu pri sahodo (= frato, fratino aŭ neduumulo en tia rilato), eŝo (= edzo, edzino aŭ neduumulo en tia rilato) aŭ parento (= patro, patrino aŭ neduumulo en tia rilato) de neduuma sekso laŭ vi? La vortoj frato, fratino, edzo, edzino, patro kaj patrino ne taŭgas, ĉar ili indikas genron. Kiel vi dirus "Mi iris al la kinejo kun mia eŝo kaj mia sahodo." en Esperanto?

"Mi iris al la kinejo kun du homoj, kies genroj estas neduumaj." estus tro nepreciza. Mi ŝatus precizigi mian rilaton al ili.
Se gravas substreki la neduumecon:
Mi iris al la kinejo kun mia fratulo, kiu estas triuma, kaj mia edzulo (edziĝinto), kiu estas kvaruma.

robinvdv (Visa profilen) 22 november 2019 17:47:02

La sufikso -ul- ne igas vorton seksneŭtrala, "virulo" ne estas simple "homo", same kiel "patrulo" aŭ "patrinulo" ne estas simple "parento". Aldone oni jam uzas la vorton "fratulo" kiel titolon por viraj membroj de certaj religiaj grupoj.

Zam_franca (Visa profilen) 22 november 2019 18:09:51

robinvdv:
Zam_franca:Via reformo ja malfaciligus Esperanton. Vi proponas sensencajn vortojn.
Tiu ideo efektive plifaciligas kaj riĉigas Esperanton, ĉar sen tiaj vortoj tute ne eblas paroli genroneŭtrale.

Kiel oni parolu pri neduuma eŝo? Kiel oni demandu al iu ion pri riaj parentoj? Se oni uzus la vorton "gepatroj", oni aŭtomate faras la aĉan supozon, ke temas pri du personoj de malsamaj genroj, sed ne nepre estas tiel en nia nuna mondo.
Kiel vi faras en via denaska lingvo? Mia ne kapablas fari tion. Esperanto ankaŭ, sed ĝi havas pli da ruzaĵoj :
Neduuma edzo sufiĉas. Estas kiel ina edzo. Ina edzo estas korekta, eĉ se ni pli ofte uzas la vorton edzino. Neduumedzo verŝajne korekta estas ankaŭ.
Tiel neduum-patroj, ktp... Mi proponas konstrui vortojn kun neduum- anstataŭ vir-

Sed notu bone, ke mi konsideras, ke :
Tiuj homoj estas maloftegaj.
Tiaj vortoj (eŝo, ktp) ja estas malfacilaj.

Zam_franca (Visa profilen) 22 november 2019 18:24:50

Jxusteno:La vortoj "sahodo" kaj "ĉaĉo" havas hindan devenon. "Eŝo" havas turkan devenon.
Certe. Sed rigardu, mi ne memoris la ne-seksneŭtralajn vortojn, kiujn ili anstataŭigi, kaj nun mi ne tute memoras konas plu siajn signifojn!

Pri neeŭropaj vortoj : multe da kulturaj vortoj ankoraŭ ne estas tradukitaj. Ekzemplo : preciza nomo de iu amazonia instrumento. Ĝi ne venas el la hispana aŭ el la portugala.

Tillbaka till toppen