Till sidans innehåll

Stängd
Max. 500 messages.

Ŝercoj

av StefKo, 17 mars 2020

Meddelanden: 501

Språk: Esperanto

nornen (Visa profilen) 3 november 2020 21:22:10

Rovniy_Sergey:
nornen:Atenta paro valoras samon kiel du.
Senatenta paro valoras samon kiel tri.
Saluton kara amiko, hieraŭ mi eksciis ke vi loĝas en centra Ameriko, sed mi ĉiam pensis ke vi loĝas sur sudo de norda Ameriko. ridego.gif

Mi memoras vian ŝercon pri bebo. okulumo.gif
Jes, ni estas la lasta bastiono defendanta Centramerikon kontraŭ la nordo.

sergejm (Visa profilen) 3 november 2020 22:41:31

Alvenas viro al junulino kaj flustras: "Via ŝvenzo malagrafiĝis".
Ŝi ekkontrolas intimaj vestojn, sed poste ekscias, ke ĉi tio estas agrafo de orelornamaĵo.

Rovniy_Sergey (Visa profilen) 4 november 2020 16:20:43

En balotejo en Miĉigano estis konfuzo kun balotiloj de Omsko kaj Tomsko.

sergejm (Visa profilen) 4 november 2020 21:05:42

Trafinto ŝanĝis kun Stalin sian loĝejon en provinca Rusia urbo je logejo en centro de Moskvo en 1941 jaro.
- Mi pensas, ke la ŝanĝo ne estas egalpreza: en la mia estas interreto, sed en 1941 jaro ne.

Rovniy_Sergey (Visa profilen) 5 november 2020 05:40:36

Infanoj:
- Mia paĉjo havas fortan plej novan Ajfonon!
- Kaj mia havas lastan plej multekostan Leksus(on)!
- Kaj mia havas grizan raton kun vosto en kelo!
Ĉiuj kune:
- Ooo ... Vaaaŭ .... !?! Montru-uuu al ni...!

Rovniy_Sergey (Visa profilen) 5 november 2020 07:33:54

Viro venas al restoracio kaj diras al kelnero:
- Кarafon da vodko, kaj ion laŭ via gusto.
Kelnero:
- Bone, мi notаs: "du karafojn da vodko".

StefKo (Visa profilen) 5 november 2020 09:00:30

sergejm:Alvenas viro al junulino kaj flustras: "Via ŝvenzo malagrafiĝis".
Ŝi ekkontrolas intimaj vestojn, sed poste ekscias, ke ĉi tio estas agrafo de orelornamaĵo.
Kio estas "ŝvenzo"? Eble ia elpensita vorto?

StefKo (Visa profilen) 5 november 2020 09:49:07

Drinkulo ĉiam trovas la ekskuzon

Unu viro venas al drinkejo kaj mendas viskion en tri apartaj glasetoj. Li eltrinkas unu kaj komencas konversacion kun la drinkejisto, finfine li trinkas la restajn du. Ĉi tio okazas dum la venontaj tagoj kaj la drinkejisto fine diras:
– Vi scias, mi povas verŝi al vi trioble en unu glason.
La viro rediras:
– Ne, mi preferas tiel. Sciu, mi estas forte ligita kun miaj du fratoj. Ili ambaŭ nun estas en Irlando kaj ĉiu ĉi glaso reprezentas unu el ni. Tiel mi povas esti pli proksima al ili kaj senti, kvazaŭ ni ĉiuj eliris por drinki. La drinkejisto kapjesas kaj verŝas laŭkutime. Ĉi tio okazas dum kelkaj monatoj, ĝis la viro mendas du drinkaĵojn unu tagon. La drinkejisto konsideras, ĉu io malbona ne okazis al unu el liaj fratoj. Li renkontadis ĉi tiun viron en la pasintaj monatoj, kaj li sentas bezonon demandi lin pri tio.
– Ĉu ĉio estas en ordo?
– Kion vi celas? – la viro demandas.
– Hm... vi mendadis tri drinkaĵojn dum ĉi tiuj monatoj kaj hodiaŭ vi mendis nur du. Ĉu io okazis al unu el viaj fratoj?
– Ne – la ulo respondas – mi ĵus promesis al mia edzino, ke mi ĉesos drinki.

Rovniy_Sergey (Visa profilen) 5 november 2020 10:07:38

StefKo:Drinkulo ĉiam trovas la ekskuzon
Du amikinoj parolas:
1: - Mia edzo drinkas ĉiutage. malgajo.gif
2: - Kaj mia nur dum festotagoj aŭ baneja tago.
Subite edzo de dua virino envenas kaj diras:
- Lusja, ĉu estas festo hodiaŭ?
- Ne.
- Nu, okaze de tio mi iras al banejo.

sergejm (Visa profilen) 5 november 2020 16:04:08

StefKo:Kio estas "ŝvenzo"? Eble ia elpensita vorto?
Швенза (ruse) estas agrafo de orelornamaĵo. Ĉi tiun vorton scias malmultoj, ekz. juvelistoj.
En Esperanto ĉi tiu vorto verŝajne ne estas necesa.

Tillbaka till toppen