Meddelanden: 22
Språk: Esperanto
pohli (Visa profilen) 9 oktober 2009 08:47:43
Ŝak:"etwas Neues" tradukiĝas laŭvorte kiel "iu novo", kvankam ĝi havas la sencon de "io nova". Oni ne povas diri "Neues etwas". Eblas la frazo "Das ist ein neues Etwas", sed tio estas vortludo kaj signifas "Tio estas nova aĵo" (la majuskla E ankaŭ ĉi tie montras la substantiviĝo de "Etwas").horsto:hm. Kaj ĉu en la germana povas esti la vortkombino "io adjektivo"? Se jes, do kiun lokon ĉi tie okupas adjektivo?
Fakte "Neues" rolas ĉi tie kiel substantivo, tial ĝi estas skribita kun majuskla komenca litero.
Mi neniam vidis, ke iu esperantisto kun hindeŭropa denaska lingvo ie skribus "adjektivo io", do mi konkludas, ke la vortordo "io adjektivo" estas kutima en ĉiuj hindeŭropaj lingvoj, ĉu mi ne pravas?
Jes, "io [adjektivo]" estas kutima al mi kiel germanparolanto (kvankam Esperanto ja permesas ambaŭ ordojn), sed "io adjektivo" devas esti "iu adjektivo", kiun vi certe ne volis diri
Iĉo (Visa profilen) 11 oktober 2009 09:20:56
pohli:Jes, "io [adjektivo]" estas kutima al mi kiel germanparolanto (kvankam Esperanto ja permesas ambaŭ ordojn), sed "io adjektivo" devas esti "iu adjektivo", kiun vi certe ne volis diriKion vi intencis per tiu laste frazo? "Iu adjektivo" ja estas prava se vi vere uzas la vorton "adjektivo", kiu ja estas substantivo. Sed se oni uzas unu adjektivo, ekz. bela, eblas kaj "io bela" (por aĵo) kaj "iu bela" (por homo).
En la angla eblas ili ambaŭ: something beautiful, someone beautiful.