Ujumbe: 63
Lugha: Esperanto
Lisica (Wasifu wa mtumiaji) 30 Oktoba 2007 11:05:51 asubuhi
Mi loĝas en Aŭstrujo, mia gepatra lingvo estas Sloveno. Pro tio mi komprenas iom Slovion.
Mi havas peton: Diru kiam mi faris erarojn!
Mi komencis lerni Esperanton 28.10.
@Terurĉjo : "Novi mednarodni jezik!" - Slovene
Terurĉjo (Wasifu wa mtumiaji) 30 Oktoba 2007 11:36:12 asubuhi
Mi jam redaktis mian mesaĝon de la 29-a de aŭgusto. Vidu ĝin.
Jen la unua via eraro: via denaska lingvo nomiĝas ne sloveno, sed la slovena (lingvo).
Ĉu vi fakte estas vulpino?
Lisica (Wasifu wa mtumiaji) 30 Oktoba 2007 12:04:38 alasiri
Slovena, Germana, Itala ... Ĉu oni skribas vortoj kun granda aŭ malgranda prima literon?
Terurĉjo (Wasifu wa mtumiaji) 30 Oktoba 2007 8:43:43 alasiri
Lisica en sia unua mesaĝo:Mi havas peton: Diru kiam mi faris erarojn!Mi jam skribis pri tio, ke Lernu! estas lerna kaj instrua paĝaro. Tial neniu ofendiĝu, ke oni korektas fremdajn erarojn aŭ konsilas pri pli ĝustaj vortoj aŭ esprimoj (frazoj). Ĉu konsentite?
Lisica en sia dua mesaĝo:Ne, mi ne estas vulpino^^ Mi ne sciis kiel mi povus nomi kaj mi skribis "Lisica"...Ne, mi ne estas vulpino^^. Mi ne sciis kiel mi povus nomiĝi (nomi min)
Slovena, Germana, Itala ... Ĉu oni skribas vortoj kun granda aŭ malgranda prima literon?
kaj mi skribis "Lisica"...
Slovena, Germana, Itala ... Ĉu oni skribas vortojn kun granda aŭ malgranda komenca litero
Respondo: Oni skribas vorton kun granda komenca litero (majusklo), se la vorto estas propra nomo, ekzemple Esperanto, Linguna, Terurĉjo, Slovena respubliko, Lisica, Nigra maro, Luno. Krom tio, ĉiu propozicio komenciĝas per majusklo.
En ceteraj kazoj estas uzataj malgrandaj literoj - minuskloj. Kiam temas pri nomoj de lingvoj, tiaj nomoj estas: la slovena, la germana, la itala, la rusa, la angla kaj tiel plu.
Ekzemplo: Mi scias la rusan, la germanan, la italan kaj Esperanton.
Lisica (Wasifu wa mtumiaji) 31 Oktoba 2007 9:44:03 asubuhi
Ladek (Wasifu wa mtumiaji) 11 Machi 2008 12:16:08 alasiri
rosto (Wasifu wa mtumiaji) 16 Machi 2008 10:10:54 asubuhi
Slovianski estas prilaborita de 2006 jaro de kelkaj personoj, kaj laboro ankoraŭ ne estas finita.
Terurĉjo (Wasifu wa mtumiaji) 16 Machi 2008 12:16:30 alasiri
Slavoj ne bezonas unuecan komunan lingvon. Tiu kreado estas senutila kaj vana.
Oni nur elspezas impostojn por tremigi aeron.
Terurĉjo (Wasifu wa mtumiaji) 16 Machi 2008 1:37:52 alasiri
Se al slavoj estos bezonata komuna lingvo, ne indos ĝin konstrui, ĉar ĝi jam ekzistas, kaj ni ĉiuj bone konas ĝin.
Tiu mirinda lingvo estas la ukrainia!
Kial la ukrainia taŭgas por roli la komunan tutslavan?
Ĉar ĝi estas la plej malnova slava lingvo - ĝi kalkulas sian historion kiel dekkvin mil-jaran!!!
Imagu, sergejm, ke, dum niaj prauloj ankoraŭ sidis sur arboj en antikvaj arbaroj kun ŝtonaj marteloj, praŭloj de ukrainoj jam konstruis urbojn, plugis kampojn, plantis terpomojn kaj "malsovaĝigis" hundojn kaj porkojn.
Laŭ asertoj de ukrainiaj filologoj, la lingvo estas ne nur la plej malnova, ĝi devenas de Venuso kaj ĝin donacis al tutmonda homaro venusanoj por krei ĉiujn aliajn lingvojn, kiuj siavice originis de la ukrainia.
Efektive, la lingvo devas nomiĝi la rusa, sed, kiel bone konate, antaŭ tri cent jaroj, ni, rusoj, kovritaj per densa nokta mallumo, malamike ŝtelis la fieran nomon. De post tiu tempo la lingvo nomiĝas kiel la ukrainia.
Mi alvokas vin kaj ĉiujn progresemajn slavojn - lernu la ukrainian kiel la plej malnovan, la plej komunan kaj la plej taŭgan por ni ĉiuj, slavaro!
Espi (Wasifu wa mtumiaji) 16 Machi 2008 4:30:49 alasiri
Terurĉjo:Respondo: Oni skribas vorton kun granda komenca litero (majusklo), se la vorto estas propra nomo, ekzemple Esperanto, Linguna, Terurĉjo, Slovena respubliko, Lisica, Nigra maro, Luno. Krom tio, ĉiu propozicio komenciĝas per majusklo.Saluton Terurĉjo,
rilate al propraj nomoj mi opinias, ke ĉiuj partoj de propra nomo oni skribas majuskle.
Ekz. "Slovena Respubliko", "Nigra Maro", k.t.p.
Ankaŭ "Respubliko" kaj "Maro" estas partoj de la propraj nomoj!
Amike kaj salutante vin
Klaus-Peter