Al la enhavo

ĉu lingvo de frenezuloj?

de paulogeyer, 2006-oktobro-12

Mesaĝoj: 18

Lingvo: Esperanto

paulogeyer (Montri la profilon) 2006-oktobro-12 04:26:39

Mi ne estas aktiva ĉe la movado, fakte, mi nur ŝatas la lingvon, ĝi estas amuza, facila, kaj interesega... vi ĉiuj bone scias pri tio.

SED, miaj amikoj, pensas ke mi estas freneza, nur mi scipovas esperanton, nur mi. Iuj eĉ pensis, "kia interesa lingvo", sed ne lernis ĝin.

Do, ĉu same okazas al vi?
Ĉu viaj amikoj interesiĝas pri esperanto aŭ ne?

cution (Montri la profilon) 2006-oktobro-12 04:35:27

Fakte, la plejparto de miaj amikoj ja interesiĝas pri lingvoj ĝenerale, kaj ankaŭ pri esperanto, sed la plejparto ne tiom ke ili vere lernos ĝin..

gxosefo (Montri la profilon) 2006-oktobro-13 15:10:10

miaj amikoj volas lerni esperanton- sed mi ne povas instrui ĝin al ĉiuj... lango.gif

T0dd (Montri la profilon) 2006-oktobro-14 01:31:19

paulogeyer:Mi ne estas aktiva ĉe la movado, fakte, mi nur ŝatas la lingvon, ĝi estas amuza, facila, kaj interesega... vi ĉiuj bone scias pri tio.

SED, miaj amikoj, pensas ke mi estas freneza, nur mi scipovas esperanton, nur mi. Iuj eĉ pensis, "kia interesa lingvo", sed ne lernis ĝin.

Do, ĉu same okazas al vi?
Ĉu viaj amikoj interesiĝas pri esperanto aŭ ne?
Kvankam mi legas kaj skribas Esperanton preskaŭ ĉiutage, mi ankaŭ ne estas aktivulo en la movado. Mi ne havas kunparolantojn ĉi tie en Filadelfio, do mia tuta E-vivo estas interreta. Mi estas profesoro en universitato, tial mi ofte renkontas la kontraŭemon de intelektuloj, kiuj ĉiam kredas ke se Esperanto havus ian valoron aŭ gravecon, ili jam sciius pri ĝi. Mi ne kaŝas mian intereson pri Esperanto, nek de miaj kolegoj nek de miaj studentoj. Tamen, post pli ol 20 jaroj mi ne sukcesis interesi eĉ unu pri Esperanto. Jes ja, ili ĉiuj kredas ke Esperanto estas lingvo de stranguloj, se ne frenezuloj.

Novico Dektri (Montri la profilon) 2006-oktobro-14 15:20:10

Todd- ĉu vi estas tiu viro kiu faris vidblogon en youtube kiu nomixgas "Kiel trovi kunparolantojn"?

Simile kiel vi ĉiuj, miaj "amikoj" ne volas lerni Esperanton. La ideo de lernante alian lingvon estas tre enua al ili. Mi ofte provas konvinki ilin ke ĝi estas tre facile, tre klare, kaj tre bele, sed si tute ne volas aŭdi pri Esperanto. Do, mi neniam priparolas ĝin apud ili.

Bonvolegu korekti miajn erarojn. Mi sentas min kiel eterna komencanto, kaj mi vere volas pliboniĝi.

Benjamin

diogotux (Montri la profilon) 2006-oktobro-14 17:28:58

mi ekhavis konvinki mian fratinon lerni kaj uzi esperanto, sed mian fraton ne. Miaj amikoj tute ne scias pri esperanton kaj ne interesas pri tion.

T0dd (Montri la profilon) 2006-oktobro-15 00:53:40

Novico Dektri:Todd- ĉu vi estas tiu viro kiu faris vidblogon en youtube kiu nomixgas "Kiel trovi kunparolantojn"?
Jes, tio estas mi. Kiel vi sciis tion? Mi eksperimentas iom per Youtube, sed estas malfacile komuniki kun mikrofono kaj fotoaparato!
Simile kiel vi ĉiuj, miaj "amikoj" ne volas lerni Esperanton. La ideo de lernante alian lingvon estas tre enua al ili. Mi ofte provas konvinki ilin ke ĝi estas tre facile, tre klare, kaj tre bele, sed si tute ne volas aŭdi pri Esperanto. Do, mi neniam priparolas ĝin apud ili.
Ju pli "klera" estas la persono, des pli rapide tiu konkludas, ke Esperanto ne povas funkcii, aŭ ne ankoraŭ ekzistas, aŭ estas senkultura, aŭ eĉ kontraŭkultura.
Bonvolegu korekti miajn erarojn. Mi sentas min kiel eterna komencanto, kaj mi vere volas pliboniĝi.

Benjamin
Do kiu korektos la miajn?

Estas interesa fakto, ke en Usonaj universitatoj, la profesoroj estas plejparte tre maldeskstremaj (politike, kompreneble). Ili forte kritikas la imperiismajn emojn de la politikaj kaj kulturaj superpotencoj. Ili malŝatas "kulturan imperiismon." Tamen, ili often ĉeestas kunsidojn en kontinenta Eŭropo, kie la laborlingvo estas la angla, kaj ial tiu fakto ne tuŝas ilian konscion. Do mi diras ke ili ne rajtas balbuti kontraŭ kultura imperiismo dum ili prelegas angle en Eŭropo, atendante ke ĉiuj aliaj parolu angle.

Jes, sendube mi estas frenezulo.

yugary (Montri la profilon) 2006-oktobro-17 09:39:24

Miaj "kontraŭimperiismaj" amikoj (tio signifas "kontraŭusonemuloj") eĉ koleriĝas kiam mi mencias Esperanton, preferante la masoĥismon frakasi al si la kapon kontraŭ la muro de la angla lingvo. Kvankam mi ja estas fervora Esperantisto, pri la estonteco de nia lingvo mi iom post iom fariĝas senesperulo.

Gary Yu

T0dd (Montri la profilon) 2006-oktobro-17 17:13:01

yugary:Miaj "kontraŭimperiismaj" amikoj (tio signifas "kontraŭusonemuloj") eĉ koleriĝas kiam mi mencias Esperanton, preferante la masoĥismon frakasi al si la kapon kontraŭ la muro de la angla lingvo. Kvankam mi ja estas fervora Esperantisto, pri la estonteco de nia lingvo mi iom post iom fariĝas senesperulo.

Gary Yu
Mi kredas ke la estonteco de Esperanto multe similos al ĝia nuna stato. Ĝi ekzistas; ĝi funkcias; iu ono de la homaro uzas ĝin plezure kaj kontente--kaj la cetero de la mondo tute malatentas ĝin.

Sitnarf (Montri la profilon) 2006-oktobro-17 18:07:26

T0dd:
yugary:Miaj "kontraŭimperiismaj" amikoj (tio signifas "kontraŭusonemuloj") eĉ koleriĝas kiam mi mencias Esperanton, preferante la masoĥismon frakasi al si la kapon kontraŭ la muro de la angla lingvo. Kvankam mi ja estas fervora Esperantisto, pri la estonteco de nia lingvo mi iom post iom fariĝas senesperulo.

Gary Yu
Mi kredas ke la estonteco de Esperanto multe similos al ĝia nuna stato. Ĝi ekzistas; ĝi funkcias; iu ono de la homaro uzas ĝin plezure kaj kontente--kaj la cetero de la mondo tute malatentas ĝin.
Mi ankaŭ pensas, ke Esperanto certe ne mortos. Sed eble eĉ vastiĝos, se kontinuos la globalizado, ĉar kelkaj homoj simple ekscios, ke tion ne ŝatas al ili.

Junuloj, kiujn mi konas tute ne scias, kio estas Esperanto kaj kiam ili ekscios ion pri ĝi, iam ili ekinteresos.
Sed pli maljunaj homoj plimalpli ĉiam havas negativan opinion, tio estas eble por tio, ke mi vivas en postkomunista lando kaj tial tiuj homoj ŝatas la anglan.

Reen al la supro