Al la enhavo

Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.

A aŭ B? Elektu!

de Kokcineleto, 2008-novembro-22

Mesaĝoj: 6620

Lingvo: Esperanto

Filu (Montri la profilon) 2008-novembro-28 23:31:00

Tien aŭ reen?
Reen, ĉar ĉiam oni revenas al tiu ĉi fadeno.

Eks-terano aŭ ekster-terano?

white knight (Montri la profilon) 2008-novembro-29 09:38:19

Ekster-terano, ĉar eble pli interesa.

hundo aŭ kato ?

white knight (Montri la profilon) 2008-novembro-29 09:44:03

paigo:
Submarŝipo aŭ aerŝipo?
aerŝipo. Mi ne ami la maro, mi logas la kontinento.

Ĉu mi rajtas korekti vian frazon ? - Mi ne amAS la maroN, mi loĝas (logi = locken) sur kontinento.

jan aleksan (Montri la profilon) 2008-novembro-29 12:05:58

white knight:Ekster-terano, ĉar eble pli interesa.

hundo aŭ kato ?
Kato. Aparta dediĉita respondo al Mimi.

Darth Vader aŭ Saŭrono?

paigo (Montri la profilon) 2008-novembro-29 12:34:39

Darth Vader aŭ Saŭrono?
Estas demando malfacila. Mi elserĉi Saŭronon, ĉar Darth Vader malagrablan kostumon havas.

piano aŭ gitaro?

Filu (Montri la profilon) 2008-novembro-29 14:11:06

piano aŭ gitaro?
Gitaro, ĉar estas ege malfacile kunpreni pianon ĉe amikoj.

"La dua propono estas vera" aŭ "La unua propono ne estas vera"?

jan aleksan (Montri la profilon) 2008-novembro-29 16:26:43

Filu:
piano aŭ gitaro?
Gitaro, ĉar estas ege malfacile kunpreni pianon ĉe amikoj.

"La dua propono estas vera" aŭ "La unua propono ne estas vera"?
Al unua (lango.gif) ĉar mi ne ŝatas neecon.

Jackie Chan aŭ Bruce Lee?

Rogir (Montri la profilon) 2008-novembro-30 15:51:58

Ĵaki Ĉan, lia batalado similas dancado!

Marso aŭ Venuso?

Filu (Montri la profilon) 2008-novembro-30 16:40:53

Marso aŭ Venuso?
Venuso, ĉar ŝi estas kreitaĵo krepuskema, kaj krepusko invitas al tenero kaj paca amo.

Monto aŭ abismo?

Rogir (Montri la profilon) 2008-novembro-30 18:08:31

Monto, ĉar oni povas vidi grandan areon de tie!

Piedpilko aŭ manpilko?

Reen al la supro