Al la enhavo

Germanaj dativverboj

de Rohan, 2009-februaro-23

Mesaĝoj: 6

Lingvo: Esperanto

Rohan (Montri la profilon) 2009-februaro-23 20:16:59

Saluton.

Mi estas studento de la germana. Estus tre oportune, se oni povus aldirekti min al listo de ĉiuj aŭ preskaŭ ĉiuj dativverboj de la germana lingvo. Mi sufiĉe surpriziĝis kiam, eĉ post gugla serĉo, mi ne povis trovi kontentigan liston kun pli ol ĉ. 50 verboj. Ĉu iu konas retejon/retan dosieron kiun mi devus trarigardi?

Kun multaj dankoj deantaŭaj,
Rohan.

homojKunHomoj (Montri la profilon) 2009-februaro-23 21:17:58

Kial Vi bezonas Liston? Ĉu ne estus pli bone, se Vi nur interparolus kun germanaj Homoj? Per Listojn Vi nur ne tre bone lernos.

Se Vi dubas pri ia Vorto, simple uzu aŭ

http://www.wikipedia.de



http://www.dwds.de

Salutojn el Berlin
hoKo

ceigered (Montri la profilon) 2009-februaro-24 07:13:22

Martinbr (Montri la profilon) 2009-februaro-24 16:45:31

Ne zorgu tro multe, Rohan. Listo de ĉirkaŭ 50 verboj devus esti tute kontentiga por lernanto. Ĝi verŝajne enhavas ĉiujn dativ-verbojn, kiujn oni kutime bezonas. Mi supozas, ke la nombro de tiaj verboj ne estas tiel grande, kiel vi pensas.

darkweasel (Montri la profilon) 2009-februaro-25 20:17:59

Serĉado sur Google ("verb dativ liste") redonas: http://www.mein-deutschbuch.de/lernen.php?menu_id=...

Sed tiu paĝo diras, ke tiuj estas nur la plej ofte uzata vortoj. La plej multe da vortoj uzas la akuzativon, pro tio verŝajne estas unue sufiĉe, se vi lernas tiun liston.

Mi ne povas vere diri la verbojn, kiuj uzas la dativon - denasklingvuloj ofte ne scias multe pri la teorio de sia lingvo... okulumo.gif

Martinbr (Montri la profilon) 2009-februaro-27 23:38:14

Rohan, ankaŭ mi ĵus rigardis la liston, pri kiu darkweasel atentigis nin. Ĝi certe sufiĉos por vi. Pliajn dativ-verbojn vi certe ne bezonas scii parkere kiel lernanto.

Reen al la supro