"Trovi" por esprimi opinion
від guyjohnston, 15 листопада 2007 р.
Повідомлення: 27
Мова: Esperanto
mnlg (Переглянути профіль) 15 листопада 2007 р. 23:01:21
Frankouche:Mie, mi preferas uzi "opinii, pensi..." anstataŭ "trovi" ĉar mi pensas ke en aliaj lingvoj, la verbo "trovi" povus nur signifi "trovi objekton" kaj ne esprimi pensojn.Eble, sed mi povas konfirmi vin, ke esperanto akceptas ambaŭ uzojn. Vi sentu libera decidi laŭplaĉe, sed konsciu pri tio kion esperanto permesas
Frankouche (Переглянути профіль) 15 листопада 2007 р. 23:27:34
- Mi trovas ke vi devus serĉi ĉi-tie kaj vi certe trovos, ĉu vi ne trovas ?
Ja hororas
awake (Переглянути профіль) 18 листопада 2007 р. 12:24:58
mi trovis la aŭton esti bela, sed la vorto "esti" estas forlasita. Tamen, mi ankaŭ konsentas, ke tio estas iom idioma. Verŝajne, estas pli bona uzi alian esprimon.
guyjohnston:Saluton, kiam oni uzas la vorton "trovi" por esprimi opinion, ĉu estas korekte diri ekzemple, "mi trovis la aŭton bela" por signifi "mi opiniis ke la aŭto estis bela", anstataŭ "mi trovis la aŭton belan", kiu signifus "mi trovis la aŭton kiu estis bela"?
oczykota (Переглянути профіль) 11 грудня 2007 р. 22:32:57
Do, "trovi" signifas "trovi objektojn" kaj ĉiuj komprenas.
Ju pli vorto havas aliajn signifojn des pli malfacila lingvo estas por kompreni.
Kaj se estas ebleco por ke paroli en direkta maniero. Oni devas tiel paroli.
Terurĉjo (Переглянути профіль) 11 грудня 2007 р. 22:40:48
oczykota:Kaj se estas ebleco por ke paroli en direkta maniero. Oni devas tiel paroli.Ĉu vi trovas la vorton "troviĝi" komprenebla?
oczykota (Переглянути профіль) 12 грудня 2007 р. 22:58:54
Terurĉjo:Ĉu vi trovas la vorton "troviĝi" komprenebla?Ĉu Vi demandis, ĉu/kiel mi kompreneblas la vorton "troviĝi" ?
se jes, do:
"troviĝi" signifas ke io povas trovi ekz.:
pomo troviĝas sur la arbo. = pomo estas sur arbo se vi volus trovi ĝin.
eb.eric (Переглянути профіль) 13 грудня 2007 р. 03:45:59
3.http://www.reta-vortaro.de/revo/
Opinii ion aŭ iun tia: trovi la frukton bongusta; mi trovas la ideon ĝusta; ĉio alia ... estas nur verkoj privataj, kiujn la esperantistoj – se ili trovas tion ĉi utila ... – povas rigardadi kiel modela [4]. li trovis ŝin bela; mi trovas superflue tie ĉi paroli detale pri tio; mi trovis necesa doni la sekvantajn klarigojn; oni trovas ebla kion oni deziras. VD:juĝi , taksi
Ĉu la reta-vortaro estas fidinta?
Terurĉjo (Переглянути профіль) 13 грудня 2007 р. 10:48:41
oczykota:Sed se vi ne volus trovi la pomon sur la arbo, ĉu la pomo ne troviĝas sur la arbo?Terurĉjo:Ĉu vi trovas la vorton "troviĝi" komprenebla?Ĉu Vi demandis, ĉu/kiel mi kompreneblas la vorton "troviĝi" ?
se jes, do:
"troviĝi" signifas ke io povas trovi ekz.:
pomo troviĝas sur la arbo. = pomo estas sur arbo se vi volus trovi ĝin.
Loko de la pomo ne dependas de via volo aŭ deziro, krom se vi estas sorĉisto aŭ subjektiva idealisto.
Frankouche (Переглянути профіль) 13 грудня 2007 р. 20:14:56
Mi komprenas : la pomo troviĝas (trovas sin) sur la arbo = la pomo estas sur la arbo.
En la franca, la verbo "trovi sin" povas signifi "esti tie" kaj "esti trovonta":
- Kie troviĝas tion? (senco de trovi ion)
- Mi troviĝas hejme (mi trovas min(!) hejme) (senco de esti ie)
Tial mi ne ŝatas tiun ambaŭasencan verbon "trovi". Mie, ĝi uzendiĝus por la senco de "serĉi kaj trovi".
mnlg (Переглянути профіль) 13 грудня 2007 р. 20:26:06
Frankouche:Mi komprenas : la pomo troviĝas (trovas sin) sur la arbo = la pomo estas sur la arbo.Atentu: "troviĝi" ne signifas "trovi sin". Pli facilas doni ekzemplo kun lavi. Oni laviĝas kiam oni fariĝas lavita. Tiu lavas sin kiu la agon mem faras.