Đi đến phần nội dung

la ĉinaj signoj

viết bởi glig, Ngày 02 tháng 10 năm 2010

Tin nhắn: 11

Nội dung: Esperanto

glig (Xem thông tin cá nhân) 11:21:57 Ngày 02 tháng 10 năm 2010

saluton!

Se mi por ekzemle lernas japanajn signojn (Kanĵi), pri kiuj mi scias ke estas ĉindevenaj, ĉu tiam mi samtempe lernas ankaŭ la ĉinajn(hanzi) kaj koreanajn(hanĝa) signojn?

Ĉu tiuj signoj(kor, ĉi, jap) havas samaj signifoj?

KoLonJaNo (Xem thông tin cá nhân) 12:00:29 Ngày 02 tháng 10 năm 2010

Saluton!

glig:Se mi por ekzemle lernas japanajn signojn (Kanji), pri kiuj mi scias ke estas ĉindevenaj, ĉu tiam mi samtempe lernas ankaŭ la ĉinajn(hanzi) kaj koreanajn(hanga) signojn?
Mi ne estas fakulo, sed se mi ne mismemoras, la ĉindevenaj vortosignoj ne nepre havas la saman signifon en la japana.

Krome mi devas konfesi, ke estas novaĵo por mi, ke koreaj signoj aperas ankaŭ en la japana skribo.

Mi supozis, ke la korea lingvo skribiĝas per alfabeto kaj do tute ne uzas vortosignojn (ĉina) aŭ silabosignojn (japana).

glig:Ĉu tiuj signoj(kor, ĉi, jap) havas samaj signifoj?
Certe grupo de koreaj literoj, ĉina(j) vortosigno(j) kaj japanaj silabosignoj povus esti samsignifaj. rideto.gif

Kolonjano

glig (Xem thông tin cá nhân) 12:13:28 Ngày 02 tháng 10 năm 2010

KoLonJaNo:
Krome mi devas konfesi, ke estas novaĵo por mi, ke koreaj signoj aperas ankaŭ en la japana skribo.

Kolonjano
sal!
mi ne diris ke Koreanaj uzas la japanajn skribsistemojn kiel hiragana kaj katakana kaj ke Japanaj uzas la korean skribsistemon. Mi ankaŭ scias ke Koreanoj uzas sian propran alfabetsistemon, sed ili (almenaŭ mi aŭdis tiele) uzas iuj ĉindevenaj signoj.

Sed ne gravas.
Mi volas demandi nur pri similecoj kaj malsimilecoj inter signifoj de koreanaj, japanaj kaj ĉinaj signoj.
(mi celas nur al hieroglifoj kaj ne al japanaj katakana kaj hiragana; tio estas io tute alia).

Salutojn! sal.gif

yugary (Xem thông tin cá nhân) 07:36:32 Ngày 03 tháng 10 năm 2010

Kvankam la signifo de la plejmulto da unuopaj ĉinaj vorterosignoj (neologisme: logogramoj) estas sama en la nacioj kiuj ilin uzas, en kunmetitaj vortoj kaj "frazetaj" kombinaĵoj, la signifo tre ofte iom ŝanĝiĝas aŭ eĉ tute malsamas. Ekzemple, la vorto 案內 estas japanismo kiu en Koreujo kaj Japanujo markas informejon kie oni provizas informojn al turistoj kaj aliaj vizitantoj, sed al ĉinoj tiu vorto estas sensencaĵo. Alia komplikaĵo estas ke en Tajvano, Honkongo, kaj Koreujo oni emas uzi la klasikajn formojn de la signoj; en Ĉinujo oni uzas multajn oficiale simpligitajn signojn; kaj en Japanujo oni uzas maltajn aliajn simpligitaĵojn uzatajn nek en Ĉinujo nek en Koreujo.

glig (Xem thông tin cá nhân) 17:49:54 Ngày 06 tháng 10 năm 2010

Dankon yugary! Prio tio mi demandis kaj traserĉadis.

ridulo.gif

zengtao (Xem thông tin cá nhân) 12:21:12 Ngày 23 tháng 11 năm 2010

mi degis kelkajn librojn pri orientaj lingvoj ke la japana longvo kaj korea lingvo devenas de ĉina lingvo. ĉiuj literoj skribite sajnas antikvra ĉina litero. por ekzample, la vorto 爱(ai),en japana lingvo prononcas la samon 愛(あいa i), pri hiragana kaj katakana , mi scias iomete, あ(a) devendas de 安(an), か(ka)devenas de 加(jia),さ(sa)devenas de 去(qu),た(ta)devenas de 太(tai),な(na) devenas de 奈(nai),ĉiuj.
ĉu vi kredas?
se vi havus tempon , vi interbabilas kun japanoj, oni diros la veran literon.

yugary (Xem thông tin cá nhân) 05:37:30 Ngày 28 tháng 11 năm 2010

zengtao:mi degis kelkajn librojn pri orientaj lingvoj ke la japana longvo kaj korea lingvo devenas de ĉina lingvo. ĉiuj literoj skribite sajnas antikvra ĉina litero. por ekzample, la vorto 爱(ai),en japana lingvo prononcas la samon 愛(あいa i), pri hiragana kaj katakana , mi scias iomete, あ(a) devendas de 安(an), か(ka)devenas de 加(jia),さ(sa)devenas de 去(qu),た(ta)devenas de 太(tai),な(na) devenas de 奈(nai),ĉiuj.
ĉu vi kredas?
se vi havus tempon , vi interbabilas kun japanoj, oni diros la veran literon.
Ne konfuzu la skribsistemon kun la lingvo mem. La korea kaj japana lingvoj ne devenas de la ĉina.

karasutengu (Xem thông tin cá nhân) 14:51:55 Ngày 06 tháng 12 năm 2010

Saluton
S-ro Zengtao pravas pri japana hiragana.
Oni sciis ke hiragana kaj katakana devenas de kanĵi(ĉina litero),en japanio.

Tamen japana litero tute ne rilatas korean literon.
Ambaŭ literoj tute ne samas!

Cina litero kun japana litelo iomet samas sed iom malsamas.
Kiam same tempo vi lernus ambaŭ lingvojn ,iomet helpus.
Ĉu ne ? S-ro Zengtaro kaj S-ro Yugary.

Saluton Karasu tengu(鴉天狗).

(^^)

黄鸡蛋 (Xem thông tin cá nhân) 15:38:41 Ngày 15 tháng 12 năm 2010

yugary:Kvankam la signifo de la plejmulto da unuopaj ĉinaj vorterosignoj (neologisme: logogramoj) estas sama en la nacioj kiuj ilin uzas, en kunmetitaj vortoj kaj "frazetaj" kombinaĵoj, la signifo tre ofte iom ŝanĝiĝas aŭ eĉ tute malsamas. Ekzemple, la vorto 案內 estas japanismo kiu en Koreujo kaj Japanujo markas informejon kie oni provizas informojn al turistoj kaj aliaj vizitantoj, sed al ĉinoj tiu vorto estas sensencaĵo. Alia komplikaĵo estas ke en Tajvano, Honkongo, kaj Koreujo oni emas uzi la klasikajn formojn de la signoj; en Ĉinujo oni uzas multajn oficiale simpligitajn signojn; kaj en Japanujo oni uzas maltajn aliajn simpligitaĵojn uzatajn nek en Ĉinujo nek en Koreujo.
Pri la vorto 案內, se ĉino sen scio pri la japana aŭ la korea vidus ĉi-vorton, eble li pensus ke ĝi signifas "en la tablo" ĉar "案" havas la sencon "tablo" kaj "內" estas "en" rido.gif

karasutengu (Xem thông tin cá nhân) 03:54:17 Ngày 18 tháng 12 năm 2010

Saluton.
Mi ne sccis ke "案" signifas "tablo".
Mi esploris la literon per Japana vortaro.
Mi trovis "案" ,kiu vere signifas "tablo",sed oni kutime uzas tiun,kiu signifas "pri penso" kaj "propono".
Kaj "案内" signifas "konduko".
Tio kial? mi nun esploras tialon.
Ĝis kiam mi solvos ĝin.

Quay lại